Okcidenta makisgarolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalifornia makisgarolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta makisgarolo
Okcidenta makisgarolo
Okcidenta makisgarolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Aphelocoma
Specio: A. californica
Aphelocoma californica
(Vigors, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La okcidenta makisgarolo (Aphelocoma californica [1]), konata ankaŭ kiel Kalifornia makisgarolo aŭ kiel Longvosta makisgarolo (kaj vidu sube), estas specio de makisgarolo indiĝena de okcidenta Nordameriko, kun teritorio el suda Vaŝingtonio al centra Teksaso kaj centra Meksiko. Ĝi ĵus etendis sian teritorion al la regiono Puget Sound de Vaŝingtonio. La Insula makisgarolo (Aphelocoma insularis), troviĝanta nur en la Insulo Santa Cruz kaj la Florida makisgarolo (Aphelocoma coerulescens), endemismo de Florido, estas ĝiaj plej proksimaj parencoj.[2] La Okcidenta makisgarolo estas nemigranta kaj povas troviĝi en urbaj areoj, kie ĝi povas iĝi maltimida kaj venas manĝi al birdomanĝejoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Okcidenta makisgarolo estas granda kantobirdo, ĉirkaŭ 27-31 cm longa (inklude la voston), kun enverguro de 39 cm kaj ĉirkaŭ 80 g peza. La birdoj de la pacifika marbordo kutime estas pli brilaj en koloro ol tiuj de la interno, sed ĉiuj el ili estas bluaj, blankaj kaj grizaj, kvankam neniu estas unukolora kiel la rilata Meksika makisgarolo. Ĝenerale tiu nearktisa specio havas bluajn kapon, flugilojn kaj voston, grizbrunan dorson kaj grizecajn subajn partojn. La gorĝo estas blankeca kun blua kolumo. La alvoko estas priskribita kiel "akra kaj raspa".

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Kiel sia nomo sugestas, la Okcidenta makisgarolo loĝas areojn de makiso, prefere arbarojn de pinsema pino kaj junipero, kverko kaj foje prozopo. Ili loĝas ankaŭ ĉeurbaj ĝardenoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Okcidentaj makisgaroloj kutime manĝas en paroj, familigrupoj aŭ etaj nefamiliaj grupoj, for de la reprodukta sezono. Ili manĝas etajn animalojn, kiel ranojlacertoj, ovojn kaj idojn de aliaj birdoj, insektoj, kaj (ĉefe vintre) grenon, nuksojn kaj berojn.

Manĝostokado[redakti | redakti fonton]

Okcidentaj makisgaroloj, kiel multaj aliaj korvedoj, ekspluatas efemerajn abundojn de manĝodisponeblo per stokado de manĝaĵoj en kaŝejoj en siaj teritorioj. En la proceso de kolektado kaj stokado Okcidentaj makisgaroloj montris lertecon por plani la elekton de la kaŝejoj por havi taŭgan manĝokvanton kaj varion por la estonteco.[3] Okcidentaj makisgaroloj kapablas ankaŭ uzi observan spacomemoron por rabi kaŝaĵojn faritajn de siaj samspeciuloj. Por protekti siajn kaŝaĵojn el eventualaj 'rabistoj', manĝostokistoj aranĝas kelkajn strategiojn por redukti la riskon de rabado. Oni scias ankaŭ ke la Okcidentaj makisgaroloj stokas kaj enterigas brilkolorajn objektojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nestoj estas konstruitaj malalte en arboj aŭ arbustoj, 1m al 10m super la grundo, ĉefe de la ino, dum la masklo kontrolas ŝiajn klopodojn. La nestoj estas fortikaj, kun ekstera diametro de 33 cm al 58 cm, konstruita sur platformo de bastonetoj el musko kaj sekaj herberoj kovritaj el maldikaj radikoj kaj haro. La ino demetas 4 al 6 ovojn el marto al julio kun kelkaj regionaj variaĵoj. Estas du komunaj ŝelkoloraj varioj: palverda fono kun malregulaj, olivkoloraj punktoj aŭ markoj, kaj palgrizeca-blanka al verda fono kun ruĝecbrunaj punktoj. La ino kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 16 tagoj. La elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 18 tagoj.

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

La Okcidenta makisgarolo estas unu el la specioj kies populacioj estas danĝere afektitaj de la Okcidentnila viruso, ĉefe en la Kalifornia Centra Valo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La Okcidenta, Insula kaj Florida makisgaroloj estis iam konsiderataj kiel subspecioj de unusola specio nome la "Makisgarolo". Tamen ili estas nune konsiderataj kiel tre distingaj (Emslie 1996,[4]Curry et al. 2002,[2] Rice et al. 2003[5]). Krom la proksima rilataro inter la Kalifornia kaj la Insula makisgaroloj la solvo de ilia evolua historio aperis tre malfacila.

Laŭ analizoj de DNA ŝajne aperas ke se estas 2 kladoj, nome unu okcidenta en Pacifiko kaj alia orienta de la Rokmontaro, la rilato de la populacioj ne estas ankoraŭ sufiĉe konata (Rice et al. 2003[5]). Tiele estas kvazaŭ ke la Okcidenta makisgarolo estas fakte du distingaj specioj, unu apartenanta al la Pacifiko kaj alia al la orienta stirpo, kies prauloj estus forminte la Floridan makisagarolon. Paleogeografio de la teritorio de la Rokmontaro subtenas tiun bildon.

Internaj birdoj (Makisgarolo de Woodhouse, grupo woodhouseii) diferenciĝas en plumaro (pli palblua supre, kaj kun nedistinga kaj kutime nekompleta brustostrio) el la marbordaj birdoj (Kalifornia makisgarolo, grupo californica; pli malhelblua supre, kaj kun tre markita - sed ne nepre kompleta - blua brustostrio). Ili diferenciĝas ankaŭ laŭ ekologio kaj kutimaro; la bekoj de la grupo de Pacifiko estas kutime fortikaj kaj hokoformaj pinte ĉar ili manĝas glanojn, dum la interna grupo kiu manĝas pinsemojn havas pli longan, sveltan kaj rektan bekon kun malmulte aŭ nenioma hoko (Curry et al. 2002[2]).

Ĉiu grupo enhavas nombron da subspecioj. En la grupo woodhouseii, la tre palaj sed distinge bilditaj plej sudaj subspecioj sumichrasti kaj remota ("Sumikrasta makisgarolo") restas aparte; ties restantaj rasoj estas ĝenerale ne tiom palaj sed ili havas eluzitajn kolorojn kun nedistinge markitaj bordoj. Kvankam oni konsideras, ke tiuj konstituas tre markitajn grupojn, la molekulaj datumoj de Rice et al. (2003)[5] malkapablas distingi woodhouseii kaj sumichrasti. Tiele, tiuj diferencoj ŝajne respegulas bildojn sendependajn de filogenio kiel adaptiĝoj al lokaj kondiĉoj aŭ eble karakterŝanĝo kun la Meksika makisgarolo kiu estas pli simila al la nordaj internaj ol al la plej sudaj taksonoj; ties teritorio koincidas kun tiu de la laste menciita sed ne kun la alia. Certe iom da genetika fluo inter tiuj populacioj okazis, sed dum la hibrida zono inter la grupoj californica kaj la woodhouseii estas tre limigita, la geografie izolitaj sudaj populacioj ŝajnas genetike tre distinga (Curry et al. 2002,[2] Rice et al. 2003[5]).

Laŭ Curry et al. (2002),[2] la subspecioj estas la jenaj:

Kalifornia makisgarolo, A. (californica) californica[redakti | redakti fonton]

Kalifornia makisgarolo (Aphelocoma californica immanis), montrante la grizan dorson kaj la tre markitan brustostrion de la marbordaj rasoj. Glano estas tipa manĝaĵo.
Alia (masklo) de Kalifornia makisgarolo. Notu brilblankajn plumojn nuligantajn la brustostrion. Evidentaj markoj en la okulregiono estas tipaj ĉe maskloj.
  • Aphelocoma californica immanis Grinnell, 1901 - Interna makisgarolo
El Puget Sound tra la valo Willamette el Kantono Douglas, Oregono
Granda subspecio. Iom pli senkolora kaj hela laŭ koloro ol la californica pro genetika fluo el internaj populacioj. Blua kapo kaj kolo malpli purpura ol ĉe la grupo woodhouseii. Dorso kutime tre bruneca, subaj partoj kaj ĉefe brusto tre blankecaj, subvostaj kovriloj kutime kun nuancoj palbluaj aŭ grizaj ĉe maskloj. Fortaj bekoj, flugiloj kaj vostoj tre mallongaj.
  • Aphelocoma californica caurina Pitelka, 1951
Marborda SOk Oregono el valo de rivero Rogue sude al Napa Kantono kaj Sonoma Kantono; orienta limo la plej interna Kalifornia marborda teritorio.
Simila al californica, sed kapo kaj dorso tre intense koloraj, kun brilpurpura nuanco al blua kapo. Koloro simila al la nomiga, sed pli malhela ol la “immanis”. Relative al la nomiga “californica”, bluaj areoj tre purpuraj kaj brilaj, brusto pli malhela ol la cetero de la subaj partoj.
  • Aphelocoma californica oocleptica Swarth, 1918 - Nikazia makisgarolo. Inkludas A. c. superciliosa
El Kantono Jackson, Kantono Klamath kaj Laga Kantono, Oregono, tra Sakramento kaj Valo San Joaquin kaj ĉirkaŭaj montaroj al Kerna Kantono, areo de Golfo de San-Francisko kaj Alpa Kantono. Oriente al Injoa Kantono kaj Virginia Montaro (Kantono Washoe, Nevado), kie ĝi interreproduktiĝas kun nevadae de la grupo woodhouseii.
Tre varia laŭ la etendo de la genetika fluo inter tiu taksono kaj nevadae. Ĝenerale simila al californica sed pli granda; koloro de kapo kaj kolo varias en heleco kaj kvanto de purpura nuanco. Dorso grizeca; subvostaj kovriloj kutime blankaj. Beko kutime fortika sed varia laŭ la habitata tipo (malpli fortika ĉe birdoj de pinsema teritorio).
  • Aphelocoma californica californica (Vigors, 1839)
Kalifornia marbordo el Kantono San Mateo kaj SOr Kantono Alameda al SOk Ventura Kantono.
Bluo de kapo kutime tre purpurnuanca. Dorso bluecbrunece griza, pli blua al la pugo. Nekompleta bluecviola brustostrio. Subaj partoj grizblankecaj, pli malhelaj en brusto. Subvostaj kovriloj blankaj kun blua nuanco. Femuroj grizaj. Vostoplumoj malhelbluaj, la plej grandaj plumoj pli senkoloraj. Fortika beko kun pinto tre hokoforma.
  • Aphelocoma californica obscura Anthony, 1889 - Beldinga makisgarolo
Marborda SOk Kalifornia, oriente al Montaro San Bernardino, kelkaj izolitaj montaraj teritorioj de Ok Mojave-Dezerto kaj Whale Peak (Kantono San Diego). Suden tra N Baja California, Meksiko (Sierra de Juárez, Sierra San Pedro Mártir) al golfo Todos Santos
Pli malgranda kaj malhela ol californica, kun pli intensa purpura kaj bruna koloro en kapo kaj dorso respektive; elstara griza striado en gorĝo kaj distinga brusta kolumo. Ventro kun fumgriza nuanco, pli hela meze. Ĝenerale pli intensa koloro ĝenerale. Fortika beko.
  • Aphelocoma californica cana Pitelka, 1951 - Aglamonta makisgarolo
Loĝas nur en arbaroj de Unufolia pino en Monto Aglo, Nacia Parko Arbo Joshua.
Pli malgranda, pli hela kaj pli griza ol californica. Beko ne tiom fortika. Ŝajne izolita hibrido de A. c. obscura kaj nevadae de la grupo woodhouseii.
Kalifornia makisgarolo (eble A. c. cana) ripoze arbopinte
  • Aphelocoma californica hypoleuca Ridgway, 1887 - Ksantusa makisgarolo. Inkludas A. c. cactophila
Aridaj regionoj de centra kaj suda Baja California sude de linio tra Bahía Magdalena, Sierra de Calamajué kaj Loreto
Pli malgranda kaj iom pli hela ol californica kun malpli purpura nuanco en blua kapo. Sube inklude bluon brustan tre helan. Kelkaj havas bluan aŭ grizan nuancon en subvostaj kovriloj. Beko proporcie pli longa en la grupo californica.

Okcidenta makisgarolo de Woodhouse, A. (californica) woodhouseii[redakti | redakti fonton]

  • Aphelocoma californica/woodhouseii nevadae Pitelka, 1945a - Nevada makisgarolo
Granda Baseno el N Nevado suden, kelkaj izolitaj montaraj teritorioj en Valo de Morto kaj Mojave-Dezerto el Or Kalifornio al SOk de Nov-Meksikio, suden al NOr Sonora kaj malproksima NOk Chihuahua. Kelka hibridado kun A. c. oocleptica (grupo californica) en la nordokcidenta bordo de sia teritorio.
Pli hela kaj pli senkolora ol la woodhouseii; helbluaj subvostaj kovriloj. Beko longeca, tre akrapinta, ne hokoforma pinte.
  • Aphelocoma californica/woodhouseii woodhouseii (Baird, 1858)
Montetoj de Roka Montaro, el N Utaho/S Vajomingo sude tra NOk Chihuahua kaj Ok Teksaso, foje pli interne en la Ŝtato.
Bluo de kolo kun senkolora grizeca nuanco; dorso grizecbruna. Subvostaj kovriloj bluaj. Beko fortika sed rekta, iom hokoforma pinte.
  • Aphelocoma californica/woodhouseii texana Ridgway, 1902 - Teksasa makisagarolo
Konata nur el areo de Edwards Plateau (Teksaso) kaj etendo de ebla kontakto kun woodhouseii necertigita. Eble tiu subspecio estas ĉe Caprock Escarpment, kie la specio setlis en la 1950-aj jaroj.
Pli malhela ol woodhouseii kun nuanco de brusta kolumo. Pli malalta brusto kun bruneca nuanco, granda blanka makulo en malsupra ventro. Subvostaj kovriloj blankaj; ĉe plenkreksaj maskloj kutime kun kelkaj bluaj plumpintoj. Dorso tre bruna. Junaj birdoj evidente pli palaj ol ĉe woodhouseii. Fortike, sufiĉe senpinta beko.
  • Aphelocoma californica/woodhouseii grisea Nelson, 1899
Okcidenta Patrinmontaro, ĉefe ĉe Chihuahua; interreproduktado kun nevadae de NOk de la teritorio.
Pli hela kaj granda ol la woodhouseii, kun nuanco de blua kolumo. Subvostaj kovriloj blankaj. Longaj flugiloj kaj mallonga, fortika beko.
  • Aphelocoma californica/woodhouseii cyanotis Ridgway, 1887 - Bluorela makisgarolo
Malsupra Orienta Patrinmontaro, Meksiko, el S Coahuila al Tlaxcala; ĝenerale separata el texana woodhouseii; teritorio apuda al grisea en S Ĉiuaŭa dezerto.Ŝajne anstataŭata de la Meksika makisgarolo je arbaroj de pli altaj altitudoj al S de la teritorio.
Pli granda kaj senkolora ol la woodhouseii. Dorso bruna kun blua nuanco, foje tre blueca. Superokulo svaga kaj malgranda. Subaj partoj tre helaj; malsupra ventro blanka. Subvostaj kovriloj senkolore blankaj. Beko kaj flugiloj kiel ĉe grisea, junuloj pli brunaj ol ĉe texana.
  • Aphelocoma californica/woodhouseii sumichrasti (Baird and Ridgway, 1874) - Sumikrasta makisgarolo
El Meksikurbo sudorienten tra Veracruz, Puebla kaj Oaxaca.
Brilblua kapo, kun nigrecaj orelmakuloj. Svaga blanka superokulo. Dorso grizecbruna, blua al la vosto. Helgrizaj strioj en gorĝo; spuroj de svaga grizeca aŭ grizecblua brusto kolumo. Femuroj fumgrizaj. Vostoplumoj malhelbluaj. Granda, kun tre longaj flugiloj. Fortika, iom hokoforma beko.
  • Aphelocoma californica/woodhouseii remota Griscom, 1934 - Ĉilpansinga makisgarolo
SOk Oaxaca kaj centra Guerrero. Ŝajne separata el sumichrasti de la Balsas-Valo.
Pli senkolora kaj hela ol sumichrasti. Plej granda el ĉiuj el Okcidentaj makisgaroloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Aphelocoma, el latinigita greka aphelo-, "milda" (greka: apalos, απαλός) + latina coma "hararo", pro la milda plumaro de la birdoj de tiu genro kompare al aliaj korvedoj. californica, modernigita latina por "kalifornia".
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Curry, Robert L.; Peterson, A. Townsend & Langen, T.A. (2002): Western Scrub-Jay (Aphelocoma californica). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 712. Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & American Ornithologists' Union, Washington, D.C. Reta versio, elŝutita la 2007-FEB-25. COI:10.2173/bna.712 (postulas subskribon)
  3. (22 February 2007) “Planning for the future by western scrub-jays”, Nature (resumo) 445, p. 919–921. doi:10.1038/nature05575. Alirita 2008-01-21.. 
  4. Emslie, Steven D. (1996): A fossil Scrub-Jay supports a recent systematic decision. Condor 98(4): 675-680. PDF plena teksto Arkivigite je 2010-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Rice, Nathan H.; Martínez-Meyer, Enrique & Peterson, A. Townsend (2003): Ecological niche differentiation in the Aphelocoma jays: a phylogenetic perspective. Biological Journal of the Linnean Society 80(3): 369–383. COI:10.1046/j.1095-8312.2003.00242.x PDF plena teksto Arkivigite je 2009-03-19 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1994): Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world. A&C Black, London. ISBN 0-7136-3999-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]