Volano (sporto)
Volanoj ekzistas en diversaj specoj kaj estas dekoj da markoj. Kelkaj volanoj povas atingi rapidecon de 350 km/h. La pezo de volano estas proksimume 5 gramoj. Akireblas du tipoj da volanoj : nilonaj volanoj kaj plumaj volanoj
Nilonaj volanoj
Nilonaj volanoj (multe) malpli rapide difektiĝas ol plumaj volanoj. Malavantaĝo tamen estas ke ili estas iom malpli preciza (ili ne ĉiam falas sur la sama loko kiam oni uzas la saman forton). La rapideco de nilonaj volanoj ne povas esti adaptita kaj tial ili haveblas en tri rapidecoj:
- rapida / frida / ruĝa
- meza / normala / blua
- lanta / varma/ verda
Plumaj volanoj
Plumaj volanoj konsistas el dekses anseroplumetoj. La plumetoj estas fiksitaj per peco da korko kun diametro de ĉirkaŭ 2,5 - 2,8 cm. La korko estas tegita per eta, maldika peco da ledo. La malavantaĝo de plumaj volanoj estas ke plumeto rapide difektiĝas. Pro difektita plumeto la rapideco de la volano malpliiĝas. La avantaĝo de plumaj volanoj estas ke ili, kiam sendifekta, havas tre precizan trajektorion. Per kurbigado de la plumetoj oni povas reguli la rapidecon. La plej bonaj volanoj estas faritaj el la plumoj de la maldekstra flugilo de ansero.
Volano (sporto) | |
---|---|
Matĉo en volanludo
| |
| |
Supera fako | |
ne estas | |
sporta terminaro | |
featherball | |
Fakoj | |
<mankas> | |
Kulminaj konkursoj | |
Olimpikaj ludoj | ekde la jaro 1992 |
Monda ĉampioneco | ekde la jaro 1977 |
Eŭropa ĉampioneco | ekde la jaro 1968 |
Internacia federacio | |
Nomo: | Internacia federacio de volanludo |
Fondita: | 1934 |
TTT: | www.internationalbadminton.org |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Badmintono | |
Volanludo estas individua olimpika rakedsporto. Ties rekta antaŭulo estas hinda poona. Dum ludo du kontraŭuloj (respektive du duopoj) forpafas trans reto helpe de rakedo volanon klopodante devigi la kontraŭulon erarigi. Eraro estas ekludo de la volano ekster limigita teritorio aŭ neforludado fare de la kontraŭulo de la ĝuste forludita volano.
Volanludo estas unu el la plej rapidaj rakedsportoj. La ludanto devas havi observemon kaj bonegan fizikan staton. Dum unu matĉo li ofte kuros preskaŭ kelke da kilometrojn. Rapideco de batego superas eĉ 300 km/h; neoficialan mondan rekordon tenas ĉino Fu Haifeng, kiu la 3-an de junio 2005 ekbategis per rapideco 322 km/h, en duopa ludo tenanto de tiu ĉi rekoredo estas indoneziano Taufik Hidayat (305 km/h).
Historio
La unuaj mencioj de volanludoj estas la grotopentraĵoj en Barato el la tempo de naskiĝo de Kristo. Ankaŭ la aztekoj ludis similan ludon (tie oni ludis per ledaj batiloj). La unua eŭropa versio kaj la unuaj reguloj estis elpensataj en la jaro 1872 far la brita Princo de Beaufort sur bieno Badminton (el tio la dua neoficiala nomo).
Regularo
Por la ludo bezonatas minimume 2 personoj. Oni do povas tion ludi kiel ĉe teniso kun ĝis 4 personoj en duobla aŭ miksa ludo samtempe. Ludanto transbatas la volanon super la reto al la kontraŭula kampo. Se la kontraŭulo ne sukcesas la volanon rebati antuaŭ ol tiu atingas la grundon, tio gajnigas unu poenton al la batinto, kiu havas la rajton pri ekbato.
Eraro estas, se la volano restas pendanta en la reto troviĝanta meze de la ludkampo aŭ tuŝas la eksterkampon. Ĉe "retorulanta" volano, la ludo daŭras. La volano ekipitas nur en la konkursa sporto per plumoj; volanoj por libertempo produktiĝas el plasto.
Ĉe para poentostato de la servironto (0, 2, 4...), la ekbato okazas el la dekstra kampoduono (sur la bildo ĝi estas signata sube per "l. Servirkampo"), ĉe nepara poentostato el la maldekstra. La ludanto dum unuopa ludo staras kutime sur la mezlinio, piedon malantaŭ la antaŭa servirlinio. Oni devas bati la "volano"n ĉe serviro al la diagonale-kontraŭsituanta servirkampo. Se la volano ne la konvenan areon tuŝas, oni notas tion kiel fuŝon kaj la kontraŭulo ricevas la ekbatan rajton.
Post ĉiu akirita poento, la servirkampo estas ŝanĝata (simile kiel en teniso) kaj konvene ŝanĝiĝas la kontraŭula servirkampo, kien la volano devos tuŝi.
La ludkampo
La ludkampo aspektas tiel:
Volanludo-Ligoj
En Germanio ekzistas
- 1. Bundesligo
- 2. Bundesligo Norda kaj Suda
- Regionligo Norda, Okcidenta, Meza, Sudoriente Orienta und Sudoriente Suda
- Superligo NordA, NordB, Meza, Sudokcidenta
kaj lokaj, distriktaj, landaj ligoj
Bordomintono
Unu speco de tipa (enĉambra) volanludo estas biĉmintono, ankaŭ konkursa volanludo sur sablo. La ludkampo estas pli malgranda, kiel ĉe tradicia volanludo (3,80m * 12,30m), sed retalto restas la sama 1,55m.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.intbadfed.org Internacia (Badmintono, Volanludo) Federacio
- http://www.worldbadminton.net WorldBadminton
- http://www.badmintoncentral.com Badmintono Centralo
|