Ĝermolisto de usonaj esperantistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Saul J. Jaffe)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de usonaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de usonaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de usonaj esperantistoj

Enhavo

A [redakti]

Floyd C. Anderson [redakti]

Floyd C. ANDERSON (19232004) estis usona esperantisto kaj dumviva membro en Riverton, Viomingo (Usono).

B [redakti]

Edwin Joseph Baker [redakti]

Edwin Joseph BAKER (naskiĝis 1941, mortis tragedie 1971 en Los Angeles), estis aktiva en la kadro de la Junularo Esperantista de Nordameriko kaj kiel membro kaj fakdelegito de UEA dum la jaroj 1962-1968.

Marion E. Bigelow [redakti]

Marion E. BIGELOW (1904-1999), dumviva membro de UEA kaj de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, delegito en Fresno, forpasis en Reedley (Kalifornio, Usono) la 20-an de julio.

Jesse Burke [redakti]

Jesse BURKE (naskiĝis 1920 - mortis la 5-an de januaro 1994 en San Diego, Usono) estis iama UEA-fakdelegito.

C [redakti]

John A. Cole [redakti]

John A. COLE (naskiĝis 1922 - mortis 2005 en Santa Barbara, Usono) estis dumviva UEA-membro, iama delegito kaj fakdelegito pri urbaj aferoj.

Stella Toogood Cope [redakti]

Stella Toogood COPE (1914-2004) estis D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley (Kalifornio), mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.

Ĉ [redakti]

D [redakti]

Joseph Delpino [redakti]

Joseph DELPINO (1913-1995), iama fakdelegito pri geografio kaj lingvoj en Novjorko, mortis la 12-an de julio en Londono, dum esperantista gastado.

Julie Dinnel [redakti]

Julie DINNEL (1908 - mortis dum julio 1991 en Sacramento (CA), Usono) estis dumviva membro de UEA en Sacramento, kie ŝi estis delegito.

Gretchen Doris [redakti]

Gretchen DORIS (naskiĝis en 1914; mortis en 1987) estis usona esperantisto kaj dumviva membro de UEA, delegito en Tampa, Usono, kaj fakdelegito pri radio-amatorismo.

Robert D. Dwelley [redakti]

Robert D. DWELLEY (1949-1992 mortis en Rochester, Nov-Jorko, Usono) estis dirigento, UEA-delegito pri muziko.

E [redakti]

F [redakti]

G [redakti]

Stanley Neil Glass [redakti]

Stanley Neil GLASS (1947-2004) mortis la 10-an de februaro 2004 en Sankta-Luiso (Misurio, Usono), pro sia tria koratako. La psikologo esperantistiĝis en 1992 kaj fariĝis konata interalie kiel helpanto pri Macintosh-problemoj.

Walter Lewis Gnagy [redakti]

Walter Lewis GNAGY (1924-2005), dumviva membro de UEA, iama delegito kaj fakdelegito pri geologio, mortis en Colville, Usono.

John Grund [redakti]

John GRUND (naskiĝis en 1924; mortis en septembro 2001) estis usona esperantisto kaj iama delegito de UEA.

Ĝ [redakti]

H [redakti]

Hazel Hoff Heusser [redakti]

Hazel Hoff HEUSSER (1910-2000), dumviva membro, iama delegitino pri edukado, mortis la 14-an de majo en Fresno (Kalifornio).

Isabelle M. Horn [redakti]

Isabelle M. HORN estis usona esperantistino, aŭtoro kaj ĵurnalisto. Ŝi naskiĝis en Washington. Ŝi estis esperantisto de 1910, Helpa sekretariino de EANA 1910-16 kaj subredaktoro de Amerika Esperantisto, 1913-16. Ŝi estis ano de Administra Komitato de EANA.

Ĥ [redakti]

I [redakti]

J [redakti]

Saul J. Jaffe [redakti]

Saul J. JAFFE [ĝefi] estis usona esperantisto kaj ekonomikisto. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1894 en Rēzekne, Latvio. Esperantisto de 1909. Gvidis E-kurson en sia naskiĝa urbo. Propagandis E-on en Flint (Miŝigano) Oficiale reprezentis la ŝtaton Miŝigano ĉe la UK en Budapest.

Wayne Jackson [redakti]

Wayne JACKSON (Ĝakson), usonano, komercisto. Naskiĝis en la 16-a de aŭgusto 1895 en Waco (Teksaso). Prez. de Esperanto-Grupo de Seattle (Vaŝingtonio); sekr. de Nordokcidenta Esperanto-Societo; regiona direktoro de EANA.

Ĵ [redakti]

K [redakti]

Stuart E. Kittredge [redakti]

Stuart E. KITTREDGE (naskiĝis en 1905; mortis en 1991 en Hartford (Konetikuto)) estis usona esperantisto, UEA-fakdelegito pri la bahaa kredo.

L [redakti]

George Winthrop Lee [redakti]

George Winthrop LEE (li) estas usona esperantisto kaj bibliotekisto. Li naskiĝis je la 27-a de februaro 1867 en Roxbury (Masaĉuseco). Li estis E-isto ekde 1905 kaj prezidanto de la Esperanto-grupo de Boston ekde 1912. Sekretario de EANA 1920-1922.

Moshe Lewin [redakti]

Moshe LEWIN (1914 - mortis la 20-an de decembro 1990 en Novjorko, Usono) estis dumviva membro de UEA. Li estis dum rnultaj jaroj la delegito en la novjorka urbokvartalo Bronkso, fakdelegito pri muziko, kaj regula ano de Societo Zamenhof.

M [redakti]

R. C. Marble [redakti]

R.C. MARBLE estis la Esperanto-redaktanto de la angla/esperanta Musical Six-Six Newsletter/Muzika ses-ses bulteno (1972-1986)[1].

John A. Mathews [redakti]

John A. MATHEWS (1921-1997), delegito en Sacramento, refondinto de la loka Esperanto-Asocio, gvidinto de kursoj, mortis lastatempe.

Fred H. McMann [redakti]

Fred H. McMANN (mortis en 1998 en Troy, Novjorkio) estis usona esperantisto kaj dumviva membro.

William Mets [redakti]

William METS (1912 - mortis la 11-an de februaro 1991 en Santa Barbara, Kalifornio) estis vic- kaj fakdelegito de UEA.

Henry B. Milsted [redakti]

Henry B. MILSTED (mortis aŭtune 1975 en Zanesville, Ohio) estis usona esperantisto. Dum la lastaj jardekoj de sia vivo li estis tre entuziasma aktivulo en la loka Esperanto-movado. Li estis ankaŭ UEA-delegito.

Mary Murray [redakti]

Mary MURRAY (mortis en 1991 en Novato, Kalifornio) estis usona esperantistino kaj dumviva membro de UEA.

N [redakti]

O [redakti]

P [redakti]

Q [redakti]

R [redakti]

Robert L. Read [redakti]

Robert L. READ estas estrarano de Esperanto-USA.[2]

Ernest Andrew Rogers [redakti]

Ernest Andrew ROGERS (roĝerz), usonano, edukisto. Nask. en la 31-a de julio 1881 en St. Peter (Minnesota). Prezidanto de Montezuma Mountain School (privata lernejo por knaboj) ĉe Los Gatos (California) de 1910, kie estas instruata Esperanto.

S [redakti]

Joseph Silbernik [redakti]

Joseph SILBERNIK, usonano, bofrato de Zamenhof. Mortis en la 30-a de aŭgusto 1925. Longan tempon estis ĉefdelegito de UEA en New York.

William A. Shanks [redakti]

William A. SHANKS (naskiĝis en 1917 kaj mortis la 12-an de septembro 2001) estis dumviva membro, longtempe delegito en Mesa (Arizono, Usono) kaj fakdelegito pri elektroniko. Li multfoje akompanis esperantistajn grupojn en ekskursoj de Esperanto VojaĝServo kaj ĉeestis multajn UK-ojn.

Werner Simon [redakti]

Werner SIMON (1908-1993), delegito dum pli ol kvardek jaroj en Memfiso (Usono) kaj monde konata fakulo en la kampo de filatelo, mortis en novembro 1993.

Julie Spickler [redakti]

Julie SPICKLER estas la sekratario de Esperanto-USA.

Sidney Steinberg [redakti]

Sidney STEINBERG (1914-1996), dumviva membro, delegito pri komerco 15 jarojn, mortis la 25-an de majo. Dum multaj jaroj li preparis jaran financan raporton pri la Novjorka Oficejo de UEA.

Ŝ [redakti]

T [redakti]

Reuben A. Tanquist [redakti]

Reuben A. TANQUIST (naskiĝis 1897 - mortis la 14-an de novembro 1993 en Portland, Usono) estis usona esperantisto. En 1927 li defendis la unuan socio-psikologian tezon verkitan pri esperantistoj.

U [redakti]

Ŭ [redakti]

V [redakti]

W [redakti]

L. A. Walther [redakti]

L. A. WALTHER (1917-2005 en Portland, Usono) estis usona esperantistino kaj regula membrino de Societo Zamenhof kaj patrono de TEJO.


Adele Wesson [redakti]

Adele WESSON estis Usona esperantisto kaj estis dumviva UEA-membro. Ŝi mortis en majo 1993 en Lagrangeville en la ŝtato de Nov-Jorkio, Usono.

Anne Whitteker [redakti]

Anne WHITTEKER (1919-1999), dumviva membro de UEA kaj de ELNA, ano de Societo Zamenhof, mortis la 10-an de marto. Ŝi estis longtempa delegito en Portland (Oregonio, Usono), kie ŝi partoprenis en la organizado de la 57-a UK (1972).

X [redakti]

Y [redakti]

Z [redakti]

Fontoj [redakti]

  1. Musical Six-Six Newsletter
  2. La bulteno de Esperanto-USA, 2008/1, p. 2