Veľké Rovné
Veľké Rovné | |
hungare: Nagyróna | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Veľké Rovné | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Bytča |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Kysuce |
Montaro | Javorníky |
Muzeo | Muzeo de dratararo |
Situo | Veľké Rovné |
- alteco | 540 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 17′ 29″ N 18° 34′ 56″ O / 49.29139 °N, 18.58222 °O (mapo) |
Areo | 40,601376 km² (4 060,14 ha) |
Loĝantaro | 3 906 (31.12.2010) |
Denseco | 96,2 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1408 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 62 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
Aŭtokodoj | BY |
NUTS | 518085 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Veľké Rovné | |
Retpaĝo: www.velkerovne.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Veľké Rovné (hungare Nagyróna [nadjrOna]) estas vilaĝo en Slovakio. Ĝis 1927 la slovaka nomo estis la mallonga Rovné.
Situo
Veľké Rovné situas sur deklivoj laŭ traira flankovojo. Bytča troviĝas je 9 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1408, sed en 1483 ĝi ne estis loĝata. En la 16-a jarcento rutenaj kaj slovakaj paŝtistoj alvenis. En 1784 loĝis tie 4558 vilaĝanoj en 925 domoj, en 1828 3097 vilaĝanoj en 795 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Rovné, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyróna 3918 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bytča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľké Rovné 4042 homoj, (3983 slovakoj).
En la pasinteco la mnicipo estis konata precipe pro dratararo.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo el la 18-a jarcento
- kapelo el la 19-a jarcento