Pribylina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pribylina
hungare: Pribilina
municipo
Pribylina kun monto Kriváň en Altaj Tatroj
Oficiala nomo: Pribylina
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Tatroj
Parto(j) Podbanské
Muzeo Muzeo de liptova vilaĝo
Rivero Belá
Situo Pribylina
 - alteco 768 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 50″ N 19° 47′ 50″ O / 49.09722 °N, 19.79722 °O / 49.09722; 19.79722 (mapo)
Areo 86,1220 km² (8 612,2 ha)
Loĝantaro 1 387 (31.12.2010)
Denseco 16,11 loĝ./km²
Unua skribmencio 1286
Plej facila aliro al Podbanské
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 42
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510963
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Vikimedia Komunejo: Pribylina
Retpaĝo: www.pribylina.sk
Portalo pri Slovakio
Muzeo de liptova vilaĝo
Muzeo de liptova vilaĝo

Pribylina (hungare Pribilina) estas vilaĝo en Slovakio en distrikto Liptovský Mikuláš. Ĝi apartenas al nuntempa regiono Liptov kaj situas ĉe montopiedo de Okcidentaj Tatroj ĉe kunfluo de rojoj Belá kaj Račkovský potok (Raĉkova rivereto).

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio pri la vilaĝo estas de la jaro 1286 sub la hungara nomo Perbenye, kiel posedaĵo de Ondrej Pongrácz, kiu estis fondito de la gento Pongrácz. La gento posedis la vilaĝon ĝis la jaro 1848 kiam estis forigita servuteco en Hungara reĝlando. En 1709 batalo okazis inter Habsburgoj kaj Francisko Rákóczi la 2-a. En 1784 968 vilaĝanoj loĝis en 103 domoj, en 1828 1622 vilaĝanoj loĝis en 132 domoj. En 1848 kelkaj batalis kontraŭ la hungaroj. En la jaro 1858 Pribylina havis 1547 loĝantojn.

Esperanto en vilaĝo[redakti | redakti fonton]

En vilaĝo troviĝas hotelo Esperanto en kiu okazis la unua kogreso de Slovakia Esperantista Asocio de la 9-a ĝis la 11-a de majo 1969 . Ekde la 21-a ĝis la 27-a de julio 2007 okazis SES (Slava Esperanto-Studado).