Saltu al enhavo

Universitato de Strasburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Strasburgo
Palaco de la Universitato
Palaco de la Universitato
universitato en Francio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 14-a de aŭgusto 1621
fondinto(j) Johannes Sturm vd
Situo
Geografia situo 48° 34′ 49″ N, 7° 45′ 52″ O (mapo)48.5802777777787.7644444444444Koordinatoj: 48° 34′ 49″ N, 7° 45′ 52″ O (mapo)
lando Francio
urbo Strasburgo
Estraro
ĉefestro(j) Michel Deneken (en) Traduki (2016–)
Alain Beretz (mul) Traduki (2008–2016) Redakti la valoron en Wikidata vd
Nombroj
nombro de studentoj 48 153 vd (stato: septembro 2016)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
jura formo public scientific, cultural or professional establishment vd
Universitato de Strasburgo (Strasburgo)
Universitato de Strasburgo (Strasburgo)
DEC
Map
Universitato de Strasburgo
vdr

La Universitato de Strasburgo post la Universitato Aix-Marsejlo, estas la dua plej granda universitato en Francio, kun 43 mil studentoj kaj pli ol 4 mil esploristoj. La nuna universitato estis fondita de Johannes Sturm en la 22-a de marto 1538 kaj en 1970 ĝi dividiĝis en tri apartaj institucioj: Universitato Louis Pasteur, Universitato Marc Bloch kaj Universitato Robert Schuman. En la 1-a de januaro 2009, la kunfandiĝo de tiuj tri universitatoj refaris la unuiĝintan Universitaton de Strasburgo, kiu nun troviĝas inter la plej bonaj en Eŭropo en la Ligo de la Eŭropaj Universitatoj por Esplorado[1]. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.

La universitato emerĝis el la humanisma luterana universitato, fondita en la jaro 1538 far Johannes Sturm en la libera regna urbo Strasburgo. Ĝi transformiĝis al universitato en 1621 kaj altiĝis al la rango de reĝa universitato en 1631. Inter la unuaj studentoj de la universitato enviciĝas Johann Scheffler (1624-1677), kiu studis Medicinon kaj pli malfrue konvertiĝis al katolikismo, fariĝante fama kaj renoma kiel poeto kaj mistikulo. La luterana germana universitato ankoraŭ ekzistis post la aneksado de la urbo far Ludoviko la 14-a, en 1681, - en 1770, unu el la tiamaj famaj studentoj estas Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832) - sed definitive transformiĝis en franca universitato dum la Franca revolucio.

En 1872, la universitato refondiĝis de la germanoj kiel "Imperiestro Vilhemo-Universitato", germane Kaiser-Wilhelm-Universität, post la Milito inter Francio kaj Prusio kaj la redono de Alzaco-Loreno al Germanio kaŭzante elmigradon de la franco-parolantaj profesoroj al Okcidento. Dum la Germana Imperio la universitato amplekse ekspansiiĝis kaj sennombraj konstruaĵoj estis starigitaj ĉar la universitato intencis fariĝi germana montrofenestro kontraŭ la franca kulturo en Alzaco. En 1918, Alzaco-Loreno estis redonita al Francio, kaj tiam kontraŭa elmigro da germanparolantaj profesoroj okazis.

Dum la Dua mondmilito, kiam Francio estis okupata, personaro kaj ekipaĵoj de la Universitato de Strasburgo estis translokitaj al Clermont-Ferrand. En ĝia loko, estis kreita la mallongdaŭra "Regna Universitato de Strasburgo", germane Reichsuniversität Straßburg.

Famaj eksaj universitatanoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]