Žďár nad Sázavou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Žďár nad Sázavou
germane: Saar, latine: Sar
urbo
Vido de nordo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Žďár nad Sázavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Žďár nad Sázavou
Administra municipo Žďár nad Sázavou
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Montaro Boh.-Mor. montetaro, Žďárské vrchy
Memorindaĵoj Žďár nad Sázavou monaĥejo
Rivero Sázava
Situo Žďár nad Sázavou
 - alteco 580 m s. m.
 - koordinatoj 49° 33′ 54″ N 15° 56′ 26″ O / 49.56500 °N, 15.94056 °O / 49.56500; 15.94056 (mapo)
Areo 37,06 km² (3 706 ha)
Loĝantaro 23 469 (02.10.2006)
Denseco 633,27 loĝ./km²
Unua skribmencio 1293
 - villa forensis 1100
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 591 01
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0635
NUTS 5 CZ0635 595209
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Preĝejo de sankta Johano Nepomuka
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 11
Bazaj sidejunuoj 27
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žďár nad Sázavou
Retpaĝo: www.zdarns.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Žďár nad Sázavou estas urbo kun 23 469 loĝantoj, sur supra fluo de rivero Sázava en Českomoravská vrchovina (Bohema-Moravia montetaro).

Devena vilaĝo situis en la tn. Libická pado ĉe travadejo tra Sázava. Kiam estis fondita cisterciana monaĥejo en la 2-a duono de la 13-a jarcento, la staplovilaĝo estis alilokigita en nuntempan situon en la maldekstran bordon de Sázava. En la jaro 1421 ĝi jam estas notata kiel monaĥejurbeto. Fine de la 16-a jarcento ĝi estis aligita al episkopujo de Olomouc, kaj poste ĝi fariĝis posedaĵo de kardinalo Francisko el Dietrichstein. Tiu en la jaro 1607 meritis je avanco de Žďár al urbo. Kiam li estis mortinta, la urbo denove estis vendita al cisterciana ordeno. Dum la tridekjara milito estis la urbo rabita de svedoj. Ekde la 19-a jarcento komenciĝis evolui produktado de metalvaro. Klopodoj pri akiro de fervojo estis plenumitaj nur en la jaro 1898, kiam la urbo akiris fervojan komunikon kun tiama Germana Brod (hodiaŭ Havlíčkův Brod). Krom Žďár rilate al la cisterciana monaĥejo evoluis ankaŭ la alia parto de la urbo. Ambaŭ partoj – Urbo Žďár en Moravio kaj Kastelo Žďár – estis kunigitaj en la jaro 1949 kaj ili ricevis novan nomon Žďár nad Sázavou.

La urbocentron kreas neregula kvarangula placo kun renesanca urbodomo kaj pesta kolono. La plej signifajn memorigaĵojn ni trovos en ĉirkaŭaĵo de la eksa cisterciana monaĥejo, kiu estis fondita en la jaro 1252 de Boček z Obřan. La plej konata kaj la plej signifa konstrumemorigaĵo en Žďár estas preĝejo de Jan Nepomucký. Tiu ĉi konstruaĵo estis en la jaro 1994 enskribita en Liston de la monda kultura kaj natura heredaĵo de UNESCO. Al pluaj memorigaĵoj de ĉirkaŭaĵo de la kastelo apartenas Suba tombejo en formo de kranio, fondita en la jaro 1709. Alia memorigaĵo proksime de la kastelo estas baroka ponto, kiu estas ornamita per ok statuoj de sanktuloj el la jaroj 17611766. En la urbo ni ekvidos vicon da pluaj plastikaĵoj, kies aŭtoroj estas precipe Jan Růžička kaj Julius Pelikán.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Mělkovice | Radonín | Stržanov | Veselíčko | Žďár nad Sázavou 1 | Žďár nad Sázavou 2 | Žďár nad Sázavou 3 | Žďár nad Sázavou 4 | Žďár nad Sázavou 5 | Žďár nad Sázavou 6 | Žďár nad Sázavou 7 Ŝablono:PiedoMunicipoNav