Purbach am Neusiedler See
Bazaj informoj
Purbach am Neusiedler See, hungare Feketeváros estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Eisenstadt-Umgebung. La nomo Purbach signifas: pura rojo.
- Areo: 46 km²
- Alto super marnivelo: 128 m
- Loĝantaro: 2630
- Poŝtkodo: 7083
- Telefonprefikso: 0 26 83
- Aŭtokodo: EU
Situo
Purbach am Neusiedler See situas sur ebenaĵo, laŭ nordokcidenta bordo de Fertő, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Neusiedl am See-Eisenstadt. La lasta troviĝas 18 km-ojn.
Historio
En la bronzepoko estis tie terofortikaĵo, ankaŭ romianoj loĝis tie. Proksime oni minis feron. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1271 en formo Parapah. Ankaŭ la hungaroj konstruis fortikaĵon, kiun la aŭstroj sieĝis en 1271, post 2 jaroj Przemysl Otokar detruis ĝin. En 1529, en 1532 kaj en 1647 la turkoj detruis la vilaĝon, dume en 1527 la vilaĝo ricevis foirorajton, kiu en la praktiko signifis esti kampurbo. La urbeto estis ĉirkaŭita per muro 1634, parte ankaŭ nun videblaj. En 1704 armeo de Habsburgoj venkis armeon de Francisko Rákóczi la 2-a. En 1910 loĝis en Feketeváros 1923 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Feketeváros apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio.
Vidindaĵoj
- baroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao de 1677
- statuo pri Sankta Nikolao de 1730
- turka domo, supre kun turbana kapo el la 17-a jarcento