Udo Jürgens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Udo Jürgens
Udo Jürgens en 2006
Udo Jürgens en 2006
Bazaj informoj
Naskonomo Udo Jürgen Bockelmann
Naskiĝo 30-a de septembro 1934 80 jaroj
Deveno Flago de Aŭstrio Klagenfurt, Aŭstrio
Ĝenroj mola rokmuziko, popmuziko
Profesio kantisto
Instrumentoj kantado, piano
Aktivaj jaroj 1950–nuntempo
Retejo oficiala retejo germane
v  d  r
Information icon.svg

Udo Jürgens, propranome Udo Jürgen Bockelmann (naskiĝis la 30-an de septembro 1934 en Klagenfurt, Aŭstrio) estas aŭstra kantisto kaj popmuzika komponisto, kies populareco daŭras pli ol 50 jarojn. Lia unua karakteriza furorkanto "Jenny" estis eldonita en la jaro 1959 kaj tuj estis inter la plej furoraj germanaj kaj aŭstraj "ŝlagroj".

En la jaro 1992 vizitis lian koncerton en Vieno ĉirkaŭ 220 000 spektantoj - impona nombro por eŭropa popmuzika koncerto.

Li komponis ĝis nun pli ol 900 kantojn kaj vendis ĉirkaŭ 105 milionojn da muzikaj registraĵoj, per kio li enviciĝis inter la plej sukcesajn mondajn muzikistojn. Liaj furoraj kantoj kiel "Ein ehrenwertes Haus", "Siebzehn Jahr, blondes Haar" [1]"Ich war noch niemals in New York" estas konsiderataj kiel evergrinoj kaj estis plurfoje kopiitaj fare de aliaj kantistoj.

Udo Jürgens en la jaro 1978 transloĝiĝis el la aŭstra Kitzbühel al la svisa vilaĝo Zumikon proksime de Zuriko kaj ekde la jaro 2007 krom la aŭstra ankaŭ havas svisan civitanecon.

Udo Jürgens en la somera festo 1970 de la germana kanceliero
Udo Jürgens en la (tiam GDR-a) koncertejo Friedrichstadtpalast en 1987

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1950 Udo Jürgens en komponista konkurso de la Aŭstra Radio el 300 kandidatoj kiel plej juna partoprenanto gajnis la unuan premion. Liaj unuaj koncertoj je la artista nomo Udo Bolán okazis en relative malgrandaj restoracioj. La tiutempe ofta kaj longa pianludado kaŭzis al li daŭran manartikan damaĝon, sed malgraŭ la manartika doloro li restis elstara pianisto.

En 1959 li konatiĝis per la de li komponita kanzono Jenny; du jarojn pli poste la kanzonistino Lale Andersen plikonatigis ĝin per de li reverkita teksto (Jonny).

En 1960 li por la brita kantistino Shirley Bassey komponis la furoran kanton Reach for the Stars ("penu atingi la stelojn"). En 1964 li por Aŭstrio partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1964 en Kopenhago kaj per la germanlingva kanto Warum nur, warum? ("kial do, kial?") atingis la 5-an vicon. La brita kantisto Matt Monro publikigis la anglalingvan version Walk Away ("iru for") de tiu kanto, ene de malmultaj semajnoj vendis 1,5 milionojn da gramofondiskoj je la kanto kaj igis ĝin la 4-a plej furora kanto en Britio. Kun la kantistino Alexandra li komponis la kanton Illusionen ("iluzioj"), kies anglalingvan version publikigis la usona kantisto Sammy Davis Jr., kiu de tiam finis ĉiun koncerton per tiu kanto. Furora la muzikaĵo samtempe ankaŭ iĝis en interpreto de Shirley Bassey.

En 1965 Udo Jürgens duafoje partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurson 1965, ĉi-foje en Napolo, kaj per la kanzono Sag ihr, ich laß sie grüßen ("peru al ŝi mian saluton") atingis la 4-an vicon. En 1966 li triafoje partoprenis kaj en Luksemburgo per la kanto Merci Chérie ("dankon karulino") gajnis la konkurson. Tiu sukceso internacie konatigis lin, kaj sekvis abundaj koncertoj en multaj landoj. Tiutempe li prezentis siajn kantojn en pluraj eŭropaj lingvoj kaj atentis pri elstaraj literaturaj tradukoj de la tekstoj. En 1975 la kanzono Griechischer Wein ("greka vino") temigis la vivon de grekaj gastlaboristoj en Germanio, kaj apreze por la socikritika, sed ankaŭ tre kortuŝa teksto la grekia ĉefministro Konstantinos Karamanlis invitis la kantiston kaj la tekstiston Michael Kunze gasti en Ateno. La kanto en greklingva versio File kerna krasi en Grekio iĝis iuspeca popolkanto. La usona kantisto Bing Crosby konatigis anglalingvan version de la titolo Come Share the Wine ("venu dividi la vinon") kaj poste je simile granda sukceso ankaŭ prezentis ĝin la kantisto Al Martino.

La plej granda komerca sukceso estis la kanto Buenos dias, Argentina ("bonan tagon, Argentino"), kiun li prezentis kun la germana nacia teamo de futbalo okaze de la Futbala Mondpokalo 1978 en Argentino. Post kvin semajnoj li ricevis la vendopremion ora disko, kaj post pliaj tri semajnoj la premion platena disko. Ankaŭ en norda Ameriko la kanto en kontre-muzika versio de la kantisto Marty Robbins populariĝis.

En la 1950-aj, 1960-aj kaj 1990-aj jaroj li krome estis aktoro en pluraj "malpezaj", distraj kinejaj kaj televidaj filmoj, sed la aktorado nur konsideriĝis kromefiko de lia publika konateco - fokuso de lia laboro ĉiam restis kantado kaj kantokomponado.

Liaj kantoj en la komencaj jaroj ofte konsideriĝis "ŝlagroj", do popularaj kaj senpolitike distraj kantoj, sed intertempe lia ampleksa kompona verkaro delonge transpaŝis la limojn de tiu muzika ĝenro. Liaj kantotekstoj ofte temigas sociajn problemojn, ekzemple dekadenco (Cafe Größenwahn, "kafejo megalomanio", 1993) aŭ konsumomanio (Aber bitte mit Sahne, "sed kun kremo mi petas", 1976). Per la kanto Ein ehrenwertes Haus ("honorinda domo", 1975) li primokis la etburĝan bigotecon abomeni paran vivon sen geedziĝo. Ankaŭ pri la temoj de media poluo (5 Minuten vor 12, "kvin minutoj antaŭ la 12-a (nur kvin minutoj ĝis la fino)", 1982), de vetarmado (Traumtänzer, "revdanculo", 1983), pri misuzo de drogoj (Rot blüht der Mohn, "ruĝe floras la papavo", 1983) kaj pri la problemo integrigi alilandajn laboristojn en la gastigan landon (Griechischer Wein, 1974) li prenis politikan pozicion. Inter alie li en la kanto Gehet hin und vermehret Euch ("disiru kaj multobliĝu") de 1988 li ankaŭ akre kritikis la sintenon de la papo pri kontraŭkoncipiloj.

Inter liaj verkaĵoj ankaŭ estas simfoniaj komponaĵoj, kiel la verkoj Wort ("vorto") kaj Die Krone der Schöpfung ("la krono de la kreo"), kiujn li publikigis kun la Berlina Filharmonia Orkestro. Decembre 2007 en Hamburgo premieris lia muzikalo Ich war noch niemals in New York ("Mi ankoraŭ neniam estis Novjorke"), kiu iĝis plia komerca sukceso.

En Germanlingvio inter alie ankaŭ konatas liaj melodioj por diversaj furoraj animaciaj filmoj.

Kun la kanistoj Alexandra kaj Reinhard Mey li komune komponis kantojn, kaj ankaŭ kun la kanzonisto Rainhard Fendrich li ofte komune koncertis. Multaj aliaj kantistoj reinterpretis liajn kantojn.


Gajninto de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Antaŭulo: 1966 Sekvanto:
France Gall Udo Jürgens Sandie Shaw