Abudabio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu-Dabio
arabe: أبو ظبي ʼAbū Ẓaby
urbo
Publika parko en Abu-Dabio
Flago
Oficiala nomo: أبو ظبي
Lando Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj UAE
Duoninsulo Araba duoninsulo
Emirlando Emirlando Abu-Dabio
Parto de Persa golfo
Situo Abu-Dabio
 - alteco 14 m s. m.
 - koordinatoj 24° 28′ 56″ N 54° 22′ 12″ O / 24.48222 °N, 54.37000 °O / 24.48222; 54.37000 (mapo)
Areo 67,34 km² (6 734 ha)
Loĝantaro 896 751 (2009)
Denseco 13 316,77 loĝ./km²
Horzono UTC (UTC+4)
Situo enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Abu Dhabi
Retpaĝo: www.abudhabi.com
Dosiero:Abudabi1.jpg
Publika biblioteko en Abu-Dabio
Abu-Dabio

Abu-Dabio (Abu-DabiAbu-Zabi; ابو ظبى) estas la plej granda kaj grava emirlando en konsisto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi situas ĉe la bordo de la Persa Golfo. Abu-Dabio okupas 67.350 km², kio estas ĉ. 87 % de la teritorio de UAE, ĝia loĝantaro estas pli ol 1,0 miliono. La ĉefurbo estas samnoma kiel la emirlando, aliaj urboj estas: Al-Ajn, Ĝebel-Dana, Ruveis, Bu-Hasa.

Abu-Dabio estis fondita en 1760 kaj estis sidejo de lokaj regantoj. De 1966 ĝin regis ŝejĥo Zajid bin Sultan al Nahajjan, kiu samtempe estis prezidanto de UAE ekde 1971. Post lia morto en 2004, lin sekvis lia filo Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajjan.

Ĉefurbo

La ĉefurbo situas ĉe la Persa Golfo kaj estas grava transporta, komerca kaj naftoprilabora centro. En 2001 la lando festis sian 30-jariĝon, en tiu periodo Abu-Dabio, estinta vilaĝo kun malaltaj kaj malnovaj dometoj, fariĝis moderna urbo, kie abundas altegaj metal-vitraj nubskrapuloj de bankoj, hoteloj, komercaj kaj kulturaj institucioj. Urba centro estas bulvardo, kiu etendiĝas laŭlonge de la Persa Golfo je 7 km-oj.

La ĉefaj fontoj de enspezoj estas financa aktivado, transporto kaj komunikado, kaj ĉio ĉi estas ligita al la elputigo de nafto. Abu-Dabio havas internacian flughavenon kaj profundan marhavenon.


Eksteraj ligiloj