Boksista ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boksera ribelo)

Oni komprenas sub la esprimo Boksista ribelo (jihotuana ribelo) (tradicie: 義和團起義, simpligite: 义和团起义, pinjine: yìhétuán qǐyì) la ribelon de ĉina sekreta societo, nomata "Pugno por justo kaj interkonsento" (ĉine I-ho t´uan). La esprimo boksisto venas el la angla „boxer”, kiu mem aludas pri la ombrobokso de la societanoj sur publikaj lokoj.
Dum tiu ribelo, kiu ankaŭ nomiĝas milito de la Boksistoj, la Pugnoj de la justeco kaj de la konkordo (kies simbolo estis fermita pugno, el tio la kromnomo de Boksistoj) oponis sin al la Alianco de la ok nacioj, inter 1899 kaj 1901.
La Alianco de la ok nacioj (kiu inkludas Aŭstrio-Hungarion, Francion, la Germanan Imperiestran Regnon, la Italan reĝlandon, la Japanan imperion, la Rusian Imperion, Unuiĝintan Reĝlandon kaj Usonon) venkegis la kamparan insurekcion kaj adis la koloniadon de Ĉinio.

"Boksist-ribelulo" (1900)

La varmega fazo de la ribelo okazis de aprilo ĝis aŭgusto 1900.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

La "boksista" politika sekto kun nomo „I-ho t´uan”, t.e. "la societo de lajustaj pugnoj", el tio la okcidentekonata nomo "boksistoj", estis origine fondita en Henan dum regado de imperiestro Qian Long. La fondinto estis Hao Sheng-wen. La sekto estis ido, posteulo de la "Pa-kua-chiao-sekto", asociita kun la sekto de Blanka Lotuso, kaj estis unuafoje, oficiale menciita en 1808. (La Blanka-Lotuso-Sekto gvidis inter 1795-1804 grandan ribelon.) Fine de la 19-a jarcento la "boksistoj" estis organizitaj dise en pluraj subgrupoj. En Shandong agadis ekz. Societo de granda tranĉilo (ĉine Da-Dau-Hui), kiu ricevis apogon de guberniestro Li Ping-heng kaj amase partoprenis en la ribelo.

Ĉinio estis sukcese fermita ĝis la 19-a jarcento kontraŭ alilandanoj. Tiam la aperantaj koloniismaj landoj de Eŭropo kaj Usono, Japanio, Rusio postulis sian parton en la Qing-dinastia Ĉinio. Ĝis fino de la jarcento la eksterlandanoj akiris grandan potencon en Ĉinio, kvankam ili nombris nur 10 855 homojn – kompare al la 470-miliona ĉinaro.

Misiistoj veturis tra Ĉinio kun specialaj rajtoj, kiuj protektis ilin kontraŭ la ĉina juro. Ili ricevis ekde marto de 1899 oficialan rangon. Ili sukcese varbis novajn "kredantojn" ofte per promeso, ke ili estos apogataj en disputoj, punokazoj. La ĉinoj rigardis tiujn nov-kredantojn – kiuj pro materia gajno kristaniĝis – ne veraj ĉinoj, sed banditoj kaj kanajloj, kiu kaŝiĝas sub ombro de la nova kredo.

Kiam la eksterlanda komerco (importo) grave minacis ekde ĉ. 1897 la hejmajn produktojn, multaj homoj iĝis senlaboraj. Tio trafis specife la areojn de la hejma teksejo kaj ŝpinejo, kie multaj homoj laboris, kaj klarigas, kial la boksistoj detruis la fremdajn maŝinojn same kiel teknikajn instalaĵojn. La transportado estis en la sama situacio, ĉar la kanalŝipado ne havis ŝancon kontraŭ la fervojo.

La situacion malbonigis ankoraŭ la malsategoj pro la inundoj kaj akrida plago en Shandong en 1899. Sekvajare (1900) okazis sekeco en Nord-Ĉinio. La urbo, kiu en la 19-a jarcento disfalis pro la trohomiĝo, korupteco kaj eksterlanda influo, jam ne povis regi la socialan mizeron kaj la boksistoj ricevis amasan populariĝon.

La boksistoj karakterizis sin kiel movado, kiu rifuzis la kristanigon kaj vidis perei la ĉinan kulturon kaj tradicion pro la industriigo. Tiel ili rigardis ruston – gutantan de telegrafaj dratoj – kiel sangon de spiritoj. Ili agadis surbaze de taoismo.

La imperiestra vidvino (Tzu-Hsi) kaj parto de la registaro apogis la boksistojn kontraŭ la eksterlandanoj. Ili faris tion a) pro malamo al fremduloj, kaj b) por direkti la furiozon kontraŭ fremduloj kaj ne al la malfortiĝinta dinastio. En kelkaj provincoj (ekz. Shandong), la boksistoj estis organizitaj – je postulo de la registaro – en militaj unuoj, portis flagon kun surskribo "Apogu Qing-Dinastion (Manĉu-dinastio), neniigante la fremdulojn."

La boksista ribelo[redakti | redakti fonton]

La 11-an de januaro en 1900, la imperiestra vidvino Cixi (Tzu-Hsi), regento de Ĉinio, permesis la boksistan movadon. Kiam la ribeluloj atingis la ĉefurbon kaj la ĉirkaŭan provincon, la prezo de tranĉilo duobliĝis.

Oni donas kiel komencan daton de la ribelo la 18-an de majo, kiam la boksistoj en pluraj provincoj samtempe ekmarŝis al Pekino, kio kaŭzis maltrankvilon, tiu kaŭzis morton de 70 homoj. Ili unue detruis la fervojan linion kaj telegrafilojn la 27-an de majo. La lasta telegrafa sciigo okazis la 9-an de junio, kiam admiralo Seymour informis pri la seriozeco de la situacio en la ĉefurbo.

La 10-an de junio marŝis 2066-ana brita ekspedicia trupo de for Tientsin, por defendi la ambasadejojn. Ili estis repuŝitaj (14-18-a de junio). La 13-an de junio, la boksistaj unuoj enmarŝis Pekinon kaj tie turmentis, murdis kaj bruligis. La ĉ. 473 eksterlandanoj, 451 soldatoj kaj minimume 3000 ĉinaj kristanoj retiriĝis al la ambasadeja kvartalo.

Konsidere al la situacio, la aliancaj trupoj transdonis ultimaton por la ĉina Taku-Fortikaĵo ĉe Peiho-rivero. La 17-an de junio, 75 minutojn antaŭ fino de la ultimato, la ĉinoj ekpafis. Eksplodo de pulvo-deponejo helpis la okupon de la fortikaĵo.

Cixi anoncis la 20-an de junio reage al falsita depeŝo militon kaj promesis kapopremion por ĉiu murdita fremdulo, sendepende de ties seksoaĝo. Oni murdis la 20-an de junio sur publika strato de Pekingo eĉ la ambasadoron de la germana imperia registaro, baronon Klemens von Ketteler.

Kvankam multaj altrangaj ĉinoj (vic-reĝoj kaj guberniestroj, ĉefe Jung Lu) rifuzis la konduton de la vidvino, la ribelo daŭris plu. Je la 22-a de junio, kiam la situacio ĉe fortreso Hsiku estis aparta minaca, admiralo Seymour ordonis "sendu la germanojn antaŭen" (angle the Germans to the front); li tiel ne akiris gloron pro kuraĝo, sed savis siajn proprajn soldatojn.

Regulaj trupoj partoprenis en atako al la ambasadejoj, sed Jung Luĉefkomandanto de Beiyang-armeo – rifuzis disponigi la artilerion (liveritan de germana firmao Krupp), tiel savante la vivon de la sieĝatoj.

La 4-an de aŭgusto marŝis ĉ. 20.000 homoj el Tientsin al Peking en alianco de Germanio, Anglio, Francio, Rusio, Usono, Japanio, Aŭstrio-Hungario kaj Italio.

La ekspedicia armeo atingis la 13-an de aŭgusto 1900 Pekinon. La boksist-ribelantoj volis tiutage ataki la diplomatan kvartalon, sed ili malvenkiĝis jam sekvatage. La 15-an de aŭgusto rifuĝis la imperiestra vidvino kaj ŝia konsilio el Pekino al Sian/Shaanxi, farante „inspektan vojaĝon“. Pekino estis rabita tri tagojn, en kio partoprenis eĉ la eŭropaj altranguloj. La rusoj detruis ĉiun Budho-statuon pro la supozita or-enteno.

Entute mortis 231 eksterlandanoj kaj kelkmiloj da kristanaj ĉinoj.

Post la ribelo – la boksistoprotokolo[redakti | redakti fonton]

La 27-an de septembro la germana komandanto, feldmarŝalo Alfred Graf Von Waldersee estis nomumita ĉefkomandanto de la kunigitaj armeaj fortoj. La trupoj ekis fari kampanjetojn kontraŭ la fuĝantaj ribeluloj kaj disbatis Boksist-unuojn. Centoj estis ekzekutitaj (ankaŭ fare de ĉinoj). La usona komandanto rimarkigis al tio: "Oni povas kun granda certeco diri, ke je veraj boksistoj murditaj oni povas alkalkuli 50-oble pli da senkulpa kulioj kaj kamparanoj, ofte ankaŭ virinoj kaj infanoj."

Rusio enmarŝis Manĉurion kun 200 000 soldatoj, por onidire kontraŭbatali la ribelulojn. Ili atingis la 23-an de julio Aigunon kaj la 1-an de oktobro Mukden-on. La 16-an de februaro en 1901, oni subskribis kontrakton, kiu rekonis la regon de Ĉinio super Manĉurio, sed la rusaj trupoj restas en la lando por defendi la fervojajn liniojn.

Jung Lu – ĉefkomandanto de la Beiyang-armeoj – transprenis la 11-an de novembro kiel modera politikisto la prezidon de la Granda Konsilio de la Imperiestra Vidvino kaj ekagadis kontraŭ la aliancanoj. La 7-an de septembro en 1901, Ĉinio akceptis la diktaĵojn de la sieĝintoj, kiu fiksis

La filmo 55 Days at Peking ("55 tagoj en Pekino") de 1963 prezentas la defendon de la ambasada kvartalo de Pekino kontraŭ boksistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

germane[redakti | redakti fonton]

  • Peter Fleming: Die Belagerung zu Peking. Zur Geschichte des Boxer-Aufstandes. Eichborn, Frankfurt 1997 ISBN 3-8218-4155-9
  • Egbert Kieser: Als China erwachte. Der Boxeraufstand. Bechtle, Esslingen 1984 ISBN 3-7628-0435-4
  • Diana Preston: Rebellion in Peking. Die Geschichte des Boxeraufstands. DVA, Stuttgart 2001 ISBN 3-421-05407-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

germane[redakti | redakti fonton]

angle[redakti | redakti fonton]