Camilo José Cela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camilo José Cela
Nobel-premiito
Persona informo
Camilo José Cela
Naskiĝo 11-an de majo 1916 (1916-05-11)
en Iria Flavia
Morto 17-an de januaro 2002 (2002-01-17) (85-jaraĝa)
en Madrido
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Adina Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Centro Universitario Villanueva vd
Familio
Patro Camilo Crisanto Cela y Fernández vd
Patrino Camila Emanuela Trulock y Bertorini vd
Gefratoj Ana Cela Trulock vd
Edz(in)o María del Rosario Conde Picavea • Marina Concepción Castaño López vd
Infanoj Camilo José Cela Conde vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto • politikistoĵurnalisto • eseisto • universitata instruisto • filmaktoro vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva en University Camilo José Cela vd
Aktiva dum 1942– vd
Verkado
Verkoj La familio de Pascual Duarte ❦
La colmena (romano) ❦
Journey to the Alcarria ❦
Del Miño al Bidasoa ❦
Pabellón de reposo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Camilo José Cela

Camilo José CELA [kamilo ĥoSE sela] (naskiĝis la 11-an de majo 1916 en Iria Flavia (Galegio), mortis la 17-an de januaro 2002) estis hispana verkisto. Li estis filo de galega patro kaj brita patrino. En la jaro 1989 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo "por riĉa kaj intensa prozo, kiu kun modera kompato formas malfacilan vizion de la vundebleco de la homo".

Kariero[redakti | redakti fonton]

Cela komencis sian literaturan karieron verkante poemojn kiam li ankoraŭ ne aĝis dudek jarojn. Kiam li aĝis 26 jaroj li eldonis sian unuan romanon La familio de Pascual Duarte, kiu subite famigis lin en 1942. Pascual Duarte havas problemojn trovi validecon en konvencia moralo kaj faras kelkajn krimojn, inkluzive de murdoj, por kiuj li sentas nenion. La romano estas de speciala graveco ĉar ĝi ludis grandan rolon en formado de la direkto de la post-mondmilito hispana romano. Poste en la sekvanta jaro, Cela publikigis Pabellón de reposo ("Ripoz-pavilono"), lirika kaj elegia serio da viv-impresoj de ftizulo en sanatorio. Lia tria romano titoliĝas Nuevas aventuras de Lazarillo de Tormes ("Novaj aventuroj de Lazarillo de Tormes") speco de modernigo de la prototipoj de la kruda mondo pikareska. Sekvis poste Viaje a La Alcarria ("Vojaĝo al La Alcarria") aŭ rakonto pri vagado tra mizeraj kampoj kaj vilaĝoj de stepeca regiono en la centra Hispanio; La colmena ("La abelujo") unu el liaj plej ŝatataj libroj, realisma priskribo de la individuaj vivoj de homoj sencelaj, frustritaj aŭ morale kriplaj loĝantaj en la Madrido post-milita; La Catira ("La Blondulino"), vasta, impona panoramo de la Venezuelo kaj de ties temperamenta gento. Inter aliaj verkoj, menciindas ankaŭ: Mrs. Caldwell habla con su hija ("S-ino Caldwell parolas kun sia filino"), San Camilo, 1936 ("Sankta Camilo, 1936") kaj laste Mazurca para dos muertos ("Mazurko por du mortintoj"), kiu recivis en 1984 la Nacian Premion Literaturan.

Cela adoptis por li la literaturan stilon nomitan "Tremendismo", la klienttermino de la kampo de taŭrobataloj, stilo karakterizita per priskribo de la malespera flanko de ekzisto, en la mallumo de hororo. Ĉi tiu stilo akompanos lian tutan verkaron, kiu inkluzivas pli ol 70 romanojn.

Karakteriza trajto de Camilo José Cela estas, ke li montras nenian simpation al siaj propraj herooj, eĉ se ilin taŭzas ĉiaj afliktoj kaj mizeroj. Li tenas sin aparte, por ke la komuniko inter la fikcio kaj la leganto fluu sen la baroj, aŭ la devioj, kiujn povus provoki personaj sentoj aŭ interpretoj. Tio donas al liaj verkoj ian sekan atmosferon de kruda cinikeco; sed kio finfine valoras estas tio, ke la leganto povu travivi kun siaj propraj memgeneritaj indigno aŭ kompato la peripetiojn de la roluloj.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La familio de Pascual Duarte / trad. Fernando de Diego. - [Barcelona: Esperanto-Centro, proks. 1985]. - 163 p. : ilustr. - (Hispana literaturo ; 1)
ISBN 84-398-3623-6
Originalo: La familia de Pascual Duarte <Esp.>