Krizino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krizino
krizino
Plata kemia strukturo de la Krizino
krizino
Tridimensia kemia strukturo de la Krizino
Krizino estas solida antioksidigaĵo trovata en plantoj tiaj kiaj la pasifloro[1]
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj.
Kemia formulo
C15H10O4
CAS-numero-kodo 480-40-0
ChemSpider kodo 4444926
PubChem-kodo 5281607
Fizikaj proprecoj
Aspekto kristalflava solidaĵo
Molmaso 254,241 g·mol−1
Denseco 1,2693g cm−3
Fandpunkto 284  °C-286  °C[2]
Bolpunkto 491,9  °C[3]
Refrakta indico  1,6985
Ekflama temperaturo 192,5  °C[4]
Acideco (pKa) 6,57
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Krizino, (5,7-duhidrokso-flavono) C15H10O4 estas flavonoido kun antioksidigaj proprecoj trovata en la mielo, propoliso, pasifloroj, Passiflora incarnata kaj "Oroxylum indicum". Ĝi estas kristalflava solidaĵo nesolvebla en akvo, solvebla en alkalaj solvaĵoj kaj malmulte solvebla en kloroformo, etanolo kaj duetila etero. Krizino posedas antimikrobiajn, antivirusajn, antifungajn, antimutagenajn kaj antikarcinomogenajn proprecojn krom vastan gamon da farmakologiaj aktivecoj. Samkiel aliaj flavonoidoj, krizino agas kontraŭ alergenoj, migrado de kancerĉeloj, kaj malpliigas la riskojn pri morteco en koronariaj kormalsanoj. Krizino estas uzatas en la traktado de la streso, ĝi estas antikonvulsia kaj provokas muskolan malstreĉiĝon.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la apigenino per forigo de hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:

apigeninokrizino

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la luteolino per forigo de du hidroksilaj grupoj en la 4-a kaj 5-a pozicioj de la fenila grupo:

luteolinokrizino

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la naringenino per forigo de hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo kaj oksidado en la 2-a pozicio de la kromenonila grupo:

naringeninokrizino

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la miriketino per forigo de kvar hidroksilaj grupoj, nome tri en la 3-a, 4-a kaj 5-a pozicioj de la fenila grupo kaj unu en la 3-a pozicio de la kromenonila grupo:

miriketinokrizino

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la kempferolo per forigo de du hidroksilaj grupoj, unu en la 4-a pozicio de la fenila grupo kaj alia en la 3-a pozicio de la kromenonila grupo:

kempferolokrizino

Sintezo 6[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la kverketino per forigo de tri hidroksilaj grupoj, du en la 4-a kaj 5-a pozicioj de la fenila grupo kaj tria en la 3-a pozicio de la kromenonila grupo:

kverketinokrizino

Sintezo 7[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la akacetino per anstataŭado de metoksila grupo je hidrogenatomo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:

akacetinokrizino

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al apigenino per aldono de hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:

krizinoapigenino

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al luteolino per aldono de du hidroksilaj grupoj en la 4-a kaj 5-a pozicioj de la fenila grupo:

krizinoluteolino

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al naringenino per aldono de hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo kaj reduktado en la 2-a pozicio de la kromenonila grupo:

krizinonaringenino

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al miriketino per aldono de kvar hidroksilaj grupoj, nome tri en la 3-a, 4-a kaj 5-a pozicioj de la fenila grupo kaj unu en la 3-a pozicio de la kromenonila grupo:

krizinomiriketino

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al "kempferolo" per aldono de du hidroksilaj grupoj, unu en la 4-a pozicio de la fenila grupo kaj alia en la 3-a pozicio de la kromenonila grupo:

krizinokempferolo

Reakcio 6[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al kverketino per aldono de tri hidroksilaj grupoj, du en la 4-a kaj 5-a pozicioj de la fenila grupo kaj tria en la 3-a pozicio de la kromenonila grupo:

krizinokverketino

Reakcio 7[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al akacetino per anstataŭado de hidrogenatomo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:

krizinoakacetino

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]