Édith Cresson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edith Cresson)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Édith Cresson
politikistino de Francio
Edith Cresson2.png
Persona informo
Édith Cresson
Naskonomo Édith Campion
Naskiĝo 27-an de januaro 1934 (1934-01-27) (88-jara)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater HEC Paris [#]
Partio Socialista Partio [#]
Familio
Edz(in)o Jacques Cresson [#]
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikisto [#]
Aktiva en StrasburgoBruselo [#]
EU-Komisionano Flago-de-EU.svg
por Flago-de-Francio.svg Francio
Dum 19951999
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Édith CRESSON (naskiĝinta la 27-an de januaro 1934 en Boulogne-Billancourt apud Parizo) estas franca politikistino. Ŝi inter alie inter majo 1991 kaj marto 1992 estis dum apenaŭ 11 monatoj la ĉefministro de Francio kun ĝis nun plej mallonga oficperiodo, kaj poste estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn esploro, scienco kaj teknologio. La raportoj pri korupteco, kiuj fine gvidis al antaŭa demisio de la tuta komisiono, temis grandparte pri ŝi. Édith Cresson estas membro de la Socialista Partio (PS) de Francio.