Mezopotamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezopotamio kaj la nuntempaj landlimoj.
Situo de la urboj de la antikva Mezopotamio.

Mezopotamio (greke: Μεσοποταμία Mesopotamia kiel traduko de antikva persa Miyanrudan aŭ de la aramea ܒܝܬܢܗܪܝܢ Beth Nahrin, arabe: arabe Bilād mā bain an-Nahrain) signifas la landon "inter la du riveroj" kaj estas nomata ankaŭ la "Interrivera lando". Ĝi estas parto de sud-okcidenta AzioProksima Oriento, kaj situas en la regiono inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso kaj la fruktodonaj ebenaĵoj ĉirkaŭ ili, kiu korespondas al la moderna Irako kaj areoj de la nordorienta Sirio.

Ĝi estis la "lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de la antikva mondo dum 3.000 jaroj. La termino Mezopotamio aludas ĉefe al tiu zono en la Antikveco kiu dividiĝis en Asirio norde kaj Babilono sude. Babilono (konata ankaŭ kiel Ĥaldeio), siavice, dividiĝis en Akado (supre) kaj Sumero (malsupre).[1] Ties regantoj estis nomitaj patesi.

La nomoj de urboj kiaj UrNippur, de legendaj herooj kiaj Gilgameŝ, de la Kodekso de Hamurabi, de la mirindaj konstruaĵoj konataj kiel Ziguratoj, devenas el la Antikva Mezopotamio. Kaj eĉ mitaj epizodoj kiaj tiuj de la diluvo aŭ de la perdo de komuna lingvo pro la Babela Turo okazis laŭ tiuj mitoj en tiu zono.

Geografio

Larĝsence, Mezopotamio etendiĝas inter la Zagros-Montaro kaj Anti-Taŭro en la nordo, kaj inter la Araba Plataĵo kaj Persa Golfo en la sudo, kio korespondas al la moderna Irako, orienta Sirio kaj sud-orienta Turkio.

La fontoregionoj de la Eŭfrato kaj de la Tigriso geografie ne apartenas al Mezopotamio.[2]

Historio

La nomo Mezopotamio devenas de la greka kaj signifas inter riveroj. La famo kaj riĉeco de la regiono baziĝas je tiuj du riveroj. Ili ebligis irigacion de la tero kaj evoluon de agrokulturo. La riveroj estis riĉaj je fiŝoj kaj la riverbordoj je sovaĝaj birdoj kaj bestoj. Fekundaj teroj donis sufiĉan nutraĵon, bezonatan por urba loĝantaro.

La unuaj urboj aperis en la suda Mezopotamio, kiuj fariĝis centroj de komerco, manufakturado, ŝtatadministrado kaj milita defendo. Mezopotamianoj trovis surloke konstrumaterialojn, inter kiuj estis argilo, kiu estis uzata ne nur por la konstruado de domoj, sed ankaŭ por farado de tabuletoj por skribado.

La riĉeco de Mezopotamio estis alloga por najbaraj popoloj. Rezulto estis multfojaj invadoj, dum kiuj fremdlandanoj okupadis lokojn de lokaj regantoj. Nur kelkaj dinastioj sukcesis regi pli ol unu jarcenton. Minaco de najbaroj estis plia kaŭzo por establi urbojn, kies fortikado kaj defendo estis kompare pli facilaj.

Antikvaj civilizoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikvaj civilizoj de Mezopotamio.

Pri frua historio de la regiono vidu ĉe:

Eventotabelo

539 a.K. Mezopotamio estas en konsisto de Persa imperio, kiel ĝiaj satrapioj Babilona kaj Aŝura, kie Babilono estis pli grava en politiko kaj administrado. La sekva periodo karakterizis per ekonomia regreso de la regiono.
312 a.K. Seleŭkidoj konkeras Babilonon, kaj la epoko de helenisma kulturo kaj ekonomia progreso venas en Mezopotamio.
250 a.K. Mezopotamion konkeras Partoj.
226 a.K. Mezopotamion konkeras Sasanidoj. Dum ilia regado la prospero daŭras kaj irigacio pliboniĝas.
635 p.K. Mezopotamion konkeras muzulmanaj Araboj.
763 p.K. Bagdado konstruiĝas por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzas komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotamio fariĝas centro en multaj kampoj.
1258 Post la invadoj de mongoloj, multaj ŝtat-strukturoj de Mezopotamio detruiĝas. La kulturo kaj ekonomio suferas.
16-a jc Otomanaj Turkoj kaj Sefevidaj Persoj komencas militi por Mezopotamio.
17-a jc Otomanoj kontrolas Mezopotamion.
1840 Oni komencas la unuajn arkeologiajn elfosadojn.
1932 Orienta, plejgranda parto de Mezopotamio, fariĝas parto de sendependa Irako.
1945 Sirio sendependiĝas kun la teritorioj de okcidenta parto de Mezopotamio.

Bildaro


Kulturo kaj socio

Ekonomio

En la 3-a jarmilo regis la sacerdotoprincoj, kiuj tenis la potencojn kaj politikan kaj religian. Ili organizis la konstruadon de kanaloj kaj la agrikulturon. Necesis por tia administracio granda oficistaro. La sklavoj, kiuj laboris por la sacerdotoprincoj, ricevis naturaĵojn. Privataj posedaĵoj estiĝis nur en la epoko de Babilono. La taskoj de la ŝtato estis parte "privatigitaj" dum la epokoj, tio estas ke ekzemple luprenanto transprenis la laborojn kaj devis gajni ekzemple arĝenton por pagi la luprezon.

En la 2-a kaj ĝis la 1-a jarmilo a.K., kamparanoj daŭre ŝanĝis siajn produktojn kontraŭ necesaj nutraĵoj aŭ teksaĵoj. La temploj kaj iliaj sacerdotoj en Asirio multe malpli influis la ekonomion. La asira ŝtato akceptis privatajn posedaĵojn kaj financiĝis pere de tributoj kaj impostoj. La grundo estis posedaĵo de nobelaj familioj, kiuj pli kaj pli dependigis de si mem la terlaborantojn. Grandan avantaĝon havis la posedo de grundo - ĝi estis senimposta. Krom grundposedaĵoj la nobelaj familioj kutime posedis grandajn negocentreprenojn.

Ankaŭ en Babilono ekzistis influriĉaj negocistoj, kiuj starigis verajn familiajn dinastiojn. Ili pligrandigis siajn posedaĵojn ne nur per negoco, sed ankaŭ per financaj aferoj. Surprize en tiu epoko ŝajne ne ekzistis bazaroj, kiel oni atendis tion en orienta lando. Sed la trovitaj dokumentoj tute ne parolas pri tia negocformo.

Mezopotamio negocis kun la najbaraj landoj. Negocrilatoj atingis eĉ la Baltan Maron kaj la delton de la Induso. Varoj atingis la landon perŝipe aŭ perkaravane. Karavanoj transportis la varojn unue per azenoj, kaj ekde la 1-a jarmilo a.K. per kameloj. Malpli ofte estis uzataj ĉevaloj kaj ĉaroj. Konstruitaj vojoj estiĝis nur en la novasira imperio.

Lingvo, skribo, nombroj

Kojnoskriba teksto, Brita Muzeo, Londono

Antaŭ la 4-a jarmilo a.K. la loĝantoj de Mezopotamio uzis tiel nomatajn nombroŝtonojn por ĉiutaga kalkulado. Pro la disvastiĝanta negoco en la 3-a jarmilo evoluiĝis la kojnoskribo. Unue la skribo ekzistis ĉefe el bildosimboloj, poste ĝi iĝis pli abstrakta. Ĉar multaj homoj ne scipovis skribi, ili uzis la servon de skribistoj. Skribisto iĝis tiel respektata persono en la socio.

Por skribi, la signoj estis gravuritaj per grifelo sur argiltabuletojn. Unue oni kreis vertikalajn kaj horizontalajn liniojn. Sekve oni enmetis la simbolojn en tiujn kadretojn, puŝante triangulan finon de maldika bastoneto en la molan argiltabulon. Oni skribis kaj legis de maldekstre dekstren. La tiel nomata kojnoskribo plenumiĝis ĉirkaŭ 2.700 a.K. Ĝi estis uzata dum pli ol 2500 jaroj ne nur en Mezopotamio, sed ankaŭ en Sirio, ĉe la hititoj kaj en la diplomataj arkivoj de Egiptujo.

Ĉe la sumeranoj, simboloj reprezentis tutajn vortojn, kiuj foje havis plurajn signifojn. Oni kunmetis foje simbolojn, ekzemple por prezenti agojn. Tiel la termino manĝi estis skribita kunmetante la simbolojn buŝo kaj pano. Tia bildoskribo ebligis al la homoj pli bone organizi la aferojn de la ĉiutaga vivo.

Laŭepoke la skribo iĝis pli kompleksa, unuopaj simboloj tiam prezentis ankaŭ sonojn, pluraj simboloj reprezentis tutajn frazojn. Tiel estiĝis literaturo, kiel konstateblas ĉe la eposo pri Gilgameŝ konata en la tuta regiono.

Antaŭ la 2-a jarmilo neniu inter la uzataj lingvoj superregis la aliajn. Oni uzis egalrajte la sumeran kaj la akadan lingvojn. Pro la disvastiĝo laŭjarcenta de diversaj arameaj triboj en la tuta regiono, la aramea iĝis la plej parolata lingvo en la regiono.

La sumera lingvo restis ĝis la komenco de nia erao la lingvo de la kleruloj, tiel kiel la greka lingvo estis tiu de la kleruloj de la Romia Imperio kaj la latina en la mezepoko. La arameoj kunportis ankaŭ la silaban skribon transprenitan de la fenicoj. Oni skribis konsonantojn, sed ne ekzistis vokaloj, same kiel ĉe la praskribaĵoj de la Biblio kaj la hieroglifoj de la egiptoj. Tiuepoke oni skribis sur papirusopergameno.

Literaturo

Kulturo

Sciencoj

Religio

Arto

Vidu ankaŭ

Geografia mapo de la nuna Irako.


Referencoj

  1. Klima, Josef, Sociedad y Cultura en la Antigua Mesopotamia, 1983, Madrid: Akal Editor, paĝo 9, isbn=84-7339-517-4
  2. Dietz-Otto Edzard: Geschichte Mesopotamiens. C.H. Beck, München 2004, p. 13-16.

Bibliografio

  • Atlas de la Mésopotamie et du Proche-Orient ancien, Brepols, 1996 ISBN|2503500463.
  • Benoit, Agnès; 2003. Art et archéologie : les civilisations du Proche-Orient ancien, Manuels de l'Ecole du Louvre.
  • Jean Bottéro; 1987.Mésopotamie. L'écriture, la raison et les dieŭ, Gallimard, coll. « Folio Histoire », ISBN|2070403084.
  • Jean Bottéro; 1992. Mesopotamia: writing, reasoning and the gods. Trans. by Zainab Bahrani and Marc Van de Mieroop, University of Chicago Press: Chicago.
  • Edzard, Dietz Otto; 2004. Geschichte Mesopotamiens. Von den Sumerern bis zu Alexander dem Großen, München, ISBN 3-406-51664-5
  • Hrouda, Barthel and Rene Pfeilschifter; 2005. Mesopotamien. Die antiken Kulturen zwischen Euphrat und Tigris. München 2005 (4. Aufl.), ISBN 3-406-46530-7
  • Joannès, Francis; 2001. Dictionnaire de la civilisation mésopotamienne, Robert Laffont.
  • Korn, Wolfgang; 2004. Mesopotamien – Wiege der Zivilisation. 6000 Jahre Hochkulturen an Euphrat und Tigris, Stuttgart, ISBN 3-8062-1851-X
  • Kuhrt, Amélie; 1995. The Ancient Near East: c. 3000-330 B.C. 2 Vols. Routledge: Londono kaj Novjorko.
  • Liverani, Mario; 1991. Antico Oriente: storia, società, economia. Editori Laterza: Roma.
  • Matthews, Roger; 2005. The early prehistory of Mesopotamia – 500,000 to 4,500 BC, Turnhout 2005, ISBN 2-503-50729-8
  • Oppenheim, A. Leo; 1964. Ancient Mesopotamia: Portrait of a dead civilization. The University of Chicago Press: Chicago and London. Revised edition completed by Erica Reiner, 1977.
  • Pollock, Susan; 1999. Ancient Mesopotamia: the Eden that never was. Cambridge University Press: Cambridge.
  • Postgate, J. Nicholas; 1992. Early Mesopotamia: Society and Economy at the dawn of history. Routledge: London and New York.
  • Roux, Georges; 1964. Ancient Iraq, Penguin Books.
  • Silver, Morris; 2007. Redistribution and Markets in the Economy of Ancient Mesopotamia: Updating Polanyi, Antiguo Oriente 5: 89-112.
  • Snell, Daniel (ed.); 2005. A Companion to the Ancient Near East. Malden, MA : Blackwell Pub, 2005.
  • Van de Mieroop, Marc; 2004. A history of the ancient Near East. ca 3000-323 BC. Oxford: Blackwell Publishing.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.touregypt.net/ebph5.htm greke http://ojkumena.strana.de/cgi/ids/index.cgi?mode=album&album=mesopotamija greke http://www.nttei.com/british-museum/mesopotamia/menu.html greke http://ancientneareast.tripod.com/Mesopotamia.html