Arablingva Vikipedio
Arablingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | ar.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | araba |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 1-a de majo 2024 | |
Artikolnombro | 1 231 854 |
Profundeco | 269.3 |
Paĝoj | 8 411 317 |
Redaktoj | 66 678 836 |
Uzantoj | 2 573 925 |
Aktivaj uzantoj | 3 815 |
Administrantoj | 23 |
Dosieroj | 54 104 |
La arablingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon : ويكيبيديا العربية, latinliterigo laŭ sistemo DMG Wīkībīdyā al-ʿArabiyya aŭ ويكيبيديا، الموسوعة الحرة, latinlitere Wīkībīdyā, al-Mawsūʿa al-Ḥurra. La projekto fondiĝis en julio 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2009, estante la unua semida lingvo atingante tiun nombron. La 1-an de majo 2024 ĝi enhavas 1 231 854 artikolojn, do intertempe ankaŭ pasis la limon de 200 000 artikoloj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|