Asturlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asturlingva Vikipedio
Retadreso ast.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo astura
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 26-a de aprilo 2024
Artikolnombro 134 717
Profundeco 10.4
Paĝoj 238 433
Redaktoj 4 178 981
Uzantoj 123 307
Aktivaj uzantoj 92
Administrantoj 8
Dosieroj 0
vdr

La asturlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la astura lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia n'asturianu. La projekto fondiĝis en julio 2004. La 26-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 134 717 artikolojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vikipedio-teamo vizitanta la Parlamenton de Asturio.
Vikipediistoj kunvenantaj post la premia ceremonio de 2015.

Post ĝia fondo en julio 2004, la asturia Vikipedio atingis 1 000 artikolojn la 1-an de septembro 2004.

En 2015, Vikipedio ricevis la premion Premioj Princino de Asturio pri Internacia Kunlaboro.[1] Parolante ĉe la Asturia Parlamento en Oviedo, la urbo kiu aranĝas la premion, Jimmy Wales laŭdis la laboron de la vikipedianoj en la astura lingvo.[2] La nokton de la ceremonio, membroj de la Fondaĵo Vikimedio kunvenis kun vikipediistoj el ĉiuj partoj de Hispanio, inkluzive la lokan asturian komunumon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]