Okulvitra silvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okulvitra silvio
Okulvitra silvio
Okulvitra silvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. conspicillata'
Sylvia conspicillata
(Temminck, 1820, Sardio)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Okulvitra silvio, Sylvia conspicillata, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en nordokcidenta Afriko, sudokcidenta Eŭropo el Iberio al Italio, kaj pli orienten al orientaj insuloj de Mediteraneo kaj marbordaj regionoj eĉ de Maroko al Tunizio. Ankaŭ en Mezoriento, Israelo, Jordanio kaj eble Sinajo kaj Nordokcidenta Egiptio. Ili estas ĉefe loĝantaj birdoj en Afriko, sed aliaj populacioj migras vintre amplekse al norda kaj okcidenta Afriko kaj Egiptio. Tiu birdo estas rara vaganto al norda kaj okcidenta Eŭropo. La eŭropa populacio estis ĉirkaŭkalkulita je 180.000-440.000 paroj (25-49 % de la tutmonda loĝantaro).

Ĝi loĝas ankaŭ en kelkaj insuloj de Atlantiko. La subspecio orbitalis estis proponita por tiuj de Kabo-Verdo. La proponita subspecio por la birdoj de Madejro nome bella estas ankoraŭ inkludita en tiu taksono, dum la birdoj de Kanarioj, kie la specio estas tre komuna escepte en El Hierro kaj konata kiel zarzalero” kaj “ratonero (Álamo Tavio 1975).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiuj estas tre malgrandaj silvioj intermezaj inter la Blankgorĝa silvio kaj la Atlassilvio laŭ koloro. La Okulvitra silvio estas bruna supre kaj sablokolora sube, kun tre ruĝecbrunaj flugilmakuloj (pli nigrecaj en bordoj kaj ŝultro kie videblas eta nigreca makulo eĉ dum ripozo) kaj blanka gorĝo tre rimarkinda inter la malhela kapo kaj la rozbruneca brusto (kiu iĝas pli klara en ventro) kaj iom pli malgranda ol tiu simila de la Blankgorĝa silvio. Masklaj plenkreskuloj havas grizan kapon kun la blanka okulringo kiu havigas al la specio ties nomon, kiu estas ege kontrasta ĉefe kun la pli nigreca okulmasko inter la okulo kaj la beko, kiu siavice kontrastas kun la blanka gorĝo. Inoj estas malpli grizaj enkape kaj pli brunecaj kaj la gorĝo ne estas tiom blanka, sed iom sablokolora; temas pri seksa duformismo. La beko estas flaveca kaj malhela nur en pinto kaj bordo de la supra makzelo. La kruroj estas flavecbrunecaj aŭtune kaj ruĝecbrunaj printempe; ankaŭ la iriso varias laŭ koloroj. Nematuruloj povas esti konfuzataj kun kaj la Blankgorĝa silvio kaj kun la Barbstria silvio, kaj ties identigo en naturo estas malfacila.

Pri la preciza rilataro de tiu birdo, oni ne povas diri multe certece. Ŝajne ties intermeza aspekto, krom la aŭtapomorfa blanka okulringo, indikas sian rilataron sufiĉe klare. Ĉiukaze almenaŭ ne estas la plej proksima vivanta parenco de la Atlassilvio.(Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006)

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La kanto estas rapida altatona trilado ĉu el ripozejo ĉu el kaŝejo. Estas tre konata akra alarmalvoko simila al tiu de la Troglodito. Dum pariĝado la masklo kantas urĝece kaj rapidege, dum kovado de la ino li kantas pli trankvile el ripozejo en arbustopinto.

Tiu malgranda paserina birdo troviĝas en seka malferma kamparo kun arbustoj, inter kiuj ĝi moviĝas aktive kaj konstante.

Kiel siaj parencoj, la Okulvitra silvio estas insektovora. Ili manĝas ĉefe malgrandajn insektojn kaptatajn inter vegetaĵaro kaj nur eventuale dumfluge. La idoj estas manĝigataj per etaj raŭpoj kaj aŭtune kaj vintre semoj estas gravajen la dieto.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Sylvia conspicillata MHNT

La reproduktado komencas el marto al aprilo. En la teritorio elektita de la masklo ambaŭ seksoj konstruas la neston en arbusto. Kutime proksime de la grundo, sed neniam sur li, plej ofte je 30–60 cm. La nesto estas farita el seka herbo, folioj kaj radiketoj, kovrita interne per pli fajna herbo kaj haroj. La ino demetas 3-6 ovojn sed plej ofte 4-5 kun tre variaj koloroj inter olivecaj al blankecaj tre fajne punktecaj grize aŭ brunece. La kovadon faras preskaŭ nur la ino, sed la masklo iom ĉeestas; tio daŭras 12-14 tagoj. Ambaŭ plenkreskuloj manĝigas la idojn per insektoj kaj elnestiĝo okazas post 12-13 tagoj, sed la idoj estos plue zorgataj de almenaŭ unu el la gepatroj dum pluaj tri semajnoj. Oftas du ovodemetadoj sed foje okazas eĉ tria.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Álamo Tavío, Manuel (1975): Aves de Fuerteventura en peligro de extinción. In: Asociación Canaria para Defensa de la Naturaleza (ed.): Aves y plantas de Fuerteventura en peligro de extinción: 10-32. Las Palmas de Gran Canaria. PDF plena teksto
  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Shirihai, Hadoram, Alan Harris kaj David Cottridge (1991) Identification of Spectacled Warbler British Birds 84(10):423-430

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]