Helikeo (aĥea urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg"Helikeo" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Helikeo (apartigilo).


Koordinatoj: 38°12′44″N 22°7′54″E  /  38.21222°N, 22.13167°O / 38.21222; 22.13167 (Helikeo (aĥea urbo))
Helikeo
greke: Ἑλίκη (Helike)
malaperinta urbo
Helikeausgrabungen.jpg
Tinkturejo en Helikeo
Lando Grekio Grekio
Regiono Okcidenta Grekio
Distrikto Aĥeo
Municipo Aigialeia (Αιγιάλεια)
-vilaĝoj : Rizomilos (Ριζόμυλος), Eliki (Eλίκη)
Historia regiono Aĥeo
Rivero Selinois
(Σελινους ; malnova greke : Selinus)
Koordinatoj 38°12′44″N 22°7′54″E  /  38.21222°N, 22.13167°O / 38.21222; 22.13167 (Helikeo (aĥea urbo))
Estiĝo Bronza epoko, Neolitiko
 - detruita 373 a.K per tertremo kaj ĝi inundiĝis
Malkovrinto Dora Katsonopoulou (Ντόρα Κατσωνοπούλου)
Steven Soter
 - dato 2000/2001
Horzono EET (UTC+2) nuntempo
 - somera tempo EEST (UTC+3) nuntempo
Situo de Helikeo enkadre de Grekio
ButtonRed.svg
Situo de Helikeo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Helike

Helikeo (helene Ἑλίκη [helIke]) estis debronzepoka havenurbo de antikva Grekio, en la nordo de la Peloponeso, apud la golfo de Korinto. Ĝi estis la pli fama kaj grava urbo[1] de la regiono Aĥeo kaj detruita en 373 a.K. Longtempe legenda urbo, ĝi estis lokiĝita[2], nur ekde 2001, je 7 km proksime de la urbo Aigono (Αἴγιον), inter la sekaĵa grundo de la marborda vilaĝo Rizomilos[3] (Ριζόμυλος), kaj la teritorio de la samnoma kaj freŝnomiĝa vilaĝo Eliki[4] (Eλίκη).

Ionanoj elstaris[5], en Helikeo, famegan sanktejon per gia templo pri Pozidono «helikona»[6], ĝia protektanto[7], ekde almenaŭ la tempo de Homero kiu diris la urbo oferi multajn donacojn al la dio[8].

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo[redakti | redakti fonton]

Laŭ[9] Paŭzanio, la nuna kaj deferepoka nomo de la urbo decidiĝis de la reĝo de Ateno, Iono (Ἴων), kiu donas ĝin la antaŭnomo de sia edzino ; Kvankam la loknomo «helik-e» estu komuna en Grekio. Alia[10] sugestis ke la nomo devenis el la nimfo Helikeo kiu mitologie prizorgis la junan Zeŭson.

Demitologia fondo al klasika epoko[redakti | redakti fonton]

Tradicie, iomete oni koniĝas pri la urbo antaŭ la klasika periodo, cirkaŭ la 5-a jarcento a.K., nur estas la referenco de la poeto Homero en la Iliado laŭ kiu la urbo partoprenis (li ne precizis plu) en la militaro de la mikena reĝo Agamemno kiu sendis cent ŝipojn por fari la trojan militon, cirkaŭ la 13-a jarcento a.K.[11]. Eble, la regiono nomiĝis Aigialos (Αἰγιαλὸς) kaj Iono venkis iun reĝon, Selenus (Σελινοῦς), kaj edzigis lian filinon Helike[12]. Tiam, la regiono nomiĝis Ionio[13], la anoj Ionanoj. La urbo estis grava loko por Ionanoj kiu rifuĝis ĉi tie iommomente dum ilia forcita movado[5][14] al oriente, puŝitaj de aĥeanoj kiu fine prenis ĝin kaj renomigis la regionon Aĥeo. Dum la militoj, la reĝo Tisameno (Τισαμενός), filo de Oresto, mortiĝis kaj engrundiĝis en Helikeo[15]. La urbo estis probable el la plej riĉa[16] en la zono.
Ĝi ĉefe partoprenis en la Aĥea ligo[17] kiu kuniĝis 12 grekajn urbojn, en la 5-a jarcento a.K.[18]. Plifrue, ĝi estis ankoraŭ la objekto konflikta inter la Aĥea ligo kaj la Iono ligo[19].
Helikeo fundis koloniojn interalie la urbo Subaris (Σύβαρις) en la Granda Grekio (ἡ μεγάλη Ἑλλάς ), nune regiono de la suda Italio[2] aŭ eble Priene en la Malgrandazio.

Detruita per tertremo[redakti | redakti fonton]

La urbo famiĝis pro ĝia tute destruo en 373 a.K. de nokta tertremo kio bestoj anticipis[20], kaj sekvante inundo ekmatene aŭ finnokte[21].
Efektive, la golfo de Korinto lokigas rifton ties unu bordo korespondas al la nordo de la Peloponeso. Tio estas unu el la plej tertremebla regiono en Eŭropo. Laŭlonge la suda marbordo de la golfo de Korinto ekzitas faŭltojn laŭliniigas kiel unu linio. Estas ekzemple la faŭltoj de Aigiono aŭ tiu nomita Helike-orienta. La regiono konis multe tertremojn pro la movado de la faŭltaroj, do la rezulto estas ke la marborda grundo malaltiĝas kaj finas inundiĝi sube la akvo el golfo de Korinto interalie. Aldone aluvioj venas el apudaj riveroj tiuj, kiuj finas en la golfo kaj kovras la tuton kaj formas novan aluvian grundon ; Tiel estas kun Selinois (novgreke Σελινους), rivero proksime al Helikeo. La tertremo povas ankaŭ ligiĝas kun cunamo, tiel oni raportis en 1748. Historie, la regiono konis ankaŭ tertremojn en 1817, 1888 kaj eĉ en 1995[22]. La grundo sube la antikva Helikeo devus koni plurajn vertikalajn (malaltiĝoj kaj altiĝoj) movadojn.
Ruinoj restis videblaj submare ĝis la bizanca periodo en la 9-a jarcento[23][24] kaj la malnova fameco de la urbo puŝis grekajn turismojn ekzemple la geografiisto Eratosteno kiu vizitis[25] la siton, proksime 150 jaroj poste la detruo, sed ankaŭ romianoj ties la historiisto Paŭzanio en la 2-a jarcento p.K.[26].

Fama en la antikva kulturo[redakti | redakti fonton]

Antikvaj turismoj visitis la urbon ĉar la urbo estis fama religia kaj kultura centro por grekuloj, speciale por Ionanoj. Sed la detruo de la urbo imponis kaj ĝi multe spurigis en la klasika greka kaj latina kulturo kiel ekzemple Aristotelo kiu diras ke estis ĉielfenomeno kiel iu kometo kiu estis tiam vidita dum la tertremo kaj la inundiĝo[27], aŭ la romiaj imperiestroj kaj filozofiisto, en la 2-a jarcento, Marko Aŭrelio kiu temas pri la morto de urboj[28]. Klasiuloj ŝerĉis la kialojn kiel ekzemple Seneko[29] aŭ la historiisto Kalisteneso[30] kvankam oni ankoraŭ trovas religiajn pravigojn[31].

Ĉu Helikeo inspiris la Atlantidon?[redakti | redakti fonton]

Iuj[32] sugestigas ke la evento helikea pensigis Platonon por sia Atlantido kiu parte rememorigas la inundan urbon[33]. La malaperigo de la urbo okazis kiam la fama filozofiisto devu havi proksime 50 jaroj kaj 30 jaroj antaŭ sia morto. La geografiisto Eratosteno kiu longtempe poste la eventojn (almenaŭ pli ol unu jarcento poste) kaj kiu vivis poste Platonon, vizitis[34] la lokon kaj raportis kiom ankoraŭ malfacile estis navigeco tie ; kiel la romia vizitanto, Paŭzanio, kiu aldonis ke la ruinoj de la urbo, subakve, kovriĝas de silto, de koto[35]. Heraklideso el Ponto (Ἡρακλείδης ὁ Ποντικός), laŭ la grekujo Strabo, diris[36] la inundo okazis dum la nokto kvankam Diodoro Sicila pensigas tiun dum la aŭroro[37]. Tiuj komentoj kaj atestoj pensigas malsame la legon de tiu ekstrakto de la Timeo de Platono kiu parolas pri la Atlantido :

Post tio, tertremoj kaj inundoj glutis, nur dum tago kaj nokto fatala, tute militantojn ; La insulo Atlantido malaperis sube la maro ; Do, ekde tiam, la maro ja iĝis malirebla kaj ĉesis esti navigebla pro la kvanto de koto ĝi lasis anstataŭe.

Platono, Timeo, 25d[38]

Aldone, ŝajnas iu sparta ŝiparo, ankrita en la haveno de Helikeo tute destruiĝis[20]. Tiu pensiĝas ke Platono li mem interesiĝis en la inundo de Helikeo kie la ŝiparestro mortiĝis : tiu sklavigis antaŭe la filozofion ; tamen, tiu anekdoto sajnas suspektinda kaj ĝi nur povus esti propagando organizita de la Akademio, la lernejo kio Platono fundis[32].
Kvankam la statuarto ne estas tre disvolvita kaj ne ekzitas (en nia scio nuntempa) iun virdion maran en la minoa kulturo al kiu oni pensas en kelkaj ekstraktoj de la textoj de Platono, Helikeo, kiel fama sanktejo pri Pozidono, kie statuoj estis laŭ la atesto[34] de Eratosteno ŝajnas pli akorda kun iuj partoj de la teksto de Platono kiu faras Pozidonon kiel la patro kaj la granda dio de la Atlandiduloj kaj kiu diras, ele la platona Kritiaso, «Meze estis la sankta templo [...] de Pozidono [...] Tie-ĉi li naskigis la dek ĉefojn de la reĝaj disnatioj [...]. Oni vidis multajn orajn statuojn. La dio, de sia ĉaro, gvidis ses flugilajn ĉevalojn, kaj estis tiel granda ke lia kapo tuŝis la volbon de la templo.[39]».

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

Longtempe, oni pensas la urbo inundiĝis kaj serĉas ĝin sub la akvo de la golfo de Korinto. La fama arkeologiisto greka Marinatos (Σπυρίδων Νικολάου Μαρινᾶτος) diris kiom estas la graveco[40] historia malkovri la ruinon de la urbo : kiel Pompejo en Italio, la urbo ne evoluiĝis ekde sia destruo kaj, la akvo aŭ ajn alia kio kovris ĝin, protektas ĝin de la damaĝoj pro la homoj aŭ la naturo dum pli ol du miljaroj. Multe submaraj serĉoj tiam starigis lastaj dekjaroj sed illi ne fruktiĝis.

La greka profesorino Dora Katsonopoulou (Ντόρα Κατσωνοπούλου) de la universitato de Ateno kaj la usonano Steven Soter de la Usona Muzeo de Natura Historio en Novjorko, per subgrundaj radaraj sondoj, malkaŝis kelkaj murojn de konstruaĵoj de la romia epoko en 1994, kaj en 2000, bizantajn konstruaĵojn kaj fine en 2001 ecoj de la epoko de la destruo de la urbo. Prifosadoj kontinuas kaj permesas malkovri konstruaĵojn, potojn kaj aliajn objektojn ekde la neolitiko al la bizanca epoko pasante la romia kaj bronza epoko aŭ la klasika erao[2].

La arkeologia loko estis, dum du jaroj de 2004 ĝis 2006, konsiderita kiel endanĝerigita loko de la Ne-registara organizaĵo Monda Monumenta Fonduso (angle World monuments fund, WMF) kiu klopodas konservi la plej gravaj monumentoj en la tuta mondo. Nome la loko ŝimiĝis dum pli ol 2000 jaroj sed ĝi minaciĝis de la surkonstruaĵo de la daŭrigo de la fervojo ligante la urboj de Korinto kaj Patraso laŭlonge de la mar bordo de la Golfo de Korinto[41].

Kelkaj klasikaj fontoj[redakti | redakti fonton]

-Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 1, [1] al [9] france ; angle/greke 1 2 3 4 5 6 7 8 9
-Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 6, [1] france angle kaj greke
-Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 7, [2] france angle kaj greke
-Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 24, [5] al [13] france  ; angle/greke : 5 6 7 8 9 10 11 12 13
-Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 25, [1], [4] kaj [5], [8] kaj [9], [11] france  ; angle/greke 1 4 5 8 9 11
-Libro 5 pri la Eliso, ĉap. 4, [3] france angle kaj greke
Citita ene, sed lia verko estas perdita nun :

Aliaj

Historioj, Libro 1 [145] [146] , france kaj greke ; angle kaj greke 145 146
Citita ene, sed lia verko estas perdita nun :
  • Kalisteneso ( Καλλισθένης), Greka Historia ?, Fragmentoj 20 kaj 21 ?

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Almenaŭ dum la ferepoko : Diodoro Sicila, Universala Historio, Libro 15 [48] greke/france angle/greke
  2. 2,0 2,1 2,2 http://www.helike.org/paper.shtml angle
  3. 38°12′44″N 22°7′54″E  /  38.21222°N, 22.13167°O / 38.21222; 22.13167 (Helikeo (aĥea urbo))
  4. Antaŭ 1917 : Ζευγολατιό (Zevgolatio) : la vilaĝo renomiĝas tiel la antikva urbo kiu pensiĝis proksime angle
    38°12′51″N 22°7′10″E  /  38.21417°N, 22.11944°O / 38.21417; 22.11944 (Helikeo (aĥea urbo))
  5. 5,0 5,1 Paŭzanio , Priskribo de Grekio, Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 24, [5] france angle/greke
  6. Pri la Monto Helikono en Beotio?
  7. Pozidono havas malmulte urbojn kontraŭ aliaj grandaj dioj kvankam li estis unu el la plej grava dio olimpa.
  8. Iliado, Homero, Libro 8 [198] [1] angle
  9. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 1, [3] al [4] france ; angle/greke 3 4
  10. Higinuso (Gaius Julius Hyginus), Pri Astronomio (lat "De astronomia"), Libro 2 [13], angle latine
  11. Homero, Iliado, Kanto 2 [569] france kaj greke
  12. Paŭzanio , Priskribo de Grekio, Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 1, [1] al [5] france ; angle/greke 1 2 3 4 5
  13. Ne maldistingu kun la pli malfrua regiono samnome en Malgrandazio.
  14. Herodoto, Historioj, Libro 1 [145] [146] , france kaj greke ; angle kaj greke 145 146
  15. Paŭzanio , Priskribo de Grekio, Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 1, [7] al [9] france ; angle/greke 7 8 9
  16. La aĥenanoj elektis la urbon najbara Aigono (Αἴγιον) poste la detruo de Helikeo kiel ĉefurbo de la regiono ; Paŭzanio, Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 7, [2] france angle kaj greke
  17. helene κοινὸν τῶν Ἀχαιῶν ; angle Achaean League
  18. Paŭzanio , Priskribo de Grekio, Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 6, [1] france angle kaj greke
  19. Helene Τὸ Κοινὸν τῶν Ἰώνων ; Diodoro Sicila, Universala Historio, Libro 15 [49] greke/france angle/greke
  20. 20,0 20,1 Aelianuso (Latine Claudius Aelianus, greke Κλαύδιος Αἰλιανός), Περὶ Ζῴων Ἰδιότητος (eo : Pri anima naturo), Libro 11 [19] greka ekstrakto angla ekstrakto
  21. Diodoro Sicila, Universala Historio, Libro 15 [48] greke/france angle/greke ; Heraklideso el Ponto (Ἡρακλείδης ὁ Ποντικός) (citita de Strabono) 8.7.2 france kaj greke angle kaj greke
  22. Tezo de S. Rohais [Rohej] en la universitato de Renno en francio, en 2007, titoliĝas «Stratigrafia aranĝo kaj sedimentaj fluoj de la suda rando de la golfo de Korinto (Grekio) : Analiso grunda, ciferecaj kaj eksperimentaj modeladoj (Architecture stratigraphique et flŭ sédimentaires sur la marge sud du golfe de Corinthe (Grèce) : Analyse de terrain, modélisations expérimentales et numérique)». france
  23. http://www.helikeproject.gr/ angle
  24. Ovidio, Metamorfozoj, Libro 15 [293] latine kaj france angle
  25. Strabono, Geografio, Libro 8, ĉap. 7, [2] france kaj greke alineo 2 -angle kaj greke
  26. Paŭzanio , Priskribo de Grekio, Libro 7 pri la Aĥeo, (vidu ligiloj sube).
  27. Aristotelo, Pri meteologiaj (Μετεωρολογικῶν), Libro 1 ĉap. 6 [8] aŭ 344 france kaj greke
  28. Marko Aŭrelio, Pensadoj (Τὰ εἰς ἑαυτόν), Libro IV [48], greke kaj france angle
  29. Seneko, Naturaj temoj (lat. Quaestiones Naturales), Libro 6 [23] france kaj latine angle
  30. Kalisteneso (Καλλισθένης) Greka Historia, citita en Seneko, Naturaj temoj (lat. Quaestiones Naturales), Libro 6 [23] france kaj latine angle
  31. Diodoro Sicila, Universala Historio, Libro 15 [49] greke kaj france angle kaj france
  32. 32,0 32,1 http://www.helike.org/atlantis.shtml
  33. http://alternativearchaeology.jigsy.com/santorini-atlantis-of-the-aegean
  34. 34,0 34,1 «Eratosteno diris li mem vidis la katastrofan lokon kaj li aŭdis diri al la ŝipistojn kiujn trairigis la golfon, ke ankoraŭ oni ekvidis stare, funde de la maro, la bronzan statuon de Pozidono kaj ke la Hipokampo (mita marĉevalo) kiu, ene sia mano, iĝis danĝeron por tiuj fiŝistoj.»
    Konita nun nur tra la citaĵo de Strabono en Geografio, 8.7.2 ; tradukita helpe la francan version el [2]
    Grekorigine :

     Ἐρατοσθένης δὲ καὶ αὐτὸς ἰδεῖν φησι τὸν τόπον,
     καὶ τοὺς πορθμέας λέγειν ὡς ἐν τῷ πόρῳ ὀρθὸς ἑστήκει Ποσειδῶν χάλκεος,
     ἔχων ἱππόκαμπον ἐν τῇ χειρὶ κίνδυνον φέροντα τοῖς δικτυεῦσιν

  35. Paŭzanio , Priskribo de Grekio, Libro 7 pri la Aĥeo, 24.13 france angle kaj greke
  36. Heraklideso el Ponto (Ἡρακλείδης ὁ Ποντικός) en Strabono, Geografio, 8.7.2 france kaj greke angle kaj greke
  37. Diodoro Sicila, Universala Historio, Libro 15 [48], greke kaj france angle/greke
  38. Tradukita helpe la francan version el [3]

     Grekorigine : Ὑστέρῳ
    δὲ χρόνῳ σεισμῶν ἐξαισίων καὶ κατακλυσμῶν γενομένων,
    μιᾶς ἡμέρας καὶ νυκτὸς χαλεπῆς ἐπελθούσης,
    τό τε παρ᾽ ὑμῖν μάχιμον πᾶν ἁθρόον ἔδυ κατὰ γῆς,
     ἥ τε Ἀτλαντὶς νῆσος ὡσαύτως κατὰ τῆς θαλάττης δῦσα ἠφανίσθη·
     διὸ καὶ νῦν ἄπορον καὶ ἀδιερεύνητον γέγονεν τοὐκεῖ πέλαγος,
    πηλοῦ κάρτα βραχέος ἐμποδὼν ὄντος
     ὃν ἡ νῆσος ἱζομένη παρέσχετο

  39. Tradukita el la franca versio ĉi-tie : [266] Kritiaso ĉe Wikisource
  40. «La malkovro de plena malnova urbo multe pli grandvalora kaj interesa ol Pompejo» ;
    «Preskaŭ certe la plej spektakla arkeologia malkovro neniam farita» ;
    (el angla traduko en http://www.helike.org/paper.shtml)
  41. http://www.wmf.org/project/helike-archaeological-site angle
  42. Greka lirika poeto el 6-a jarcento a.K.
  43. 4-a jarcento filozofiisto vivinta en la nordo de la nuna Turkio. Oni pensas al li kiam Strabono parolas nur pri iu Heraklideso (Ἡρακλείδης) ; Angle Heraclides Ponticus
  44. Citita en http://www.helike.org/news.shtml angle