UK 1987

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kongresa libro

La 72-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la Jubilea Jaro 1987 (100 jarojn post la eldono de la Unua Libro), de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1987 en Varsovio, Pollando. La kongreso estis rekorda kun 5946 partoprenintoj el 73 landoj. Kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta Pałac Kultury i Nauki (Kultur- kaj Sciencpalaco) en la urbocentro de Varsovio. La kongresa temo estis "Cent jaroj de internacia kulturo".

Dum tiu UK Terminologia Esperanto-Centro estis oficiale fondita. En la prezidio sidis, apud renomaj fakuloj, la sekretario de AdE, la prezidanto de ISAE, la sekretario de Akademio Comenius, estrarano de CED, la projektgvidanto de DLT kaj la prezidanto de UEA. Tiu altranga personaro kvazaŭ simbolizas la grandan intereson kaj aprezon, kiun "La Movado" dediĉis al la terminologia problemaro. Aliflanke la tri TEC-gvidantoj sur la podio, nome la sekretario kaj la sekciestroj por normigo kaj landaj reprezentantoj estis la solaj funkciuloj.

Spektakloj

Dum la Kongreso okazis rekorda nombro da koncertoj kaj da teatraj prezentaĵoj. Ĉi kongreso estis kvazaŭ festivalo de la Esperanto-kulturo.

Koncertoj

  • Joëlle Rabu
  • Lodza ĥoruso
  • Kongresa ĥoruso, Odo al Ĝojo de Schiller kaj Beethoven.
  • Pola tenoro
  • Rusa belkantistino
  • Arĝentina pianistino
  • Korea kortdancistino
  • Familia kantgrupo el Lodzo

Prezentitaj teatraĵoj

Pupteatroj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.