Neufeld an der Leitha
Bazaj informoj
Neufeld an der Leitha, hungare Lajtaújfalu, kroate Novo Selo estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Eisenstadt-Umgebung.
- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 230 m
- Loĝantaro: 3070
- Poŝtkodo: 2491
- Telefonprefikso: 0 26 24
- Aŭtokodo: EU
Situo
Neufeld an der Leitha situas en valo, laŭ dekstra bordo de Leitha, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Sopron-Vieno. Eisenstadt troviĝas 16 km-ojn.
Historio
Francisko Nádasdy (politikisto) fondis la vilaĝon en 1655, komence judoj loĝis tie. Poste alvenis ankaŭ ministoj. En 1683 la turkoj detruis la komunumon. En 1910 en Lajtaújfalu loĝis 2867 da homoj, (2078 aŭstroj, 449 hungaroj kaj 157 kroatoj). Ĝis 1920 Lajtaújfalu apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio.
Vidindaĵoj
- kastelo de Nádasdy el la 17-a jarcento
- lago el la iama minejo