Nigradorsa iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigradorsa iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. abeillei'
Icterus abeillei
(Lesson, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigradorsa iktero (Icterus abeillei) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi estas endemia de Meksikio kaj troviĝas tipe en centra Meksikio (suda centra altebenaĵo; Durango, Zacatecas kaj sudo de Nova Leono kaj pli suden al Michoacán, Oaxaca kaj Veracruz) (Jaramillo kaj Burke, 1999).

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj malfermaj al humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj. Ankaŭ ĉe vilaĝoj kaj farmobienoj. Ankaŭ en miksitaj arbaroj de pinoj kaj kverkoj, parkoj, hortoj kaj ĉeriveraj arbaroj (Howell kaj Webb, 1995).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigradorsa iktero estas averaĝe samgranda kiel la Buloka iktero kaj tre simila laŭ aspekto, ĉefe ĉe inoj kaj junuloj. La masklo estas nigra ĉe la supraj partoj (krono, nuko, pugo kaj vosto) kun la kapo, vizaĝo kaj supra vango de la sama koloro (kaj horizontala oranĝa strio inter la supra okulo kaj la bekobazo). La beko estas nigra kun helgriza suba makzelo, dum la okulo havas oranĝecan koloron ĉe suba duonluno kio havigas okulvitran aspekton. La subaj partoj briloranĝaj (ĉefe en brusto) kaj same en suba vango, la gorĝo kun nigra makulo kaj ankaŭ la flugiloj nigraj kun blankaj strioj. La vosto estas malhela kun flavaj flankoj. La ventro kaj subvosto flavecaj. Kruroj kaj piedoj estas blugrizecaj (Howell kaj Webb, 1995; Jaramillo kaj Burke, 1999).

La ino estas malpli kolora, sed kun simila bildo. Ŝi estas grizoliveca supre (krone), pli flaveca en vango, frunto kaj ĉe la vosto; komune kun la ventro blankeca. Ĉegorĝe estas blankeca strio. Ŝi havas flavoranĝecajn bruston kaj gorĝon kiuj nuanciĝas al grizeca helflava ventro. Dorso, ŝultroj kaj pugo estas olivecgrizaj kaj vostokovriloj estas helolivecflavecaj. La flugiloj havas nigrecbrunan koloron kun du blankaj strioj en la flugilo. (Howell kaj Webb, 1995; Jaramillo kaj Burke, 1999)

La nematurulo similas al la ino, escepte ke ĝi estas iom pli senkolora kaj la plumaro estas pli izole tekstura. Subaj partoj estas flavecaj kun milda verdeca nuanco.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili vintras sude de ties reprodukta territorio, el la centra vulkana areo (Michoacan al Puebla kaj okcidenta-centra Veracruz) al Oaxaca. Vintrumado okazas ĉe varia habitataro inklude montararbaroj en nordaj moderklimataj piceejoj Oyamel, arbaroj de pino kaj kverko en altaj teroj, ĉeriveraj arbaroj, urbaj areoj, kaj aliaj duonmalfermaj arbaraj areoj (Jaramillo kaj Burke, 1999).

La Nigradorsa iktero troviĝas komune en paroj, ĉefe dum la reprodukta sezono. For de la reprodukta sezono ili estas ofte vidataj kun multaj kompanoj, kutime en malgrandaj aroj, aŭ pli grandaj aroj dum migrado (Jaramillo kaj Burke, 1999; Howell kaj Webb, 1995). Ties ĝenerala kutimaro similas al tiu de la proksime rilata Baltimora iktero (Omland, K.E. persona observado).

La plej komunaj naturaj predantoj de plenkreskuloj de I. abeillei estas pli grandaj birdoj, kiaj falkoj. Serpentoj kaj arbaj mamuloj predas ovojn kaj idojn en nestoj. Ili ŝajne havas similajn predantojn kiel la Icterus galbula. La ikteroj konstruas siajn pendantajn nestojn en neatingeblaj areoj, cele protekti siajn idarojn el predado en nesto.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono estas unu jare, el aprilo al aŭgusto (Howell kaj Webb 1995). La pariĝintaj partneroj restas kune la tutan reproduktan sezonon kaj rare restas kune dum vintro (Jaramillo kaj Burke, 1999). Ili estas monogamaj. La nestoj estas konstruitaj el mezaj al supraj niveloj de arbo aŭ arbusto (Howell kaj Webb, 1995) kaj estas ĝenerale similaj al la nestoj de la proksime rilata Baltimora iktero (Omland, K.E. persona observado).

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Plej parto de la dieto de tiu specio estas komponita de insektoj. Ili povas manĝi ankaŭ nektaron. La Nigradorsa iktero estas unu de du oftaj konsumantoj de la venena monarkopapilio (Danaus plexippus), ĉar ili koincidas vintre. Ili manĝas la internon, malpli venenan abdomenon de tiuj insektoj, kvankam ili kutime vomas ĝin iom post la ingesto. Oni observis, ke tiuj ikteroj manĝas monarkojn dum 4 al 7 tagoj kaj estas hipotezo, ke tiu ciklo koincidas kun ties fiziologia tolerado al tiu veneno (Arellano et al., 1993 kiel citita en Jaramillo kaj Burke, 1999). (Jaramillo kaj Burke, 1999)

Referencoj[redakti | redakti fonton]