Tondilvosta milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tondilvosta milvo
Tondilvosta milvo
Tondilvosta milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Chelictinia
Specio: Ch. riocourii
Chelictinia riocourii
(Vieillot, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Tondilvosta milvo (Chelictinia riocourii) estas birdospecio, nome la ununura reprezentanto de la monotipa genro Chelictinia en la familio de Akcipitredoj.

Ĝi estas disvastigata en Centra Afriko sude de Saharo nome en Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Eburbordo, Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Kenjo, Liberio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalio, Somalio, Sudano, Togo, Ugando, kaj ankaŭ en sudokcidentazia Jemeno.

Ĝi estas ĝeneral helgriza birdo kun blugrizaj krono, nuko kaj supraj partoj, dum vizaĝo kaj subaj partoj estas helgrizaj al blankecaj. Estas traokula nigra fajna masko kie kontrastas la flavaj irisoj. La beko estas grizeca, tre akrapinta kaj kun flavaj vaksaĵoj. Ankaŭ la kruroj estas flavaj.

Kvankam ĝi predas ĉefe insektojn kaj araneojn, dum la reprodukta sezono ĝi povas manĝi ankaŭ lacertojn kaj rodulojn. Ĝi ĉasas dumfluge, per ŝvebado kaj flugohalto antaŭ flugofali sur la flugintan predon aŭ kaptante ĝin surgrunde.

Tiu estas gregema specio, kiu dormas je komunaj ripozejoj nokte kaj ĉasas en izolaj aroj. Ili povas ankaŭ nestumi en izolaj kolonioj. La malgranda nesto el bastoneteroj situas en densa dorna arbusto. La ino demetas kutime kvar ovojn.

Tiu milvo plenumas regulajn sezonajn movojn rilate al la pluvsezono.

Tiu specio estas tuŝata de degradado de habitato kaj pro pesticidoj. Tamen la populacioj ŝajne estas surloke komunaj spite al malpliiĝo en kelkaj partoj de la ampleksa teritoriaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj