At-Tai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

At-Taial-Ta'i (932 – 3a de Aŭgusto 1003) (arabe الطائع بالله) estis la Abasida Kalifo en Bagdado el 974 al 991. Oni konas malmulte pri siaj persona kaj oficiala vivoj. Dum sia kalifado, Sirio estis ŝirita de interluktaj frakcioj — Fatimidoj, Turkoj, kaj Karmatoj; dume la dinastio de Bujidoj disiĝis en partioj kiuj same interluktis. Krome, la Bizanca Imperiestro Johano Cimiskes eniris orienten per venka kampanjo en 975. Post teni la postenon dum deksep jaroj, al-Ta'i estis elpostenigita en 991 fare de la Bujida emiro Baha' al-Daŭla.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. HANNE, Eric J.. (2007) Putting the Caliph in His Place: Power, Authority, and the Late Abbasid Caliphate. Fairleigh Dickinson Univ Press, p. 55. ISBN 9780838641132.