Ivan Turgenev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el I.Turgenev)
Ivan Sergejeviĉ TURGENEV
Ivan Sergejeviĉ Turgenev fotografita de Félix Nadar
Ivan Sergejeviĉ Turgenev fotografita de Félix Nadar
Persona informo
Naskiĝo 9-a de novembro 1818
en Orjolo, cara Rusio
Morto 3-a de septembro 1883
en Bougival apud Parizo, Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per spinal cord neoplasm vd
Tombo Literatorskie mostki vd
Etno ruso
Lingvoj francagermanaanglarusa vd
Loĝloko Q23728375Berlino • Ivan Turgenev museum • Ivan Turgenev museum • Ivan Turgenev museum • FrancioSankt-Peterburgo • Ivan Turgenev museum • Q23929917 vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Berlino • Faculty of Philosophy at Saint Petersburg State University • Imperia Moskva Universitato • Humboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Ivan Turgenev
Memorigilo Ivan Turgenev
Familio
Dinastio House of Turgenev vd
Patro Sergey Turgenev vd
Patrino Varvara Petrovna Turgeneva vd
Gefratoj Varvara Zhitova • Nikolay Sergeyevich Turgenev vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo .....въ • —е— • И.С.Т. • И.Т. • Л. • Недобобов • Иеремия • Т. • Т… • Т. Л. • Т……в vd
Okupo novelisto
Laborkampo ruslingva literaturo vd
Aktiva dum 1834–1883 vd
Verkado
Ĝenroj Realismo
Verkoj Patroj kaj Filoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Sergejeviĉ TURGENEV (ruse Иван Тургенев, naskiĝis la 9-an de novembro 1818, mortis la 3-an de septembro 1883) estis rusa verkisto.

Li naskiĝis en Orel de riĉa nobela familio kaj vivis sian infanaĝon en Spasskoje-Lutovinovo patrina posedaĵo kie li konstatis la malfacilecon de la kamparana vivo kaj la tiranion de terposedantoj. Krome li havis eksterlandajn edukistojn kaj eklernis la francan kaj la germanan. Kiam li estis 11jara li ekstudis en Moskvo kie li lernis la anglan en edukejo kaj poste historion kaj filologion en la moskva universitato. Poste li devis reveni al la familiposedaĵo, kiam la patro mortis, sed tie li tute malkuniĝis kun sia patrino, kiun li akuzis pro despoteco. Li dum du jaroj vizitis la universitatojn de Peterburgo kaj de Berlino, kie li ekkonis la filozofion de Hegelo. Reveninte al Rusio li laboris dum kelkaj jaroj kiel oficisto. En la jaro 1843 li publikigis sian unuan poemon: "Parasta"; poste li dediĉis sin precipe al la verkado de rakontoj, noveloj, dramoj kaj romanoj per kio li ĉefe priskribas la vivon de kamparanoj kaj servutoj, ekzemple en Memoraĵoj de ĉasisto, 1852. Oni diras, ke tiu libro helpis la decidon de la posta caro Aleksandro la 2-a liberigi kamparulojn. Ekde 1855 Turgenev vivis ĉefe en Germanio kaj ekde 1856 en Francio, nome en Parizo, kie li konatiĝis i.a. kun Theodor Storm, George Sand, Gustave Flaubert, Prosper Mérimée kaj Émile Zola. Tie li verkis siajn plej memorindajn romanojn Nobela nesto kaj Patroj kaj Filoj. Li mortis en Bougival apud Parizo en 1883, sed poste li estis entombigata en Peterburgo en fama tombejo Volkova.

La verkaro de Turgenev priskribas politikajn kaj sociajn problemojn de sia tempo, same kiel naturon kaj pejzaĝojn. En sia malfrua verkaro pli kaj pli videblas la influo de la pesimismo de Arthur Schopenhauer. Nuntempe Turgenev estas rigardata unu el la plej gravaj rusaj aŭtoroj de la 19-a jarcento.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Andrej Kolosov (novelo, 1844)
  • Zapiski ochotnika (Memoraĵoj de ĉasisto - rakontoj, 1852) antaŭe en gazeto Sovremennik
  • Dva prijatelja (Du amikoj - novelo, 1854)
  • Mumu (rakonto, 1854)
  • Mesjac v derevne (Monato en vilaĝo - komedio, 1855)
  • Rudin (romano, 1856) antaŭe en gazeto Sovremennik
  • Asja (novelo, 1858)
  • Dvorjanskoe gnezdo (Nobela nesto - romano, 1859)
  • Nakanune (romano, 1860)
  • Pervaja ljubov (La unua amo - novelo, 1860)
  • Otcy i deti (Patroj kaj filoj - romano, 1862)
  • Dym (Fumo - romano, 1867)
  • Stepnoj Korol Lir (novelo, 1870)
  • Veŝnie vody (Printempa akvofluo - novelo, 1872)
  • Ĉasy (Horloĝo - rakonto, 1876)
  • Nov (romano, 1877)
  • Stichotvorenija v proze. Senilia (versaĵoj en prozo, 1882)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Rozo (tradukis A. Vejscler, Lingvo Internacia, 1900, p. 178)
  • Nimfoj (tradukis N. Kabanov, Lingvo Internacia, 1911, p. 63)
  • Kanto de triumfanta amo / Ivan Turgenev. El rusa lingvo trad. Andreo Fiŝer. - Paris: Librairie de l' Esperanto, 1908. - 31 p.
  • Patroj kaj filoj / I. S. Turgenev. Trad. el la rusa lingvo K. Bein (Kabe). - Moskvo: Librejo "Esperanto", 1909. - 165 p.
  • Versaĵoj en prozo / I. Turgenev. El la rusa lingvo trad. Kabe. - Moskva: Libroeld. "Esperanto", 1909. - IV, 62 p.
  • Anjo : rakonto / de Ivan Turgenev. El la rusa lingvo trad. A. Fiŝer kaj V. Zamjatin. - Tiflis: Pres. "Progreso", 1910. - 64 p.
  • Fantomoj : (fantaziaĵo) / Ivan Turgenev. El la rusa lingvo trad. Andreo Fiŝer. - Bucuresti: Editura Esperanto, [proks. 1910]. - 16 p.
  • Stranga Historio, Lingvo Internacia, 1913, p. 132-147, 170-184, tr. Maria Ŝidlovskaja)
  • Elektitaj Noveloj / I. S. Turgenev. ("Mumu", "Beĵin-herbejo", "Poemetoj en prozo") El la rusa originalo trad. Alexandra Mexin. - Leipzig: Hirt, 1923. - 81 p.
  • Versaĵoj en prozo / Ivan Sergeviĉ Turgenev. Trad. de Kabe. Kun enkonduko kaj notoj de Hirokazu Kaĵi. - Tokio: Esperanto-Kenkju-Ŝa, 1934. - 115 p.
  • Patroj kaj filoj / I. S. Turgenev. El la rusa lingvo trad. Kazimierz Bein (Kabe). - Amsterdam: Libroservo Federacio de Laboristaj Esperantistoj, [proks. 1938]. - 215 p.
  • La unua amo: novelo / Ivan Turgenev. [Trad. el la rusa: Ilsia Novikova; Viktor Kudrjavcev; Aleksander Korĵenkov]. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. - 68 p. (Serio Rusa literaturo, 2)
  • Festeno ĉe la ĉefekzistaĵo (tr. V. Halperin, Lingvo Internacia, Bensona Universala E-Metodo)
  • La almozulo (tr. Asen Grigorov, HdE, Bensona Universala E-Metodo)
  • Du riĉuloj (tr. Asen Grigorov, HdE, Bensona Universala E-Metodo)
  • Orienta legendo (tr. V. Halperin, Lingvo Internacia, Bensona Universala E-Metodo)
  • Kontenta homo (tr. V. Halperin, Lingvo Internacia, Bensona Universala E-Metodo)
  • La malsaĝulo (tr. Asen Grigorov, HdE, Bensona Universala E-Metodo)
  • La pasero (tr. V. Halperin, Lingvo Internacia, Bensona Universala E-Metodo)

Vidu ankaǔ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.