Svaljava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Center svalava.jpg
Urbocentro de Svaljava
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Svaljava en Transkarpatio
Blazono de Svaljava
Dosiero:Svalava catholic church.jpg
Katolika preĝejo de Svaljava
Flago de Svaljava

Bazaj informoj

Svaljava ukraine Свалява, slovake Svalová, hungare Szolyva, (sojva) rumane Svalova estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Svaljava, kies distriktejo estas. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo. Ene de la urbo estas la insulo de Martha-Margaritа (ukraine Марта-Маргарита)[1].

Situo

Svaljava situas ĉe bordo de Latorica sub la montoj. La urbo estas trafika nodo, ĉefvojoj kaj fervojoj estas al Niĵnij Vorota, Ĥust (urbo) kaj Mukaĉeve.

Historio

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. En 895 la hungaraj gentoj ĉi tie trairis Karpatojn kaj setlis en la ebenaĵo. La unua mencio devenis el 1263 pri la loko. La proksimaj altaj montoj iomete defendis la komunumon de ŝtormoj de la historio. Post la mezepoko ĝi apartenis al princlando Transilvanio. Francisko Rákóczi la 2-a veninta el Pollando tie renkontiĝis kun estroj de ribeluloj. Familio Schönborn (ŝonborn) en 1728 akiris la kampojn, kaj la vilaĝo komencis prosperi kaj en 1798 iĝis kampurbo.

En 1910 Solyva havis 3802 da loĝantoj (1698 rutenoj, 1115 germanoj, 735 hungaroj kaj 195 slovakoj. Ĝis 1920 Szolyva apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Szolyva (kies distriktejo estis), poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Svaljava/Szolyva. Ekde 1945 Svaljava apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Ĝemelkomunumoj

Menciindaĵoj, vidindaĵoj

  • Memorparko. Svaljava estas granda tombejo de la hungareco. La Ruĝa Armeo tie formis kolektotendaron en 1945, kie ili kolektis hungarojn, parte ili mortis pro la malhumanaj statoj, parte ili poste trudlaboris en Sovetunio. Dum periodo de sendependa Ukrainio oni komencas formi indan memorparkon.
  • Acida kuracakvo estas longe konata.
  • Grek-katolika preĝejo el 1758.
  • Tombo de hungaro alveninta en 895 estis trovita en la 19-a j.c., poste kapelo konstruiĝis, kiun la rusoj detruis.
Dosiero:Svalava station.jpg
Stacidomo de Svaljava

Referencoj