Iosif Brodskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Joseph Brodsky)
Iosif Brodskij
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Иосиф Александрович Бродский
Naskiĝo 24-an de majo 1940 (1940-05-24)
en Sankt-Peterburgo
Morto 28-an de januaro 1996 (1996-01-28) (55-jaraĝa)
en Broklino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Cemetery of San Michele vd
Etno judoj vd
Lingvoj anglarusa vd
Loĝloko South Hadley • Sankt-Peterburgo vd
Ŝtataneco SovetunioUsono • sen valoro • sennacieco vd
Alma mater Halo Clare • Annenschule vd
Subskribo Iosif Brodskij
Memorigilo Iosif Brodskij
Familio
Edz(in)o Maria Sozzani vd
Amkunulo Marianna Basmanova vd
Profesio
Okupo poeto • tradukisto • eseisto • verkistodramaturgo • dramaturgo • lektoro vd
Laborkampo liriko • literary activity • beletropoeziodramo • literary translation • traduko el la angla • translations from Spanish • translation from Polish vd
Aktiva dum 1956– vd
Verkado
Verkoj Gorbunov and Gorchakov vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Iosif Aleksandroviĉ BRODSKIJ (ruse Иосиф Александрович Бродский, angle Joseph Brodsky) naskiĝis la 24-an de majo 1940 en Leningrado — mortis la 28-an de januaro 1996 en Novjorko) estis rusi-usona verkisto kaj nobelpremiito.

La gepatroj de Iosif Brodskij estis judoj. Kun ili li pasigis sian junaĝon en Leningrado; pri tiu tempo li raportis en sia libro Rememoroj pri Peterburgo. Fine de la 1950-aj jaroj li ekverkis poemojn. Li estis kondamnita al kvin jaroj da deviga laboro pro parazitismo 1964, sed liberiĝis jam post 18 monatoj. En 1972 Brodskij perdis la sovetian civitanecon, en 1977 li akiris la usonan. En 1987 li ricevis la premion Nobel de literaturo pro "ĉion ampleksa verkado, plena de klareco de pensoj kaj poezia profundo". li estas unu el la plej junaj el la premiitoj. Kvankam intertempe liaj verkoj publikiĝis ankaŭ en Rusio, li ne volis revenis tien.

Iosif Brodskij komencis verki 16-jaraĝa. La politiko preskaŭ ne ĉeestis en lia poezio. Sed li sentis sin libera homo, kaj tio manifestiĝis en liaj verkoj. Tiun senton de libero la totalisma ŝtato ne povis al li pardoni. La junan poeton defendis de arbitra juĝa persekuto tiaj famuloj, kiel la poetino Anna Aĥmatova kaj profesoro de literaturscienco Jefim Etkind (post jardeko organizonta debatvesperon pri Esperanto en la leningrada pedagogia instituto kaj pli malfrue ekpersekutata kaj ellandigita pro amikeco kun la disidenta verkisto Aleksandro Solĵenicin). Tio ne helpis. Tamen pro protestoj el eksterlando, post jaro de ekzilo Iosif Brodskij revenas hejmen en Leningrado.

En 1972 li elmigras kaj ekloĝas en Usono. Li verkas poezion kaj prozon (en la rusa kaj en la angla), instruas literaturon en universitatoj kaj multe vojaĝas en la mondo. Ĉiujare liaj maljunaj gepatroj, jen unu jen alia, petas permeson viziti sian solan filon aŭ almenaŭ renkontiĝi kun li en tria lando, ekzemple, en la najbara kaj frata Pollando. Kaj ĉiufoje la instancoj de tiu „plej hom-ama ŝtato” rifuzas al ili. Ili mortis sen revidi sian solan filon.

En 1987 Iosif Brodskij fariĝas Nobel-premiito pri literaturo. En lia patrolando pri tio informis nur unu ĵurnalo Komsomolskaja pravda. La sarkasman tonon de tiu informo tuj rebatis legantoj, kaj la redakcio devis publikigi kelkajn el tiuj reagoj.

En sia Nobel-premia parolado, Iosif Brodskij pasie substrekis, ke la lingvo vivas kaj evoluas precipe danke al la poezio. Lige kun tio, estas interese noti lian rilaton al du specoj de transformoj de liaj poeziaĵoj. Kelkaj liaj junaĝaj versaĵoj estis muzikigitaj kaj prezentataj en bardaj koncertoj. Li rilatis al tio tolereme. Foje li estis invitita al tia koncerto de konata bardo, sed li ne venis; demandita pri la kaŭzo, li esprimis supozon, ke li povus bati la kapon de la bardo per gitaro pro kolero. Kaj jen pri alia speco de transformo. En julio 1992 en Stokholmo Iosif Brodskij volonte babilis kun rusaj esperantistoj dum du horoj kaj aprobis aperigon de siaj verkoj en esperanta traduko, kion poste efektivigis Mikaelo Bronŝtejn, precipe per tiu ĉi prezentata libro El nenie kun amo. Do la poeto ne dubis, ke Esperanto ebligas produkti ne malpli bonajn tradukojn de poezio ol naciaj lingvoj.

Memortabulo pri Brodskij en Venecio

Iosif Brodskij opiniis, ke „la poezio estas arto metafizika laŭdifine, ĉar mem la materialo de tiu – la lingvo – estas metafizika”. Nu, pro tio mi ne aŭdacas komenti liajn poemojn: mi estas homo malproksima de metafiziko, kiu eĉ nebone scias, kio estas tio. Ŝatantoj de poezio legu kaj ĝuu, ĉar la esperantistoj estas bonŝancaj havi tiun libron en fidindaj kaj fluaj tradukoj.

Brodskij amis la urbon Venecio kaj regule iris tien je kristnasko. Li dediĉis al ĝi libreton nomatan laŭ la loko fondamenta degli incurabili. En tiu loko nun estas memortabulo pri li en du lingvoj, la itala kaj la rusa.

Iosif Brodskij mortis pro korinfarkto. Konforme al lia deziro lia tombo situas sur la insulo San Michele ĉe Venecio.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]