Heřmanice (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Heřmanice
Heřmanice
germane Herzmanitz, pole Herzmanice
municipa parto
Preĝejo de sankta Marko en Ostrava-Heřmanice
Blazono
Oficiala nomo: Heřmanice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Silezia Ostrava
Baseno Ostrava baseno
Tipo de parto Loka parto
Eksa minejo Minejo Heřmanice
Situo Heřmanice
 - koordinatoj 49° 51′ 26″ N 18° 19′ 52″ O / 49.85722 °N, 18.33111 °O / 49.85722; 18.33111 (mapo)
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Heřmanice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Heřmanice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Heřmanice enkadre de Ĉeĥio
Heřmanice enkadre de Moraviasilezia regiono
Heřmanice enkadre de Moraviasilezia regiono
Heřmanice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Heřmanice (Ostrava)
Portalo pri Ostrava
Sigelilo de municipo Heřmanice (la 18-a jarcento)

Heřmanice estas historia municipo situanta sur teritorio de Ostrava en Ĉeĥio. Nuntempe ĝi estas loka parto de urboparto Silezia Ostrava. Vivas ĉi tie 3 010 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenas el la jaro 1305 - en listo de dekonaĵoj de vroclava episkopujo aperas municipo Hermanni villa. Verŝajna fondinto, laŭ kiu la vilaĝo estis nomita, estas Heřman, la burggrafo de Sileziaostrava burgo. En la jaro 1447 heredis Heřmanice-on teŝina princo Boleslav. En la jaro 1491 teŝina princo Kazimír vendis ĝin al Petr Osinský z Žitné. En la jaro 1520 la municipo transiris en posedaĵon de Pola Ostrava. Grandan parton de Heřmanice aĉetis en la jaro 1630 Mikuláš pli aĝa Wilczek kontraŭ 23 mil florenoj. Jindřich Vilém Vilczek poste aĉetis la restantan parton kaj unuigis Heřmanice-on - en la jaro 1683 de Jan Jiří Kochtický z Kochtic kaj en la jaro 1686 de Anna Kechendorfová. Wilczkidoj poste tenis Heřmanicon ĝis la jaro 1848.

Ĝis duono de la 19-a jarcento loĝantaro vivtenis sin plejparte per agrikultura produktado. Poste plimulto de la loĝantoj trovis laboron en industria ĉirkaŭaĵo de la municipo. Sed rekte sur teritorio de la municipo estiĝis neniu industria entrepreno. Kvankam la posedantoj klopodis mini karbon, pro la naturaj kaj financaj problemoj ili devis haltigi la minadon. Interesaĵo estas ekzistado de deponejo de eksplodaĵoj de firmao Dynamit-Nobel ekde la jaro 1884. Tiu estis la 19-an de marto 1924 tute neniigita pro eksplodo. Tiu ĉi deponejo krom alia provizis per eksplodaĵoj ĉiujn minejojn de ostrava-karvina regiono. Ekde la jaro 1959 ĉi tie situas devene labortendaro, nun estas ĉi tie malliberejo.

En la jaro 1849 Heřmanice kuniĝis kun Hrušov kaj Muglinov kaj prezentiĝis sub unueca nomo Heřmanice. Sed jam en la jaro 1866 Hrušov memstariĝis kaj en 1890 sekvis ĝin Muglinov. Al Moravia Ostrava la municipo estis aligita la 1-an de julio 1941. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 1-an de majo 1945 je la 9-a horo.

Signifaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]