Balatonfüred

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lagoborda panoramo en 1880
Balatonfüred
Hungaria urbo • kuracloko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 053  (2023) [+]
Loĝdenso 281 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 57′ N, 17° 53′ O (mapo)46.9517.883333333333Koordinatoj: 46° 57′ N, 17° 53′ O (mapo) [+]
Alto 104 m [+]
Areo 46,45 km² (4 645 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Balatonfüred (Hungario)
Balatonfüred (Hungario)
DEC
Balatonfüred
Balatonfüred
Situo de Balatonfüred

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balatonfüred [+]
vdr

Balatonfüred [balatonfured] estas urbo kun titolo vinvilaĝo, banloko kaj havenurbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonfüred, kies centro estas. En la loknomo trovanta "füred" ne signifas banloko, kiel oni scias erare, sed tio estas mezepoka vorto pri ordinara koturno.

Ĉefstrato de Balatonfüred

Situo[redakti | redakti fonton]

Balatonfüred kaŝas sin inter montetoj norde de la lago Balatono, proksime al la duoninsulo de Tihany, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Tapolca.

Preĝejo-ruinaĵoj en Balatonfüred

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estas praa, jam en la antikva epoko loĝata komunumo. Ties nomo aperas unuafoje en la biena kunskribo de abatejo de Tihany en 1211. La kuracakvojn mencias unuafoje dokumento el 1708. La urbo elformiĝis el la malnova vilaĝo, bankolonio kaj la iama vilaĝo Arács (pron. Araĉ), kiun oni ligis en 1954 al Balatonfüred. Ĝi estas la tiel nomata ĉefurbo de la norda bordo de la Balatono kun grava velŝipa haveno.

Ĝi estas konata pro la karbondioksidaj fontoj kaj mediteransimila klimato. Oni sciis jam en la 17-a jarcento pri la acidakvaj fontoj ĉe la Balaton-bordo, kies rolo graviĝis nur tiam, kiam oni ekuzis la la varmigitan akvon por kuracbanado. En 1772 oni deklaris Füred (tiama nomo) oficiale kuracbanejo.

En la urbo funkcias la Ŝtata Korhospitalo, kiu redonis la sanon al multaj kormalsanuloj interalie al la fama nobel-premiita hinda poeto, Rabindranath Tagore. Li saniĝis en 1926 en la hospitalo kaj pro tio li plantis arbon tie. Antaŭ la poeto-plantita arbo oni inaŭguris en 1956 kapostatuan verkon de Rasithan Kashar, donacon de la hindia registaro al la urbo.

La urbo grave evoluis en la 19-a jarcento, en la reforma epoko. En 1831 ĝi posedis jam ŝtonan teatron. La unua vaporŝipo (de la Balatono) ekis de tie en 1846. En Füred fondiĝis ŝipfabriko. Ĝi iĝis ŝatata renkontiĝejo de la politikistoj, artistoj post la Interkonsento.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Olda ŝipo antaŭ Balatonfüred
Haveno de Balatonfüred
Hospitalo de Balatonfüred

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

retpaĝoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]