Malnovsaksa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
malnovsaksa lingvo
Denaskaj parolantoj lingvo formortinta
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
v  d  r
Information icon.svg

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = osx

La malnovsaksa lingvomalnovmalaltgermana lingvo ampleksas la lingvon de la tradicia setloteritorio de la saksoj kaj engloj dum la frua mezepoko.

Terminoj[redakti | redakti fonton]

La terminoj "malnovmalaltgermana (germane altniederdeutsch) kaj "malnovsaksa" (germane altsächsisch) principe havas la saman signifon. Inter germanlingvaj lingvistoj dum la lastaj jarcentoj pli kaj pli uziĝis la unua termino. Iuj lingvistoj tamen elstarigas la malavantaĝon, ke tiu vortumo ŝajnigas proksiman parencecon de tiu arkaika lingvo al la moderna germana lingvo, kiu por tiu frua lingvoŝtupo ne ekzistas.[1] En Esperanto krome ĝenas la duobla silabo "mal-", do sume la vorto "malnovsaksa" estas pli konciza kaj flua. Pro tio kaj la fakto, ke pluraj aliaj grandaj nacia lingvoj – kiel la angla (Old Saxon), hispana (Sajón antiguo), itala (Antico sassone), nederlanda (Oudsaksisch), norvega (Gammelsaksisk) aŭ portugala (Saxão antigo) – preferas la formon "malnovsaksa", tiu formo ĉi-tie uziĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum la 5-a jarcento la anglosaksa lingvo disbranĉiĝis, kiu en Anglio – kun viglaj lingvokontaktoj inter la ĝermanoj de la insulo kaj la kontintenta parto de nordeŭropo – evoluis al la malnovangla lingvo. La lingvo de la saksoj kaj engloj en Anglio tial kutime ne konsideriĝas parto de la malnovmalaltgermana.La evoluto de la malaltgermana lingvo en la orienta parto de la franka regno, la pli posta Sankta Romia Imperio, tre influiĝis de la altgermanaj lingvovariaĵoj.

Parencaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Aparte parencaj al la malnovsaksa estas la malnovangla kaj la malnovfrisa lingvoj. Tiuj tri lingvoj kaj iliaj posteulaj lingvoformoj kune grupiĝas laŭ la termino "Norda-Maro-ĝermanaj lingvoj" (pli detale pri la diversaj dividoj de la ĝermanaj lingvoj legeblas en la artikolo pri la okcidentĝermana lingvaro) [2][3]

Posteula lingvo[redakti | redakti fonton]

La moderna posteulo de la malnovsaksa estas la platgermana lingvo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

En la supra mapo pri la lingvodisdivido ĉirkaŭ la Norda Maro dum la jaro 900, la ruĝa kaj oranĝa koloroj estas la okcidenta kaj orienta varioj de la norena lingvo, violkoloras la gotlanda lingvo, flavas la anglosaksa en Britio, kaj inter la verdaj areoj estas la restaj varioj de la ĝermana lingvo, kun multe da saksa kaj marborde iom la frisa lingvoj en hodiaŭa norda Germanio kaj Nederlando. Krome bluas la krimee gota lingvo

La teritorio de la malnovsaksa lingvo dum la 9-a jarcento malfacile ekzakte fikseblas, sed esence ampleksis la nuntempajn regionojn Malsupra Saksio, Vestfalio, Lipperland, Engern kaj Ostfalio (Ostfalen), inkluzive de la regionopartoj oriente de la rivero Elbo, kiuj nuntempe apartenas al Saksio-Anhalto (proksimume inter la urboj Halle kaj Magdeburg). Sude la lima linio al la franka lingvo kaj do la malnovaltgermana lingvo tuŝis la urbojn Merseburg kaj okcidente la pejzaĝojn Sauerland kaj Ruhr-regiono. Parto de la regino Niederrhein kaj parto de Nederlando de la Ruhr-regiono ĝis sude de la urbo Groningen kaj okcidente la golfo Zuiderzee same apartenis al la lingva teritorio. Sude komenciĝis la malnovmalaltfranka aŭ malaltnederlanda lingvoteritorio, norde inter la golfo Zuiderzee, Groningen ĝis Bremerhaven kaj la okcidenta mrbordo de Ŝlesvigo-Holstinio la frisa lingvoteritorio, norde la dana lingvo kaj nordoriente inter la urboj Plön kaj Lüneburg laŭ la rivero Elbo, la slava lingvoteritorio.

Pro la germana ekspansio orienten kaj norden, kaj la ekfloranta komerco aparte de la Hansaj urboj, la malnovsaksa lingvo iĝis skriba kaj trafika lingvo. Evoluis la mezmalaltgermana lingvo, kiu gvidis al kultura disiĝo de la tradicia setloteritorio okcidente kaj la novaj koloniigitaj teritorioj oriente de la Elbo.

Fontoj kaj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

La malnovsaksa lingvo nur konserviĝis en malmultaj dokumentoj, ekzemple en iuj baptopromesoj, kiun venkitaj kaj perforte kristanigitaj saksoj devis diri dum la epoko de Karolo la Granda. El la skribaj fontoj aparte elstarigindas traduko de la 1-a libro de Moseio, la Genezo, kaj la teksto Heliand, kiu laŭ la modelo de ĝermanaj heroaj sagaoj rakontas la historion de Jesuo Kristo. La malmultaj pliaj fontoj plejparte estas tradukoj el la latina lingvo kaj nur uzas limigitan vortostokon.

Dum la analizo de la skribaj fontoj krome indas atenti, ke plejparte ili ne skribe fiksiĝis de saksoj, sed de frankoj aŭ bavaroj, por kiuj la malnovsaksa probable estis fremda lingvo.

Esence pli vasta estas la fontaro en Anglio por la anglosaksa kaj posta malnovangla lingvoj – ekzemple la eposo Beowulf.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Esenca eco de la malnovsaksa lingvo estas, ke iuj fonologiaj ŝanĝoj, kiuj karakterizas inter alie la modernan germanan lingvon, ne okazis. Tio koncernas ekzemple la konsonantojn p, t kaj k. La fonologiaj ŝanĝoj inter la 6-a kaj 8-a jarcentoj inter la ĝermanlingvanoj iom post iom disvastiĝis de la Alpa regiono norden kaj ne progresis plu norden preter la lingvolimo de la malnovsaksa lingvo.

Ekzempla tekstoparto[redakti | redakti fonton]

Ekzempla tekstoparto el la verko Heliand; la alineo en rakonta formo pli-malpli korespondas al la komenco de la 2-a ĉapitro de la evangelio laŭ Luko:


Origine:
Thô ward fon Rûmuburg rîkes mannes
obar alla thesa irminthiod Octaviânas
ban endi bodskepi obar thea is brêdon giwald
cuman fon them kêsure cuningo gihuilicun,
hêmsitteandiun sô wîdo sô is heritogon
obar al that landskepi liudio giweldun.
Hiet man that alla thea elilendiun maniro ôdil
sôhtin,
helidos iro handmahal angegen iro hêrron bodon,
quâmi te them cnôsla gihue, thanan he cunneas was,
giboran fon them burgiun. That gibod ward gilêstid
obar thesa wîdon werold.


En kruda kaj laŭeble laŭvorta Esperanta traduko:
Tiel estis, ke el Romo de la reganta viro
super ĉiu tiu homaro, Oktaviano,
ordono kaj mesaĝo super tiuj kiujn li larĝe regis
venis de la cezaro, al ĉiaj reĝoj,
princoj kaj dukoj, tiom kiom ili
super ĉiuj tiuj pejzaĝoj la homojn regis.
Tekstis ke ĉiuj eksterlande vivantaj homojsian devenlokon serĉu,
la herooj sian hejmon direkte al la tero de siaj mastroj,
ĉiu al sia tribo iru, de kiu li devenon havis,
al la naskiĝloka burgo. Tiu ordono estis obeata
super tiu larĝa mondo.


En simile laŭvorta altgermana traduko:
Da geschah von Rom aus, (dass) des herrschenden Mannes
über alle diese Menschheit, Octavians,
Bann und Botschaft an die, über die er breite Gewalt hatte,
gekommen (ist) von dem Kaiser, an jegliche Könige
Fürsten (und), soweit seine Herzöge
über alle diese Landschaft und Leute beherrschten.
Darin hieß es, dass (alle) im Ausland (lebenden) Menschen ihre Heimat aufsuchen sollten,
die Helden ihren Stammsitz, ihrer Herren Boden entgegen,
ein jeder käme zu der Sippe, von der er Abstammung habe,
zu der Burg, von der er geboren sei. Das Gebot wurde befolgt
über diese weite Welt.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steffen Krogh, "Die Stellung des Altsächsischen im Rahmen der germanischen Sprachen", Göttingen 1996, Vandenhoeck & Ruprecht, ISBN 3-525-20344-6
  2. Claus Jürgen Hutterer, "Die germanischen Sprachen" [la ĝermana lingvaro], 2-a eldono, 1987, ISBN 3-922383-52-1
  3. Adolf Bach, Geschichte der deutschen Sprache [historio de la germana lingvo], 9-a eldono, sen jarindiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]