Attila Sudár
Attila Sudár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1954 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto |
Attila Sudár [ŝudAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sudár Attila estas hungara akvopilkisto (defendisto), trejnisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, negocisto, vitisto.
Attila Sudár[1][2] naskiĝis la 11-an de aprilo 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Sudár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1972. Li akiris dentistan diplomon en Universitato Semmelweis kaj trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1983. Depost fino de la sporta vivo li estis negocisto kaj vitisto. Lia edzino naskis du filojn. Li ricevis du premiojn en 1976 kaj 1980.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Attila Sudár komencis naĝi en la centra sportlernejo en 1961. Inter 1968-1973 li estis akvopilkisto en ĉefurbaj sportkluboj escepte inter 1985-1992 (tiam en Italio). Li estis junulara hungara ĉampiono trifoje (1969-1971), kvarfoje plenkreska hungara ĉampiono, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1974-1986 230-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora kaj bronza medaloj. Inter 1985-1992 li estis akvopilkisto kaj trejnisto en Italio, poste li hejmenvenis.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM137797;jsessionid=1C380FC9FE1B3BBFDC0522933D49A786 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm2636522/ usona filma datenaro