Arkeologia kuŝejo de Atapuerca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Arkeologia kuŝejo de Atapuerca
geografia lokigo • arkeologia loko [+]
Koordinatoj42° 21′ 0″ N, 3° 31′ 10″ U (mapo)42.350092-3.519466Koordinatoj: 42° 21′ 0″ N, 3° 31′ 10″ U (mapo)

Arkeologia kuŝejo de Atapuerca (Hispanio)
Arkeologia kuŝejo de Atapuerca (Hispanio)
DEC

Map
Arkeologia kuŝejo de Atapuerca
Vikimedia Komunejo:  Archaeological Site of Atapuerca [+]
vdr
Arkeologia kuŝejo de Atapuerca.

La Arkeologia kuŝejo de Atapuerca, en hispana Sitio arqueológico de Atapuerca, estas aro de arkeologiaj kaj de paleontologiaj kuŝejoj kiu enhavas kelkajn el la restaĵoj de homoj plej antikvaj de Iberio. Estas en la montaro Atapuerca, ĉe loĝloko Atapuerca, Burgoso, en la kuŝejo de la Gran Dolina restaĵoj de Homo antecessor kun, almenaŭ, antikveco de 800 000 jaroj,[1][2] kaj en la Sima del Elefante estas aliaj de neprecizigita specio de Homo kaj de 1,2 milionoj de jaroj. Tiuj restaĵoj estis ekmalkovritaj kiam oni konstruis fervojon en la 19-a jarcento.[3][4][5]

Ĝi estis deklarita Naturinteresa Loko, Havaĵo de Kultura Intereso kaj Monda heredaĵo de Unesko (tio lasta inkludante infrastrukturojn de esplorado kaj disvastigado ĉirkaŭ la kuŝejoj integritaj en la sistemo «Atapuerca, cultura de la humanidad», kiel la Fondaĵo Atapuerca kaj la Muzeo de Homa Evoluo)[6] kiel konsekvenco de la esceptaj arkeologiaj kaj paleontologiaj trovitaĵoj kiuj estas tie, inter kiuj elstaras la fosilioj de almenaŭ kvar diferencaj specioj de homedoj: Homo sp., Homo antecessor, Homo heidelbergensis kaj Homo sapiens.

La elfosejoj de Atapuerca[redakti | redakti fonton]

Plano de la fervoja fosaĵo kaj iliaj malsamaj elfosejoj

En la dua duono de jarcento XIX oni elfosis kelkajn trovaĵojn kiuj montris la tutan arkeologian amplekson de la loko. En la lasta kvarono de la jarcento XX oni faris profundajn sistemajn studojn, per kiuj Atapŭerko montriĝis kiel elstarega trovejo en la mondo, la trovitaj fosilioj ĵetis novan lumon al la evoluo de la homo. La restaĵoj datiĝas el tute diversaj epoko, komenciĝante en la frua plejstoceno (pli ol 1 mja) ĝis holoceno (nuntempo) kaj provizas la sciencon per novaj abundaj informoj pri faŭno, flaŭro kaj klimato de tiu gamo da epokoj.

La tuta aro de arkeologiejoj de Atapŭerko estis deklarita Monda Heredaĵo de UNESCO (2000) kaj ricevis grandan publikan agnoskon (Premio Princo de Asturio en 1997 kaj pluraj aliaj distingoj).

La elfosejoj estas eksterordinaraj pro la diverseco de la epokoj, kiujn reprezentas la fosilioj, pro ilia bona konservado, kaj pro ilia scienca graveco. Ankaŭ la ŝtonaj iloj kiun oni trovis estas el ĉiu teknologia fazo ekde la plej praaj manieroj de tajli ŝtonojn ĝis tiuj, kiuj apartenas al la Bronza epoko.

Rilate al la faŭno oni trovis novan specion de urso de kavernoj, science nomita Ursus dolinensis. La plej grava trovaĵo estas la homaj restaĵoj. Ili estas en pluraj elfosejoj, kio ne estas ordinara. Inter ili oni trovis restaĵojn de la prahomo la plej malnova en Eŭropo: la Homo antecessor, lasta specio en la branĉo el kiu devenis la Homo neandertala (scienca nomo Homo neanderthalensis, la Homo sapiens, kaj la antaŭ-neandertala Homo heidelbergensis.

Sekve oni parolos pri la plej elstaraj elfosejoj, kiuj donis la plej grandan kvanton de informado por kompreni la prahistorion.Inter ili elstaras kiuj estas en la Fervoja Fosaĵo (kiel la Sima del Elefante (E-o: kavo de la Elefanto), Galerio kaj Gran Dolina (granda grunda profondaĵo)), kaj aliaj apartenantaj al aro da kavernoj "Cueva Mayor/Cueva del Silo" (Plej Granda Kaverno/Kaverno de la Silo) (kiel Portalón (E-o: Granda Pordo), Galería del sílex (Galerio de Siliko) kaj "Sima de los huesos" (E-o: kavo de la ostoj). Krome estas "Cueva del Mirador" (E-o: Kaverno de la Rigardejo), kiu troviĝas en la sude orienta ekstremo de la montaro kaj sen ŝajna rilato kun la menciita aro de kavernoj.Oni scias kie troviĝas pli ol 50 eksteraj elfosejoj (kiel Valle de las Orquídeas (E-o: Valeo de Orkideoj) kaj Hundidero (E-o: Sinkiejo), tiun lastan oni ĵus komencis kavi) kaj estas ankaŭ maultaj megalitaj monumentoj dolmenoj en tiu loko, tiel en la montaro kiel en la ĉirkaŭaĵo, kio atestas ke la aro de kavernoj de Atapuerca multe etendiĝas; ne nur konsistas el la fervoja fosaĵo kaj ilia proksimejo.

Fervoja fosaĵo[redakti | redakti fonton]

Situo de la elfosejoj tra la Fervoja fosaĵo, videblaj pro la plafonoj kiu ilin protektas.
(1) Enirejo al la fosaĵo (2) Kavo de la elefanto (3) Galerio (4) Granda dolino

Sima del Elefante[redakti | redakti fonton]

Kavo de la elefanto, orienta parto de la elfosejo. Sube: komparilo de 1 metro.
Elfosado de la malsupraj tavoloj de la Elefantkavo dum la jaro 2006

La elfosejo Kavo de la elefanto, troviĝas en la fervoja fosaĵo proksime de ties suda enirejo. Ĝi estas karsta kaverno, ambaŭflanke de la fervoja fosaĵo, verŝajne 15 m alta kaj 18 m larĝa, plenigita de sedimentoj.

Ĝia nomo devenis de kelkaj bestaj ostoj trovitaj en 2001, kiujn oni komence konsideris kiel elefantaj ostoj, sed kiuj poste montris esti ostoj de rinocero. Nur poste oni ankaŭ trovis elefantajn ostojn en ĉi tiu fosilibedo.

El ĉiuj kavernoj de la fervoja fosaĵo la elefantokavo kiel plej lasta estis sisteme elfosata. La sedimenta tavolo estas 21 m profunda, en ĝi troviĝas spuroj el la diversaj epokoj de homa setlado en la regiono. La plej aĝaj tavoloj (3,5 m sub la nivelo de la fervoja fosaĵo) datiĝas el la frua plejstoceno kaj aĝas pli ol 1 mja — la plej aĝaj tavoloj kun homaj trovaĵoj el la tuta Atapŭerka montaro.

Ĵus tie oni trovis bestajn ostojn kune kun ŝtonaj iloj. Plie, sur kelkaj bestaj ostoj oni trovis markojn faritaj per stona ilo dum la fortranĉo de la viando. Ĉio tio estas pruvo, ke iuj homedoj vivis kaj ĉasis ĉi tie antaŭ 1 mja. Sed ĝis 2007 ne estis trovataj restaĵoj de tiuj homedoj mem. Do ne jam eblis determini, kiu homa specio tiam vivis en Atapuerca. — La homedaj restaĵoj (H. antecessor / H. heidelbergensis) en „Granda dolino“ estas minimume 200 mil jarojn pli junaj.

Tial furoris publikigaĵo en marto 2008, kiu raportis pri trovo de Homo antecessor-ostoj en la Elefantkavo. Temas pri parto de makzelo de individuo, ĉ. 20-jaraĝa, kaj 32 silikaj iloj el olduvejeno (formo 1). Ili estis datigitaj al 1,2 mja, do furore pli antikvaj ol la homedoj el „Granda dolino“. Pro tio oni devis grave ŝanĝi la imagon pri la alveno de Homo en Eŭropo.

En pli supraj (pli junaj) tavoloj oni trovis musteriajn stonajn ilojn de formo 3, oni rilatigas ilin al Neandertalaj homoj, kune troviĝis fosilioj de ĉevaloj kaj cervoj.

Galería[redakti | redakti fonton]

Elfosado en Covacha de los Zarpazos, 2006
La elfosejo Galería

La Galería estis la unua trovejo en la fervoja fosaĵo, kiu estis sisteme elfosata. Ĝi konsistas el subtera galerio (sekcio TG), ligita al la ekstero per „kameno“ (sekcio TN). La enirejo ricevis la nomon Covacha de los Zarpazos (Kavo de la ursaj piedbatoj, sekcio TZ). La kameno, estiĝinta per kolapso de la kava plafono, montriĝis „natura kaptilo“, en kiun falis multaj bestoj (aŭ eble estis enpelataj per ĉasistoj ?) kaj tiel fariĝis predo de homoj kaj aliaj karnovoruloj.

La trovitaj fosilioj datiĝas el epoko antaŭ 200 - 400 mil jaroj. La elfosintoj identigis kvin fazojn de sedimentado (TGI-TGV), homaj restaĵoj troviĝis aparte en la tria. En tiu fazo situas 13 tavoloj de diversa homa setlado, abundas ŝtonaj iloj (formo 2, Aŝelejeno) kun restoj de cervoj, ĉevaloj, bizonoj kaj rinoceroj, la ostoj parte montras spurojn de mordado far ursoj, leonoj, vulpoj kaj linkoj. Krome troviĝis krania fragmento de Homo heidelbergensis

Gran Dolina[redakti | redakti fonton]

Kraniofragmento de juna Homo antecessor

La trovejo Gran Dolina troviĝas je la fino de la fervoja fosaĵo. Ĝi estas la plej konata trovejo de Atapuerca, ĉar ĉi tie troviĝis unuafoje la fosilioj, kiuj poste konatiĝis kiel Homo antecessor. La sedimentoj profundas 18 m, oni distingas 11 tavolojn (TD1 - TD11), kiuj kovras la epokon antaŭ 1 mja (tavolo TD1) ĝis 200 mil jaroj (tavolo TD11).

En la subaj tavoloj troviĝis fosilioj de karnomanĝuloj kiel sabrodenta tigro kaj makula hieno (ambaŭkaze la plej aĝaj tiatipaj fosilioj en Eŭropo), krome nova specio de urso, antaŭulo de la kava urso, nomita Ursus dolinensis. Kaj en tavolo TD4 troviĝis same kiel en la elefantokavo ŝtonaj iloj de formo 1 kaj aĝo de 1 mja.

En 1994 troviĝis en tavolo TD6 restaĵoj de tio, kio poste estis nomita Homo antecessor, homedaj ostoj kun tranĉospuroj de ŝtonaj iloj, indiko de kanibalismo.

En la sekva tavolo TD7 montriĝas geomagneta inversiĝo antaŭ 780 mil jaroj (Brunhes-Matuyama inversiĝo), kiu markas la limon inter frua kaj meza plejstoceno. En tavolo TD10 troviĝas ŝtonaj iloj de formo 3. Krome aperis pliaj restaĵoj de Homo antecessor, per kiuj manifestiĝas la graveco kaj la abundo de la trovejo.

Cueva Mayor[redakti | redakti fonton]

Sima de los Huesos[redakti | redakti fonton]

Sima de los Huesos estas malgranda kamero en la fundo de 13 m profunda truo en la plej malalta parto de la kavo Cueva Mayor. Ĝi enhavas grandan amason da ostoj de homedoj kaj bestoj. La sedimentoj el meza plejstoceno estas elstare bone konservitaj. Lastaj datigoj indikas aĝon de 600 mil jaroj. [7]

La ĉefa malkovro de ĉi tiu trovejo estas restaĵoj de homedoj, pli ol 5 mil fosilioj apartenantaj al ĉirkaŭ 30 individuoj de la specio Homo heidelbergensis en ambaŭ seksoj kaj ĉiuj vivaĝoj. Ili reprezentas pli ol 90% de ĉiuj ĝis nun trovitaj homaj fosilioj el meza plejstoceno.

Kranio n-ro 5 el „Sima de los Huesos“, elfosado 1992. La mandiblo estis trovita dum posta elfosado.

Inter tiuj kranioj pluraj elstaras pro bona konserviteco, aparte kranio n-ro 5, mondvaste unike bone konservita (karesnomita „Miguelón“ laŭ biciklisto Miguel Indurain. [8]

Alia tia karesnomo por homaj pelvo-ostoj estis „Elvis“ (alude al Elvis Presley). [9] Elvis estas la plej kompleta pelvo inter la homedaj ostoj trovitaj. Ĝi apartenis al viro 1,75m alta kaj 95 kg peza. Oni konkludis, ke Homo heidelbergensis estis same alta kiel hodiaŭa homo, sed pli robusta. La pelva kavo estis pli vasta, tial nasko estis pli facila ol por hodiaŭaj virinoj.

Oni supozas, ke Sima de los Huesos estis ejo de funebraj kaj entombigaj ritoj. Nur unusola ŝtona ilo estis trovita inter la ostoj. Ĝi estas pugnokojno, farita el kvarcito kun spuroj da okro. En en la tuta arkeoligiejaro de Atapuerca ĝi estas la unusola pugnokojno el tiu materialo. Krome fajnaj analizoj montris ke ĝi ne havas iujn spurojn de uzado, do neniam estis utiligita kiel ilo. Ankaŭ tiu ŝtona ilo ricevis karesnomon: Excalibur, laŭ la mitologia glavo de Reĝo Arturo. La sciencistoj supozas, ke ĝi estis tombodonaco, kaj el tiu fakto konkludas, ke Homo heidelbergensis jam havis profundajn emociojn, kapablis pri simbola pensado kaj jam havis iujn imagojn pri la problemoj de vivo kaj morto.

La elfosejo Cueva Mayor estas gravega por la kompreno de la homa evoluo.

Portalón[redakti | redakti fonton]

La elfosejo Portalón ĉe la enirejo de Cueva Mayor per siaj trovaĵoj permesas konkludojn pri la bronzepoko (1680 a.K. - 890 a.K.). Ĉefe gravas la ceramiko. Ĝi montras pli ol 400 ikonografiajn motivojn, diversajn ilojn el osto kaj bronzo kaj ornamaĵojn el osto, korno kaj ebono.

La elfosado ankaŭ esploris tavolojn el la malfrua plejstoceno, sed la ĉefaj trovaĵoj estas la neolitikaj, aparte tiuj el la bronzoepoko.

Galería de Sílex[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la Galería de Sílex (silika galerio), malkovrita nur en 1964 de speleologia grupo Edelvejso, alportis spektaklajn trovaĵojn el la bronzepoko. Iam en la bronzepoko la aliro al la kavo estis forbarita, eble per iu terglito, ĝi do konserviĝis preskaŭ sentuŝe en eksterordinare bona stato. En unu el ĝiaj kameroj troviĝis amaso da homaj kaj bestaj restaĵoj kune kun ostaj kaj ŝtonaj iloj kaj krome ceramikaĵoj. Arkeologoj trovas tion indikon pri ritaj agadoj. La muroj montras abundan pentraĵaron kaj gravurojn, parte identaj simboloj kiel sur la ceramikaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bermúdez de Castro Risueño, José Mª.; J.L. Arsuaga; E. Carbonell; A. Rosas; I. Martínez kaj M. Mosquera (1997). «A Hominid from the Lower Pleistocene of Atapuerca, Spain: Possible Ancestor to Neandertals and Modern Humans». Science (en angla) 276 (5317): 1392-1395. ISSN 0036-8075. doi:10.1126/science.276.5317.1392.
  2. Parés, J. M.; Arnold, L.; Duval, M.; Demuro, M.; Pérez-González, A.; Bermúdez de Castro, J. M.; Carbonell, E.; Arsuaga, J. L. (2013). «Reassessing the age of Atapuerca-TD6 (Spain): new paleomagnetic results». Journal of Archaeological Science (en angla) 40: 4586-4595. doi:10.1016/j.jas.2013.06.013. Konsultita la 12an de julio 2020.
  3. Carbonell, E. et al. 2008. The first hominin of Europe. Nature, 452: 465-469
  4. El Periódico, 27-III-2008
  5. Bermúdez de Castro, José María; Martinón Torres, María; Gómez Robles, Aída; Prado-Simón, Leyre; Martín Francés, Laura; Lapresa, María; Olejniczak, Anthony kaj Carbonell, Eudald (2011) «Early Pleistocene human mandible from Sima del Elefante (TE) cave site in Sierra de Atapuerca (Spain): A comparative morphological study». Journal of Human Evolution, 61(1): 12-25
  6. EFE (14a de aŭgusto 2015) «Los yacimientos de Atapuerca, 'Lugar de Valor Universal Excepcional'.» El Mundo, Cultura. Konsultita la 21an de aŭgusto 2015.
  7. James L. Bischoff, Ross W. Williams, Robert J. Rosenbauer, Arantza Aramburu, Juan Luis Arsuaga, Nuria García and Gloria Cuenca-Bescós (2007), High-resolution U-series dates from the Sima de los Huesos hominids yields 600 kyrs: implications for the evolution of the early Neanderthal lineage. - Journal of Archaeological Science 34/5, 763-770.
  8. Arsuaga, J.L., Martínez, I., Gracia, A., Carretero, J.M. und Carbonell, E. "Three new human skulls from the Sima de los Huesos Middle Pleistocene site in Sierra de Atapuerca, Spain." Nature 362 (1993): 534-37.
  9. Arsuaga, J.L., Lorenzo, C.L., Carretero, J.M., Gracia, A, Martínez, I., García, N., Bermúdez de Castro, J.M. und Carbonell, E. "A complete human pelvis from the Middle Pleistocene of Spain." Nature 399 (1999): 255-258.