Lidice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi paĝo temas pri municipo Lidice. Pri neniigo de Lidice fare de naziistoj en 1942 temas artikolo Ekstermo de Lidice.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lidice (apartigilo)
Lidice
germane: Liditz
municipo
Ĉefstrato en la nova Lidice
Ĉi tie situis la devena Lidice
Oficiala nomo: Lidice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kladno
Administra municipo Kladno
Historia regiono Bohemio
Situo Lidice
 - alteco 343 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 35″ N 14° 11′ 24″ O / 50.14306 °N, 14.19000 °O / 50.14306; 14.19000 (mapo)
Areo 4,74 km² (474 ha)
Loĝantaro 435 (03.07.2006)
Denseco 91,77 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
 - ekstermita 10-an de junio 1942
 - nove konstruita post la dua mondmilito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 273 54
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0203
NUTS 5 CZ0203 532584
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lidice
Retpaĝo: www.obec-lidice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Lidice (germane Liditz) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Kladno. La vilaĝo, kies nomo fariĝis dum la dua mondmilito simbolo de faŝisma libervolo, situas 8 km oriente de urbo Kladno. Nun ĝi havas 160 domojn kaj domon por gemaljunuloj, kio prezentas 423 daŭraj loĝantoj. Sed tio ne estis tiel ĉiam. Dum la dua mondmilito, la 10-an de junio 1942, la municipo estis ekstermita fare de naziaj faŝistoj kaj post la milito ĝi estis denove renovigita en distanco de kelke da centoj da metroj de la devena ekstermita municipo. Sur loko de la malnova Lidice estis establita monumento al viktimoj de la masakro, en la municpo troviĝas muzeo, rememoriganta tiun ĉi tragedion.

Historio

Ekde la 13-a jarcento Lidice estis nur unu el ordinaraj mezbohemiaj vilaĝoj. Baroka preĝejo meze de vilaĝplaco situanta iom pli alte ol kamparanaj domoj ĉirkaŭe, en vico kun ili lernejo kaj paroĥejo, malantaŭ kaj inter ili domoj de ministoj kaj metalurgiistoj de uzinoj el Kladno. La sorton de Lidice trafis la okupado de Ĉeĥoslovakio kaj atenco kontraŭ regna protektoro Reinhard Heydrich. Kvankam Lidice havis kun tiu ĉi atenco nenion komunan, gestapo facile trovinte pretekston por faro de venĝo faris brutaĵon en la loĝantoj de vilaĝo Lidice.

En Lidice naskiĝis Růžena Lisková-Vyžvaldová.

En Esperanto

  • Vladimír Konopka: Lidice (Praha 1966, ĉeĥe, ruse, angle, france, germane - en kelkaj ekzempleroj engluita esperantlingva traduko de Ludvík Chytil, kontrolita de Josef Vondroušek)
Detruita Lidice (10-an de junio 1942)
Monumento de Lidice kun dekstre la muzeo