Bogdan Chazan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bogdan Chazan
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1944 (1944-10-27) (79-jaraĝa)
en Kościeniewicze
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Medical University of Warsaw
Okupo
Okupo ginekologo • obstetrikisto • psikologo
vdr

Bogdan Feliks Chazan (naskiĝis la 27-an de oktobro 1944 en Kościeniewicze, distrikto Bialski) – pola kuracisto, profesoro de ginekologio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bogdan Chazan havis kvar gefratojn. Lia kuzino estas Ewa Błasik, vidvino post generalo Andrzej Błasik. Li finis Liceon je la nomo al Bolesław Prus en Siedlce en 1961. Diplomito de Medicina Akademio en Varsovio. En 1998 akiris titolon de profesoro pri medicinaj sciencoj. En la jaroj 1992-2002 laboris kiel ginekologo en Instituto de Patrino kaj Infano en Varsovio. En la jaroj 1998-2001 estis landa konsultanto pri ginekologio. En la jaroj 2004–2014 estis direktoro de Speciala Malsanulejo je la nomo al Sankta Familio en Varsovio. Dum tiu periodo nombro de naskoj kreskis trifoje, nombro de operacioj dufoje, kaj nombro de subitaj helpoj kvarfoje.

Li iĝis membro de Registara Konsilio pri Loĝantaro dum kelke da kadencoj, en la jaroj 1992-2007 kaj denove de 2012. Membro de Komitato pri Demografiaj Sciencoj ĉe Unua Fakultato de Sciencoj Humanismaj kaj Sociaj de Pola Scienca Akademio. Membro de problemaj komisionoj de Regiona Eŭropa Buroo de Monda Organizaĵo pri Sano kaj Konsilio de Eŭropo, gvidanto de porsanaj programoj organizataj kunlabore kun reprezentantaro de Unuiĝintaj Nacioj kaj Ministerio pri Sano. Partoprenanto de pluraj eksterlandaj sciencaj staĝoj, interalie en Hungario, Anglio (King’s College Hospital) kaj en Nederlando. Li iĝis prezidanto de Konsilio de organizaĵo MaterCare International helpanta al patrinoj kaj infanoj en evolulandoj (ekz. Kenjo, Haitio, post la tertremo en 2010). Li estis recenzisto de kelkaj helplibroj de Ministerio pri Nacia Edukado koncerne interdisciplinan vojon „Eduko alvivo en familio”. Li iĝis akademia instruisto en Universitato al Jan Kochanowski en Kielce kaj eniris Konsilion de Scienca Fakultato pri Sano de la altlernejo. Eniris Sciencan Konsilion de medicina centro Medicover.

Dum la tempo de Pola Popola Respubliko faris aborton. Poste iĝis deklarita kontraŭulo de abortado kaj populariganto de naproteknologio en Pollando kaj aktivulo favore al porsana edukado de la socio.

Pri Bogdan Chazan aperis libroj:

  • aŭguste 2014 Eldonejo WAM publikigis intervjuon de Maciej Müller titolitan Prawo do życia. Bez kompromisu (Rajto al vivo. Sen kompromiso)
  • novembre 2014 eldonejo Fronda publikigis libron de Tomasz Terlikowski sub la titolo Sprawa profesora Chazana. Kulisy manipulacji (Afero de profesoro Chazan. Kulisoj de manipulado).

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiel kunaŭtoro

  • Developmental and teratogenic effects of 2450 MHz microwaves in mice (1986)
  • Dziewięć miesięcy – troski i radości: poradnik dla rodziców. Praca zbiorowa (Naŭ monatoj - zorgoj kaj ĝuoj. Helplibro por gepatroj. Kolektiva verko) (1996)
  • Ginekologia w praktyce lekarza rodzinnego (Ginekologio en praktiko de familia kuracisto) (1997)
  • Żywienie kobiety w różnych okresach życia (Nutrado de virino en diversaj periodoj de la vivo) (1998)
  • Opieka przedporodowa w ciąży prawidłowej (Antaŭnaska protekto dum regula gravedo) (1998)
  • Połóg - najczęstsze problemy zdrowotne (Postnaska periodo - plej oftaj sanaj problemoj) (1998)
  • Zasady prawidłowego żywienia młodzieży (Principoj de korekta nutrado de junularo)(1998)
  • Szkoła rodzenia: materiały dla organizatorów szkół (Arto naski: materialoj por organizantoj de lernado) (1998)
  • Ciąża i HIV: materiały edukacyjne dla kobiet zakażonych HIV (Gravego kaj HIV: edukaj materialoj por virinoj infektitaj de HIV) (1998)
  • Naturalne planowanie rodziny: co powinni wiedzieć pracownicy służby zdrowia (Natura planado de la familio: kion devus scii laborantoj de sanservo) (1998)
  • Jak pomóc w wyborze odpowiedniej metody antykoncepcyjnej: co powinni wiedzieć pracownicy służby zdrowia (Kiel helpi en elekto de ĝusta metodo pri kontraŭkoncipo: kion devus scii laborantoj de sanservo) (1998)
  • Dziewięć miesięcy – troski i radości: poradnik dla przyszłych matek. Praca zbiorowa (Naŭ monatoj - zorgoj kaj ĝuoj: helplibro por estontaj patrinoj. Kolektiva verko) (1999)
  • Pierwszy rok życia – troski i radości: poradnik dla rodziców (Unua vivojaro - zorgoj kaj ĝuoj: helplibro por gepatroj) (1999)
  • Aborcja: przyczyny, następstwa, terapia (Aborto: kaŭzoj, sekvoj, terapio) (2009)
  • Wygaszanie Polski (Estingado de Pollando), Wydawnictwo Biały Kruk (2015)