Julio Cortázar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio Cortázar
Persona informo
Julio Cortázar
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1914 (1914-08-26)
en Bruselo
Morto 12-an de februaro 1984 (1984-02-12) (69-jaraĝa)
en 10-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per akuta limfocita leŭkemio vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca • Peru-marborda hispana lingvo • anglahispana vd
Ŝtataneco ArgentinoFrancio vd
Alma mater Facultad de Filosofía y Letras de la Universidad de Buenos Aires vd
Subskribo Julio Cortázar
Memorigilo Julio Cortázar
Familio
Edz(in)o Ugnė Karvelisehebeb • Aurora Bernárdez • Carol Dunlop vd
Profesio
Alia nomo Julio Denis vd
Okupo verkistolingvistoscenaristo • romanisto • eseisto • tradukisto • poeto • universitata instruisto • dramaturgo • literaturkritikisto vd
Laborkampo teatra arto • hispana literaturo vd
Aktiva dum 1938– vd
Verkado
Verkoj Rayuela vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julio CORTÁZAR [ĥulio kortazar] (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1914 en Elsene, mortis la 12-an de februaro 1984 en Parizo) estis argentina verkisto kaj intelektulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Bruselo, ĉar lia patro estis prikomerca laboristo en la argentina ambasadejo en Belgio. Liaj gepatroj estis María Herminia Descotte kaj Julio Cortázar. Dum la Unua mondmilito la familio, ĉar estis de neŭtrala lando, sukcesis eniri en Svision kaj poste iris al Barcelono, kie ili loĝis unu jaron kaj duonan. Li ludis ofte ĉe Parko Güell [guel’] kun aliaj infanoj, kaj la multkoloraj kaĥeloj tie restis en lia memoro. Kiam li estis 4-jara, ili revenis en Argentinon kaj li vivis infanecon en Banfield (Bonaero) ĉe siaj patrino kaj fratino – unu jaron pli aĝa –, ĉar lia patro tiuepoke forlasis ilin kaj li ne plu vidos lin. Li ne estis tiam feliĉa. Danke al sia patrino li eklegis aŭtoron, kiun li admiros dum sia tuta vivo: Jules Verne [ĝil vern].

“Mi pasigis mian infanecon en mistero je koboldoj, elfoj, per spaco- kaj temposenco malsimila de tiu de aliaj” (revuo Plural nº 44, Meksiko, 5/1975). Cortázar estis malsaneta infano kaj enlitiĝis longatempe, pro tio legado estis kutima kunulo. La patrino elektis lian legaĵon, per tio ŝi instruis lin sur la vojo de leganto unue kaj de verkisto poste. Li deklaris “Mia patrino diris, ke mi ekverkis je oka jaro, pro romano, kiun ŝi ĵaluze konservas spite al miaj senesperaj klopodoj bruligi ĝin” (revuo Siete Días, Bonaero, 12/l973). Li tiom legis, ke kuracisto konsilis lin legi malpli dum kvin aŭ ses monatoj kaj prefere eliri sunbaniĝi iomete. Multaj el la rakontoj de Cortázar estas membiografiaj kiel Bestiario (Bestaro), Final del Juego (Ludofino), Los Venenos (La venenoj), Continuidad de los parques (Parka pludaŭro) aŭ La Señorita Cora (Fraŭlino Kora), inter aliaj.

Li finis instruistostudadon en 1932 kaj beletroinstruistadon en 1935 kaj de tiam naskiĝis la Nokta Lernejo (Deshoras, Maltaŭga). Tiam li emis boksadon, kiun li adoptis kvazaŭ vivmanieron: li admiris la homon, kiu ĉiam iras antaŭen kaj per forto kaj kuraĝo sukcesas venki (“Torito”, Final del Juego).

Iam piedirante tra la bonaera centro li eniris en librejon kaj vidis libron de Jean Cocteau, kiun li tute ne konis ĝis tiam, kun la titolo Opio kaj subtitolo Taglibro de sentoksigo, kiu grave impresis lin. Li sentis, ke la literatura vivo estas en la pasinteco kaj de tiam li ŝanĝis skribmanieron.

Li ekstudis en bonaera universitato studadon de filozofio kaj beletro, sed li komprenis, ke li devas uzi la jam havatan diplomon por labori kaj helpi la patrinon. Do, li instruis unue en Bolívar kaj poste en Chivilcoy [ĉivilkoj]. Li loĝis en solecaj pensionaj ĉambroj profitante la tutan liberan tempon por legi kaj skribi. En la jaro 1938 li aperigis, po 250 ekzempleroj, la poemaron Presencia (Ĉeesto) per kaŝnomo Julio Denis.

En intervjuo de Elena Poniatowska por revuo Plural (nº 44, Meksiko, majo 1975) li respondis: “estis miaj plej solecaj jaroj. Mi estis erudiciulo, ĉiu mia libra informado devenas de tiu epoko, miaj spertoj estis ĉiam literaturaj. Mi vivis, kion mi legis, mi ne vivis vivon. Mi legis milojn da libroj enfermita en pensiono: mi studis, tradukis. Malkaŝis aliulojn nur malfrue”. Post julio 1944 li instruis en mendoza universitato Cuyo la francan kaj nordeŭropan literaturojn en Altlernejo de Filozofio kaj Beletro.

Post malmultaj monatoj li demisiis pro neakcepto de peronismo kaj ties universitata politiko. Li dungiĝis en bonaera Libra Ĉambro kaj realigis tradukaĵojn. Ĉirkaŭ 1947 li verkis “Casa tomada” (Konkerita domo), la unuan rakonton de la serio Bestiario (bestaro), kiun amikino sendis al Jorge Luis Borges, kiu aperigis ĝin en la bonaera revuo Anales (Analoj) – kun du bildoj de lia fratino Norah – komencante tiele maloftan rilaton kun li.

Poste Borges petis pli da tekstoj por sia revuo kaj tiele publikiĝis “Los Reyes” (La Reĝoj) kaj “Las puertas del cielo” (Ĉielaj pordoj). Cortázar konfesis ofte, ke li ekverkis rakonton pro Edgar Allan Poe, kiu “montris al mi, kio estas grava literaturo kaj kio estas rakonto” (Plural, nº 44, Meksiko, 5/1975). En la jaro 1948 ricevis diplomon de oficiala tradukisto de franca kaj angla. En 1950 li finverkis “El examen” (La ekzameno), kiun neniu eldonisto kuraĝis publikigi, ĉar ĝi enhavis tro da fivortoj. En 1951, 37-jara, li instaliĝis definitive en Parizo, ĉar li ricevis stipendion de la franca registaro por dekmonata studo en Parizo, de oktobro ĝis julio de 1952. Tiu stipendio celis pristudon de tiutempaj francaj romanaro kaj poemaro rilate la anglan literaturon. Li havis ampleksan sperton kiel tradukisto: li estis tradukinta – inter aliaj – Gilbert K. Chesterton, André Gide, leteraron de Kyats, Marguerite Yourcenar, ktp. Li atingis tradukpostenon en UNESCO kaj el tio vivgajnis kelkajn jarojn.

Li geedziĝis en 1953 kun Aurora Bernárdez, kiu estis argentina tradukistino. Li loĝis en Parizo sufiĉe malriĉe kaj oni ofertis lin fari la tradukon de la tuta proza verkaro de Edgar Allan Poe por la portorika universitato – konsiderotan de kritikistoj la plej bona traduko de Poe. Ili vivis kune en Italio tiun jaron bezonatan por la traduko kaj poste ili vojaĝis al Bonaero per ŝipo, kie li tajpis sian novan romanon.

La kuba revolucio enmetis politikon en lian verkaron, montris al li lian politikan malplenon. En 1963 li vizitis Kubon invitate de "Casa de las Américas" (Domo de la Amerikoj) por ĵurii. De tiam li interesiĝis pri latinoamerikaj demokratioj. Samjare aperis, kio estis lia plej grava eldona sukceso kaj kio donis al li lokon en la tiel nomata “boom”, eksplodo de la nova sudamerika literaturo, Rayuela (Hopludo), kio iĝis klasikaĵo de la argentina literaturo, pli hispankultura titolo ol la unua planita Mandala, kiun la aŭtoro ne konsideris tiom popola.

En 1967 li geedziĝis kun litovino Ugnė Karvelis, sia dua edzino kaj tre influa politike sur li.

Aŭtorrajtoj de kelkaj liaj verkoj estis donacitaj por helpi la politikajn malliberulojn de diversaj landoj, inter ili Argentino. La fakto, ke Che [ĉe] estis kaj argentinano kaj heroo en Kubo, sentigis lin pli fiera esti argentinano. Tamen lia adoro al Kubo kaj ties revolucio ne estos senfina. En novembro de 1970 li veturis al Ĉilio, kie li montris solidaron kun la registaro de Salvador Allende kaj vizitis sian patrinon kaj geamikojn. En 1971 li estis “ekskomunikita” de Fidel Castro, kune kun aliaj verkistoj, pro esti petinta informon pri aresto de la poeto Heberto Padilla. Spite sian seniluziiĝon pri la sinteno de Castro, li daŭre interesiĝis pri la latinamerika politika situacio. En 1973 li gajnis la premion Médicis pro sia Libro de Manuel kaj uzis ties aŭtorrajtojn por helpi argentinajn politikajn malliberulojn. En 1974 li estis ano de Tribunalo Bertrand Russell 2 kunigita en Romo por ekzameni la politikan situacion en Latinameriko, nome la perforton kontraŭ homaj rajtoj.

Spite la famon de sia rakonta prozo, li verkis ankaŭ grandan kvanton da poemoj, kunlaboris en multaj revuoj de diversaj landoj, surbendigis poemojn kaj rakontojn, verkis tangojn kaj tekstigis fotolibrojn kaj bildstriojn. Kun sia tria edzino, la kanada verkistino Carla Dunlop, li realigis multajn vojaĝojn, unu el la unuaj al Pollando, kie li partoprenis kongreson por solidaro kun Ĉilio. Li apogis ankaŭ la nikaragvan sandinisman revolucion. Aŭguste de 1981 li suferis gastran hemoragion kaj savis sian vivon mirakle. Li neniam ĉesis verki, tia estis lia pasio eĉ en la plej gravaj malfacilaĵoj. Carol Dunlop forpasis pro leŭkemio la 2-an novembro 1982; li mem pro la sama malsano la 12-an februaro 1984. Li estis enterigita en la tombejo de kvartalo Montparnasse (tio estas Monto Parnaso), tradicia kvartalo de pentristoj kaj artistoj, en la sama tombo kie jam kuŝis Carol. Liaj admirantoj tradicie lasas ĉe tiu tombo paperojn kun bildo de hopludo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Presencia, 1938
  • La otra orilla, 1945
  • Los Reyes, 1949
  • Bestiario, (Animalaro) 1951
  • Final de Juego, 1956
  • Las armas secretas, 1959
  • Los premios, 1960
  • Historias de cronopios y de famas, [en titolo oni uzas du “inventitajn” vortojn], 1962
  • Rayuela, 1963
  • Todos los fuegos el fuego, 1966
  • La vuelta al día en ochenta mundos, (Rondovojaĝo ĉirkaŭ la tago dum okdek mondoj, titolo kiu ludas per simila titolo de Jules Verne, Rondovojaĝo ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj) 1967
  • El perseguidor y otros cuentos, 1967
  • Buenos Aires, Buenos Aires, 1967
  • 62/modelo para armar, 1968
  • Casa tomada, 1969
  • Último round, 1969
  • Relatos, 1970
  • Viaje alrededor de una mesa, 1970
  • La isla a mediodía y otros relatos, 1971
  • Pameos y meopas, [en la titolo oni uzas “inventitajn” vortojn], 1971
  • Prosa del observatorio, 1972
  • Libro de Manuel, 1973
  • La casilla de los Morelli, 1973
  • Octaedro, 1974
  • Fantomás contra los vampiros multinacionales, komikso, 1975
  • Estrictamente no profesional, 1976
  • Alguien que anda por ahí, 1977
  • Territorios, 1978
  • Un tal Lucas, 1979
  • Queremos tanto a Glenda, 1980
  • Deshoras, 1982
  • Los autonautas de la cosmopista, 1982
  • Nicaragua tan violentamente dulce, 1983
  • Silvalandia (bazita sur ilustraĵoj de Julio Silva), 1984
  • Salvo el crepúsculo, 1985
  • Divertimento, 1986
  • El Examen, 1986
  • Diario de Andrés Fava, 1995
  • Adiós Robinson, 1995

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]