Canillas de Albaida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canillas de Albaida
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 801  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 51′ N, 3° 59′ U (mapo)36.85-3.9830555555556Koordinatoj: 36° 51′ N, 3° 59′ U (mapo) [+]
Alto 630 m [+]
Areo 33 km² (3 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Canillas de Albaida (Malago)
Canillas de Albaida (Malago)
DEC
Canillas de Albaida
Canillas de Albaida
Situo de Canillas de Albaida
Canillas de Albaida (Hispanio)
Canillas de Albaida (Hispanio)
DEC
Canillas de Albaida
Canillas de Albaida
Situo de Canillas de Albaida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canillas de Albaida [+]
vdr

Canillas de Albaida estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la nordo de la sudorienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Canillas de Albaida en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa] lime norde kun la municipo Alhama de Granada (provinco Granado), oriente kaj sudoriente kun la municipo Cómpeta, sude kun la municipo Árchez, sudoriente kun Arenas kaj Sayalonga, kaj okcidente kun Salares.

Estis 773 loğantoj.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urba kerno estas sur la deklivro de la montaroj Tejeda kaj Almijara je 576 metroj de altitudo, kaj la municipa teritorio estas inkludita en la Natura Parko Sierras de Tejeda, Almijara y Alhama.

Vidaĵo de Canillas.

La municipo distas 54 kilometroj de la provinca ĉefurbo Malago, ene de la Vojo de la Suno kaj de la Vino, same kiel en la areo de la "Blankaj Vilaĝoj de la Suna Marbordo". Temas pri loko de mallarĝaj krutaj stratetoj kaj kalkoblankaj domoj. Ĝi havas areon de 33 km² kaj 813 loğantojn en 2006.

Preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]