Kemecse
Kemecse (kemeĉe) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Ibrány-Nagyhalász.
Geografio
48° 04′ N 21° 48′ O / 48.067 °N, 21.800 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 04′ N 21° 48′ O / 48.067 °N, 21.800 °O (mapo)
Kemecse situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Nyíregyháza-Záhony, laŭ flankovojoj. Nagyhalász troviĝas je 8, Ibrány je 13, Nyíregyháza je 16, Budapeŝto je 242 km-oj.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1222. La komunumo iĝis urbo en 2005.
Vidindaĵoj
Kemecse havas barokajn preĝejojn kalvinanan el 1809 kaj romkatolikan el 1821.