Kiriakos Mitsotakis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiriakos Mitsotakis
ĉefministro de Grekio
Persona informo
Κυριάκος Μητσοτάκης
Naskiĝo 4-an de marto 1968 (1968-03-04) (56-jaraĝa)
en Ateno,  Grekio
Lingvoj moderna grekaanglafranca vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Stanford • Kolegio de Ateno • ekonomika altlernejo Harvard vd
Partio Nea Dimokratia vd
Subskribo Kiriakos Mitsotakis
Familio
Patro Konstantinos Mitsotakis vd
Patrino Marika Mitsotakis vd
Gefratoj Dora Bakoyannis • Alexandra Mitsotakis • Katerina Mitsotakis vd
Edz(in)o Mareva Grabowski vd
Infanoj Sofia Mitsotakis • Konstantinos Mitsotakis • Dafne Mitsotakis vd
Parencoj Grigoris Dimitriadis vd
Profesio
Okupo politikisto • financisto vd
Aktiva en Ateno vd
En TTT Oficiala retejo vd
ĉefministro de Grekio
Dum 2019nun
Antaŭulo Aleksis Tsipras
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiriakos MITSOTAKIS (greke Κυριάκος Μητσοτάκης, ankaŭ latinliterigata Kiriakos Micotakis, naskiĝis la 4-an de marto 1968 en Ateno) estas greka politikisto kaj ekde la 8-a de julio 2019 la ĉefministro de Grekio (kun mallonga paŭzo de la 25-a de majo 2023 ĝis la 26-a de junio 2023). Ekde la 11-a de januaro 2016 li estas la prezidanto de la partio Nea Dimokratia (ND). Antaŭe, li estis ministro por administra reformo en la kabineto Andonis Samaras de 2013 ĝis 2015 kaj gvidanto de la opozicio en la greka parlamento de 2016 ĝis 2019. La 25-an de junio 2023 li kaj la partio Nea Dimokratia (ND) venkis en parlamenta balotado en Grekio, post kiam lin la 25-an de majo 2023 ĉefministre provizore anstataŭigis Ioannis Sarmas.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiriakos Mitsotakis devenas de familio kreta kiu ekloĝis en Ateno; Eleftherios Venizelos estis lia praonklo. Lia patro Konstantinos Mitsotakis (1918–2017) devis vivi en ekzilo kiel opozicia politikisto dum la greka diktaturo de la koloneloj. La familio translokiĝis al Parizo kiam Kiriakos havis 6 monatojn kaj revenis en 1974, kiam Kiriakos estis sesjara, post la fino de la diktaturo. Lia patro estis ĉefministro de Grekio (kabineto Konstantinos Mitsotakis) de aprilo 1990 ĝis oktobro 1993 kaj poste honora prezidanto de Nea Dimokratia (ND).

En 1986 Kiriakos Mitsotakis finstudentiĝis ĉe la Kolegio de Ateno kiel la plej bona en sia klaso kaj studis en Harvard kaj Stanfordo. Li estas edziĝinta al Mareva Grabowski kun britaj, grekaj, polaj kaj egiptaj radikoj; ili havas tri infanojn (Sofia, Konstantinos, n. en 1998,[2] kaj Dafni). Kiriakos Mitsotakis regas la anglan kaj la francan kaj parolas iom la germanan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]