Mekongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mekongo
Mapo de la Mekongo
Mapo de la Mekongo
translandlima rivero
Bazaj informoj
Longeco 4 500 km km
Akvokolekta areo 795 000 km² km²
Averaĝa trafluo 15 000 m³/s m³/s
Fluo
Fonto Tibeta Altebenaĵo
- Alteco super marnivelo 3 000 m m
Enfluejo Sud-Ĉina Maro
Geografio
Landoj  Tibeto
 Ĉinio
 Birmo (Birmao)
 Laoso
 Tajlando
 Kamboĝo
 Vjetnamio
Map
vdr

La Mekongo (tibete Dza-chu; ĉine Lan-ts'ang Chiang; taje Mae Nam Khong aŭ Maekong; vietname Mê Kông) estas rivero en Sudorienta Azio kaj unu el la plej longaj riveroj en Azio.

Ĝi fontas sur la Tibeta Altebenaĵo en alto de ĉ. 3 000 m kaj longfluas 4 500 km sudoriente tra ĉina provinco Yun-Nan al Sudĉina Maro. La akvokolekta areo okupas ĉ. 800 000 km². Ĝi formas la limon inter Mianmaro (Birmao) kaj Laoso kaj dum ebena fluo grandan parton de la limo inter Laoso kaj Tajlando. Post la trafluo de Kamboĝo kaj sude de Vjetnamio, buŝiĝas ĝi en tre disetendiĝanta riverdelto en la Sudĉina Maro. Ĉar la supra fluo havas tre fortan deklivecon kaj montras plurajn kataraktojn (kaskadegojn), ĝi ŝipvetureblas nur sude de la laosa urbo Luang Prabang kaj ĝi estas trafika ĉefvojo de la regiono. La akvolivero de Mekongo forte malatiĝas en kelkaj sezonoj. Dum tempo de la musono (en la someraj monatoj), la akvonivelo altas 15 metrojn pli ol tiu de vintro. Ĉe la suba fluo de Mekongo, oni kultivas grandaree agrojn; precipe rizon, sed ankaŭ maizon, sukerbeton, tabakon kaj fruktojn. En la akvokolekta areo de la rivero ekzistas geografia kuriozaĵo: la alfluanto Tonlesapo venas el la samnoma lago en Kamboĝo (defluanto samtempe), sed laŭsezone la rivero retrofluas kaj la Mekongo nutras la lagon.

Biogeografie Mekongo troviĝas en la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo por ilia graveco pri la naturprotekto. Plie la akvokolekta areo de Mekongo ampleksas 16 tersupraĵajn tutmondaj 200-ekoregionojn, pli ol ie alie en kontinenta Azio.

La rivero vidita de la tajlanda bordo

Vidu ankaŭ



Eksteraj ligiloj

greke http://cantho.cool.ne.jp/mekong/outline/mekong_river_e.html greke http://www.shangri-la-river-expeditions.com/1stdes/mekong/mekongsource/TUA2001.html greke http://www.ntu.edu.sg/idss/WorkingPapers/wp69.pdf greke http://www.mouthtosource.net greke angle Regiono Granda Mekongo (WWF) greke angle Mekongo (WWF)