Livermorumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Livermorumo (latine Livermorium) estas ĥemia elemento en la perioda tabelo. Ĝi havas la simbolon Lv kaj la atomnumeron 116.

Ĝi ricevis sian nunan nomon la 1-an de decembro 2011, kiam la Internacia Unio pri Pura kaj Aplika Ĥemio (IUPAĤ) nomumis ĝin omaĝe al Livermore, la kalifornia urbo kie situas la fizikesplorejo Lawence Livermore National Laboratory.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1999 esplorantoj ĉe Lawrence Berkeley Nacia Laboratorio anoncis la eltrovon de elementoj 116 kaj 118 (vidu ununoktio), en papero eldonis en Fizika Revizio Leteroj. La sekvontan jaron, ili publikigis korekton post kiam aliaj esplorantoj ne sukcesis reakiri la rezultojn. En Junio 2002 la direktoro de la esplorejo anoncis ke la originala aserto de la eltrovo de ĉi tiuj du elementoj estis sur bazo de malveraj asertoj de la ĉefa kunlaborinto, Viktorio Ninov.

En Januaro 2001 la Komuna Instituto por Atoma Esploro, Dubna, eldonis rezultojn tio, ke priparolita la kadukiĝon de la izotopo Lv, kiu estis produktita en la reago de Cm kun Ca. Ĝi havas duonvivon de proksimume 0,6 milisekundoj (0,0006 sekundoj) kaj kadukis al florovumo. La 11-an de majo 2001 la instituto raportis sintezanta dua atomo, kaj ke la kvalitoj konfirmis regionon de "plibonigita" stabileco. Konfirmo de ĉi tiuj rezultoj plu atendatas.