Ĉop
Ĉop | |||
ukraine: Чоп, rutene: Чоп, slovake: Čop, hungare: Csap | |||
urbo | |||
Stacidomo en Ĉop
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Чоп | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Transkarpata provinco | ||
Distrikto | Berehova distrikto | ||
Historia regiono | Karpata Rutenio | ||
Rivero | Tiso | ||
Situo | Ĉop | ||
- koordinatoj | 48° 25′ 51″ N 22° 12′ 43″ O / 48.43083 °N, 22.21194 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 107 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 102 m s. m. | ||
Areo | 6,19 km² (619 ha) | ||
Loĝantaro | 8 765 (2007) | ||
Denseco | 1 415,99 loĝ./km² | ||
Fondita | 1281 | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 89500-89509 | ||
Telefona antaŭkodo | +380 3137 | ||
KOATUU | 2111000000 | ||
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
Situo enkadre de Transkarpata provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Chop, Ukraine | |||
Retpaĝo: chop.org.ua/ | |||
Ĉop (ukraine Чоп slovake Čop hungare Csap) estas urbo kun distriktrajto en Ukraino en Transkarpata provinco.
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso (rivero Latorica preterfluas), en plej okcidente en Ukraino ĉe la ukraina-hungara-slovaka limotriopo. Ĝi estas trafika centro havanta ponton tra Tiso. Fervojo estas al Slovakio, Hungario, al Uĵhorodo, al Mukaĉeve kaj al Berehove, ĉefvojo al la menciitaj direktoj escepte Slovakion.
La nomo devenis el hungara familia nomo dum la mezepoko, ili havis tie la kampojn. Post disfalo de Hungara Reĝlando la regiono apartenis al Transilvanio. Fine de la 19-a j.c. la regionaj fervojoj ekfunkciis. En 1919 la ĉeĥa armeo okupis la vilaĝon, poste la tiama hungara "Ruĝa Armeo" post longaj bataloj reokupis ĝin. En 1920 oni kreis la novajn ŝtatlimojn. Ĉeĥoslovakio pretendis rektan fervojan interligon al Rumanio, tial Košice-Máramarossziget fervojo aldoniĝis al Ĉeĥoslovakio. Tial Ĉop iĝis limotrapasejo. Inter 1938-1944 la vilaĝo denove apartenis al Hungario. Fine la Ruĝa Armeo post monata sieĝo okupis ĝin. La hungareco devis iri al trudlaboro, plejparte dume ili mortis. La regiono apartenis al Sovetunio, Ĉop ricevis la rangojn urbotipa komunumo en 1945, urbo en 1957, dume en 1948 kolĥozo formiĝis. Ekde 1991 ĝi estas urbo en Ukrainio.
Vidindaĵoj estas preĝejoj katolika el 1903, kalvinana el 1996, fine la stacidomo.