Neil Kinnock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neil Kinnock
Persona informo
Neil Kinnock
Naskiĝo 28-an de marto 1942 (1942-03-28) (82-jaraĝa)
en Tredegar
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Kimrio vd
Alma mater Kardifa Universitato • Lewis School Pengam vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Edz(in)o Glenys Kinnock vd
Infanoj Stephen Kinnock • Rachel Kinnock vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Neil Kinnock

Neil Kinnock, naskiĝinta la 28-an de marto 1942 en Tredegar, Kimrio, estas brita politikisto. Li interalie estis vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En tiu Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon administraj reformoj. Jam dum la antaŭa Eŭropa Komisiono Santer, li oficis kiel respondeculo pri la fako transporto. Neil Kinnock estas membro de la socialisma Brita Laborista Partio.

De 2004 ĝis 2009 li estis prezidanto de la British Council, kies celo estas la disvastiĝo de la angla lingvo kaj de la kulturo de Britio tutmonde.