Hildburghausen
Hildburghausen | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Turingio | |||
Distrikto | Distrikto Hildburghausen | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Telefona antaŭkodo | 03685 | |||
Poŝtkodo | 98641–98646 | |||
Aŭtomobila kodo | HBN | |||
Oficiala Municipokodo | 16069024 | |||
Subdivido | 10 komunumopartoj (Ortsteile) | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Steffen Harzer | |||
Partio de komunumestro | Linkspartei | |||
Adreso de la administrejo | Clara-Zetkin-Straße 3 98646 Hildburghausen | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 11831 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 50°25′0″N 10°45′0″O / 50.41667°N, 10.75°O (mapo)Koordinatoj: 50°25′0″N 10°45′0″O / 50.41667°N, 10.75°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 380 m | |||
Areo | 72,94 km² | |||
Oficiala retejo | https://www.hildburghausen.de/ | |||
Hildburghausen [hiltburkhaŭz.n] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis 11 831 loĝantojn. Hildburghausen situas borde de la rivero Werra.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Urba muzeo de Hildburghausen
- Chirotherium-monumento
- Kastelo Hildburghausen, pereinta; murorestoj kaj parko
- Urbodomo de Hildburghausen
- Bismarck-turo
- Kastelo Weitersroda
Historio[redakti | redakti fonton]
Saksio-Hildburghausen[redakti | redakti fonton]
Hildburghausen estis de 1680 ĝis 1826 ĉefurbo de la memstara duklando Saksio-Hildburghausen aŭ Saksujo-Hildburghausen, germane Sachsen-Hildburghausen, unu el la Ernestaj duklandoj regataj de la dinastio Wettin. Ĝis 1806 la landeto membris en la Sankta Romia Imperio, post tio en la Rejna Federacio kaj poste en la Germana Federacio. En 1826 ĝi estis dissolvita; la plej granda parto iris al Saksio-Meiningen, restaĵo al Saksio-Koburgo kaj Gotao.
Princino Therese von Sachsen-Hildburghausen iĝis bavara reĝino per sia edziniĝo al posta reĝo Ludoviko la 1-a, kaj nomdonanto al la Theresienwiese en Munkeno.
Homoj rilataj al Hildburghausen[redakti | redakti fonton]
- Princino Therese von Sachsen-Hildburghausen
- Obskuraj gegrafoj
- Joseph Meyer, enciklopediisto
- Herrmann Julius Meyer, entreprenisto
- Christian Karl André, ĵurnalisto kaj pedagogo
|