Plateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pecoj de plateno

Plateno estas kemia elemento, kiu havas la simbolon Pt kaj la atomnumeron 78. Ĝi estas peza, dratigebla, altvalora grizblanka transirmetalo kaj unu el la ses elementoj de la platena familio. Ĝi estas utiligata en juveloj, elektraj kontaktaĵoj, kataliziloj[1].[2] kaj dentprotezoj. Pro ĝia rezisto al korodo uziĝas en alojoj.

La norma difino de metro estis longtempe bazita sur la distanco inter du markoj sur gravurita stango el iridiplateno (90% plateno kaj 10% iridio) konservita ĉe Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (BIPM) en Sèvres en Francujo. Hodiaŭ, cilindro el iridiplateno, ankaŭ en la BIPM servas kiel prototipo de kilogramo[3].

.

Pt - plateno

  • Simbolo: Pt
  • Atomnumero: 78
  • Atompezo: 195,09 u
  • Kemia serio: transirmetalo
  • Bolpunkto: ĉ. 4010 °C
  • Fandpunkto: 1769 °C
  • Denso: 21,45 g/cm3

Referencoj

  1. Gerhard Ertl (2008). Reactions at Surfaces: From Atoms to Complexity (Nobel Lecture) 19-a eld., vol. n-ro 47 paĝoj 385–407. Angewandte Chemie International Edition. (angle)
  2. Petrucci, Ralph H. (2007). General Chemistry: Principles & Modern Applications p. 606. Prentice Hall 9-a eld.. ISBN 0-13-149330-2 (angle).
  3. S.V. Gupta (2010). Konvencio kaj evoluo de bazaj unuoj, kapitolo 4. Springer Series in Materials Science vol. 122 p. 47. (angle)

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-kemio