Levelek
Levelek estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Baktalórántháza.
Situo
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Vásárosnamény, Baktalórántháza estas proksime.
Historio
La unua mencio okazis en 1067. Ŝajnas, la hungaroj trairintaj la Karpatojn en 895 tuj fondis tie setlejon.
Vidindaĵoj
- mezepoka gotika romkatolika Preĝejo de Sankta Triunuo (Levelek)
- grekokatolika preĝejo de 1790
- kalvinana preĝejo de 1998
- kastelo de Molnár ĉirkaŭ el 1770
- akvorezervujo (lago)