Maldekstra vojo kaj dekstra vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bafometo de la Dogma et Rituel de la Haute Magie de Eliphas Levi, 1854, adoptita simbolo de pluraj "Maldekstermana Vojo" kredaj sistemoj.

La terminoj Maldekstra Vojo kaj Dekstra Vojo referencas diĥotomion inter du kontraŭaj vizaĝoj de Okcidenta esoterismo, kiu kovras diversajn grupojn okupitaj de okultismo kaj ceremonia magio. Laŭ kelkaj difinoj, la Maldekstra Vojo egalas al malica Nigra magio kaj la Dekstra Vojo al homama Blanka magio.[1] Aliaj okultistoj kritikas ĉi tiun difinon, kredante ke la Maldekstra-Dekstra diĥotomio referencas simple al malsamaj specoj de laboro kaj ne nepre signifas bonajn aŭ malbonajn magiajn agojn.[1]

Laŭ pli lastatempaj difinoj, kiuj bazas sin mem sur la devenoj de la terminoj inter indiana Tantra, la Dekstra Vojo aŭ DV, estas vidita kiel difino por tiuj magiaj grupoj kiuj sekvas specifajn etikajn kodojn kaj socian konvencion, dum la Maldekstra Vojo adoptas la kontraŭan sintenon, asertante la rompadon de tabuoj kaj la forlasado de fiksita moraleco. Kelkaj nuntempaj okultistoj emfazas ke ambaŭ vojoj povas esti sekvitaj de magia praktikisto, ĉar ili esence havas la samajn celojn.

Teminaro[redakti | redakti fonton]

Dekstra Vojo[redakti | redakti fonton]

La Dekstra Vojo estas ofte taksita kiel aludanta al magiaj aŭ religiaj grupoj kiuj aliĝas al certa aro de karakterizaĵoj:

  • Ili disigas la konceptojn de menso, korpo kaj spirito en tri apartajn, kvankam interilatitajn, entojn.[2]
  • Ili aliĝas al specifa morala kodo kaj kredo je iu formo de juĝo, kiel karmo aŭ la Triobla Leĝo.[2]

La okultistoj Dion Fortune[3] kaj William G. Gray[4] konsideras ne-magiajn Abrahamajn religiojn kiel de la Dekstra Vojo.

Maldekstra Vojo[redakti | redakti fonton]

La historiisto Dave Evans studis adeptojn de la Maldekstra Vojo en la frua 21a jarcento, farante plurajn rimarkojn pri iliaj praktikoj:

  • Ili ofte rifuzas socian konvencion kaj kutimajn adojn; kelkaj sugestas ke tia decido estas serĉo por persona libereco. Kiel parto de tio, adeptoj de la Maldekstra Vojo uzas magiajn teknikojn kiuj tradicie estas viditaj kiel tabuaj, ekzemple uzi seksan magion aŭ Satanan figuraĵon.[1] Kiel Mogg Morgan skribis, la "rompado de tabuoj faras magian pli potenca kaj povas gvidi al reintego kaj liberigo, [por ekz.] la manĝado de viando en vegetaraj komunumoj povas havi la saman liberigantan efikon kiel anusa seksumado en sekse memlimigita socioj."[5]
  • Ili ofte pridemandas religian aŭ moralan dogmon, male aliĝanta al formoj de personala anarkiismo.[1]
  • Ili ofte akceptas seksecon kaj inkluzivas ĝin en magia rito.[1]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kritiko de ambaŭ terminoj venis de diversaj okultistoj. La Magister de la Cultus Sabbati, Andrew D. Chumbley, deklaris ke ili estis simple "teoriaj konstruĵoj" kiuj estis "sen definitiva objektiveco" malgraŭ ambaŭ vojoj povas esti utiligitaj de la magiisto. Li uzis la analogion de persono havanta du manojn, dekstran kaj maldekstran, ambaŭ servantan al la sama majstro.[6] Similaj sentoj estis esprimitaj de unu Vika Alta Pastro John Belham-Payne, kiu deklaris, "Por mi, magio estas magio."[7]

Historio de la terminoj[redakti | redakti fonton]

Vamaĉara[redakti | redakti fonton]

Vāmācāra estas Sanskrita termino signifanta "atingon per la maldekstra mano" kaj estas sinonima al Maldekstra Vojo (Sanskrita: Vāmamārga).[8][9] Ĝi priskribas apartan manieron de adoro aŭ spirita praktiko (Sanskrita: sadhana) kiu ne estas nur neortodoksa (Sanskrit: Nāstika) al norma Veda prohibicio, sed antipoda kompare al triumfantaj kulturaj normoj. Ĉi tiuj praktikoj estas ofte ĝenerale konsideritaj Tantraj en orientiĝo. La kontraŭa termino al Vamaĉara estas Dakshinachara (mallongite, "Dekstra Vojo") kiu estas uzita ne nur aludi al ortodoksaj (Āstika) sektoj sed al manieroj de animeco kiuj sekvas spiritajn praktikojn laŭ Veda prohibicio sed ankaŭ ĝenerale sekvas triumfantajn kulturajn normojn. Tio dirita, maldekstraj kaj dekstraj manieroj de praktiko povas esti evidentaj en ambaŭ ortodoksaj kaj neortodoksaj lernejoj de Darmaj religioj kiel Hinduismo, Ĝajnismo, Sikismo, kaj Budhismo kaj estas afero de estetiko, kulturo, prefero, iniciato, sadhana kaj darma deveno (parampara).

Tantro kaj Helena Blavatsky[redakti | redakti fonton]

La okcidenta uzado de la terminoj Maldekstra Vojo kaj Dekstra Vojo komencis Helena Blavatsky, 19-jarcenta okultisto kiu fondis la Teozofian Socion. Ŝi trairis partojn de suda Azio kaj asertis renkonti multajn mistikulojn kaj magiajn praktikistojn en Barato kaj Tibeto. Ŝi evoluigis la terminon Maldekstra Vojo kiel traduko de la termino Vama-marga, Barata Tantra praktiko kiu emfazis rompi hinduajn sociajn tabuojn per ĝui seksumadon dum rito, trinkadon de alkoholon, manĝadon de viando, kaj renkontumado en tombejoj, kiel parto de la spirita praktiko. La termino Vama-marga laŭvorte signifis "la maldekstran vojon" en la Sanskrita kaj ĝi pro tio ke Blavatsky unue ekuzis la terminon.[1]

Revenante al Eŭropo, Blavatsky ekuzis la terminon. Estis relative facile por ŝi asocii maldekstro kun malbono en multaj eŭropaj landoj, kie ĝi jam havis asocion kun multaj negativaj aferoj; kiel la historiisto Dave Evans notis, samseksemuloj estis nomitaj "maldekstromana" dum en protestantaj nacioj, Romaj katolikoj estis nomitaj "maldekstraj piedumuloj".[1] Ĉi tiu asocio kun negativaj flankoj de socio povas esti sekvita retroe al la Biblio, en kiu ĝi deklaras:

Kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.
Mateo 25: 32-33

Adopto en la okcidentan esoteran tradicion[redakti | redakti fonton]

En Nov-Jorko, Helena Blavatsky fondis la Teozofian Societon kun pluraj aliaj homoj en 1875. Ŝi ekskribadis plurajn librojn, inkluzive Isis Malkovrita (1877) en kiu ŝi enkondukis la terminojn Maldekstra Vojo kaj Dekstra Vojo, firme deklarante ke ŝi ŝi mem sekvis la Dekstran Vojon kaj ke adeptoj de la Maldesktra Vojo estis praktikistoj de Nigra Magia kaj estis minaco al socio. La okulta komunumo baldaŭ kaptis ŝian novan duecon, kiu, laŭ historiisto Dave Evans, "ne ekzistis antaŭe" en la Okcidenta Esotera Tradicio.[1] Por ekzemplo, Dion Fortune, la fondinto de esotera magia grupo (la Societo de la Interna Lumo) ankaŭ surprenis la flankon de la Dekstra Vojo, farante la aserton ke "nigraj magiistoj" aŭ adeptoj de la Maldekstra Vojo, estis samseksemuloj kaj ke Barataj servantoj eble uzus malicajn magiajn ritojn dediĉitajn al la diino Kalio kontraŭ siaj Eŭropaj mastroj.[1]

Aleister Crowley plue ŝanĝis kaj popularigis la terminon en certaj okultaj rondoj, aludante al "Frato de la Maldekstra Vojo" aŭ "Nigra Frato", kiel unu kiu malsukcesis atingi la gradon de Magister Templi en la sistemo de ceremonia magio de Crowley.[10] Crowley ankaŭ menciis la Maldekstran Vojon dum priskribi la punkton ĉe kiu la Adeptus Exemptus (kiel sia malnova Kristana mentoro, Macgregor Mathers) elektas transiri la Abismon, kiu estas la loko de Ĉoronzon kaj la iluzia dekunua Sefiroto, kiu estas Da'ath aŭ Scio. En ĉi tiu ekzemplo, la kompetentulo devas kapitulaci ĉion, inkluzive la konsilon de sia Sankta Gardanta Anĝelo kaj salti en la Abismon. Se lia amasigita Karmo estas sufiĉa kaj se li tut-plene detruas sin mem, li fariĝas "bebo de la abismo", kaj leviĝas kiel Stelo en la sistemo de Crowley. Aliflanke, se li retenas iun fragmenton de egoismo aŭ se li timas transiri, li tiam fariĝas surŝelita. La tavoloj de sia memo, kiun li ne forŝutis en la Abismo, enŝeligas lin. Li estas tiam nomita  "Frato de la Maldekstra Vojo", kiu poste estos rompita kaj disfalita kontraŭ sia volo, pro tio ke li malsukcesis elekti libervolan disfalon.[10] Crowley ligilis ĉiom de tio al "Maria, (kiu estas) blasfemo kontraŭ BABALON" kaj ankaŭ al la senedzeco de kristanaj pastroj.[10]

Alia de tiuj homoj kiun Fortune taksis kiel adepton de la Maldekstra Vojo estas Arthur Edward Waite, kiu ne agnoskis ĉi tiujn terminojn kaj asertis ke ili estis nove enkondukitaj kaj ke en ajna kazo li taksis la terminojn "Maldekstra Vojo" kaj "Dekstra Vojo" kiel apartaj de Nigra kaj Blanka Magio.[1] Tamen, malgraŭ la provoj de Waite distingi la duopon, la ekvacio de la Maldekstra Vojo kaj Nigra Magio estis disvastigita pli ĝenerale en la fikcio de Dennis Wheatley; Wheatley ankaŭ kunligis la duopon al Satanismo kaj ankaŭ la politika ideologio de komunismo, kiu li vidis kiel minaco al tradicia brita socio.[1] En unu el liaj romanoj, Stranga Konflikto (angle: Strange Conflict) (1941), li deklaris jene:

La Ordo de la Maldekstra Vojo... Havas siajn adeptojn... La Vojo de Mallumo estas daŭrigita en la horora Voodua sekto kiu havis siajn devenojn en Madagaskaro kaj tenis Afrikon, la Malluman Kontinenton, en sia teno dum jarcentoj.[11]

Pli postaj 20aj kaj 21aj jarcentoj[redakti | redakti fonton]

En la lasta duono de la 20a jarcento diversaj grupoj ekestiĝis kaj priskribis sin mem kiel de la Maldekstra Vojo, sed ne konsideris sin mem kiel sekvantoj de Nigra Magio. En 1975, Sektoj de la Ombro (angle: Cults of the Shadow) estis eldonita, en kiu la verkisto de la libro, Kenneth Grant, kiu ankaŭ estis studento de Aleister Crowley, eksplikis kiel si kaj sian grupon, la La Ordo de Tifonaso, praktikadis la Maldekstra Vojon. Grant revenigis la terminon al ĝiaj radikoj en orienta Tantra, deklarante ke ĝi pritemis kontraŭstari tabuojn, sed ke ĝi devus esti uzita kune kun la Dekstra Vojo por atingi ekvilibron.[1]

Kiam Anton Szandor LaVey estis evoluiganta sian formon de Satanismo dum la 1960aj jaroj, li emfazis la malakcepton de tradicia kristana moraleco kaj nomis sian novan filozofion kiel formon de la Maldekstra Vojo. En lia Satana Biblio, li skribis ke "Satanismo ne estas blank-luma religio; ĝi estas religio de la karno, la ĉiutageco, besteco — ĉiu el tiuj aferoj estanta regita de Satano, la personigo de la Maldekstra Vojo".[12]

En Rusio estas tradicio de prakitkoj de la Maldekstra Vojo en la komunumo de Slava nov-paganismo sub la influo de Volĥv Veleslav (ruse: Волхв Велеслав), kiu ĝenerale konsideriĝas la patro de slava rekonstruisma paganismo. Simila influo ekzistas en la Odinisma komunumo sub Askr Svarte kaj en Anglio sub Nikarev Leshy.[13][14] Ankaŭ Veleslav verkis plurajn librojn pri Tantro kaj la Maldekstra Vojo.[15]

Uzado en Tantro[redakti | redakti fonton]

Tantro estas aro de esoteraj barataj tradicioj kun radikoj en hinduismo kaj poste en budhismo (elkreskaĵo de la Dharma tradicio). Tantro estas ofte dividita per siaj praktikistoj en du malsamajn vojojn: dakŝinaĉara kaj vamaĉara, tradukita kiel Dekstra Vojo kaj Maldekstra Vojo. Dakŝinaĉara konsistas el tradiciaj hinduaj praktikoj kiel asketismo kaj medito, sed vamaĉara inkluzivas ritajn praktikojn kiuj kontraŭas ĉefan hinduismon, kiel seksajn ritojn, konsumo de alkoholo kaj aliajn drogojn, best-oferojn, kaj kanibalismo. La du vojoj estas viditaj de Tantristoj kiel egale validaj alproksimiĝoj al klerismo. Vamaĉara, tamen, estas konsiderita kiel la pli rapida kaj pli danĝera de la du vojoj kaj ne estas taŭga por ĉiuj praktikistoj.[16][17] La uzado de la terminoj Maldekstra Vojo kaj Dekstra Vojo estas aktiva hodiaŭ en moderna barata kaj budhisma Tantro.

Rilato de la Maldekstra Voja al Tantro en Hinduismo[redakti | redakti fonton]

La malsamo inter la Dekstra Vojo kaj la Maldekstra Vojo estas bele klarigita de Julius Evola en la libro La Jogo de Potenco (itale: Lo Yoga Della Potenza: Saggio sui Tantra):

"Estas grava diferenco inter la du Tantraj vojoj, tio de la dekstra mano kaj tio de la maldekstra mano (kiuj ambaŭ estas sub la egido de Ŝivao). En la unua, la adepto ĉiam sentas "iun super li," eĉ ĉe la plej alta nivelo de konscio. En la lasta, "li fariĝas la finfina Suvereno" (ĉakravartin = mond-estranto)."[18]

La rilato de la Maldekstra Vojo al Tantra en Budhismo[redakti | redakti fonton]

La Enciklopedio de Tibetaj Simboloj kaj Desegnoj de Robert Beér klarigas vastajn tabuojn kaj kutimojn kiuj nomas la maldekstran manon kiel malluman, virinan, malbonkvalita, kaj 'ne ĝusta':

"En Budhisma tantro, la dekstra mano reprezentas la viran flankon de kompato aŭ lertan rimedon, kaj la maldekstra mano reprezentas la virinan flankon de saĝeco aŭ malplenecon. Ritaj, man-tenitaj objektoj, kiel la vaĝra kaj sonorilo, vaĝra kaj lotuso, damaru kaj sonorilo, damaru kaj khatvanga, sago kaj pafarko, kurba tranĉilo kaj ĉapeleto, glavo kaj ŝildo, hoko kaj kapto-ŝnuro, ktp., metitaj en la dekstrajn kaj maldekstrajn manojn respektive, reprezentas la unuigon de la aktiva vira flanko de lerta rimedo kun la kontemplema virina flanko de saĝeco.

En kaj hinduismo kaj budhismo la diino estas ĉiam lokita ĉe la maldekstra flanko de la vira dio, kie ŝi "sidas sur lia maldekstra femuro, dum sia lordo metas lian maldekstran brakon super sia maldekstra ŝultro kaj amuziĝas per sia maldekstra mamo."

En reprezentaĵoj de la Budha bildo, la dekstra mano ofte faras aktivan signon de lerta potenco—la ter-tuŝantan, protektantan, sen-timan, deziron donantan, aŭ instruantan mudron; dum la maldekstra mano ofte restas en la pasiva mudro de meditiema trankvileco, ripozanta sur la genuoj, kaj simbolanta mediton pri malpleneco aŭ saĝeco."[19]

La antaŭirantaj klarigoj de Beér respondas al Jab-Jum (patro-patrina) simboleco kaj kontemplado pri, aŭ praktiko de, seksaj ritoj asociitaj kun Vaĝrajogini kaj Anuttarajoga Tantro. Jab-jum estas ĝenerale komprenita kiel la praa (aŭ mistika) uniĝo de saĝeco kaj kompato. La metafora uniĝo de beateco kaj malpleneco estas ofte reprezentita en Thangka pentraĵoj de la Ŝakrasaṃvara Tantra prezentanta la seksan uniĝon de la dio Saṃvara kaj sia amanto Dorje Pakmo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 Evans, Dave (2007).
  2. 2,0 2,1 Hine, Phil, quoted in Evans, Dave (2007).
  3. Fortune, Dion; The Mystical Qabalah, Aquarian Press, 1987, ISBN 0-85030-335-4
  4. Gray, William; Exorcising The Tree of Evil: How To Use The Symbolism Of The Qabalistic Tree of Life To Recognise And Reverse Negative Energy, [Helios/Weisers/Kima Global], 1974/1984/2002, (originally The Tree of Evil)
  5. Shual.
  6. Chumbley, Andrew, quoted in Evans, Dave (2007).
  7. Chumbley, Andrew, quoted in Evans, Dave (2007).
  8. Bhattacharya, N. N. History of the Tantric Religion pp. 81, 447. (1999) ISBN 81-7304-025-7
  9. Tantra, Vamamarga (The Left Handed Path: Kaula sadhana)
  10. 10,0 10,1 10,2 Magick Without Tears
  11. Wheatley, Dennis (1941).
  12. LaVey, Anton Szandor.
  13. Чёрная Книга Мары» (2008) - The Black Book of Mary; Шуйный путь: чёрная книга нави» (2011) - Шуйный путь: The Black Book of the Navi [NOTE: 'Шуйный путь' remains untranslated to distinguish it from the Shuyngj Way within Odinism]; Книга Великой Нави: Хаософия и Русское Навославие» (2011) - The Book of the Great Navi: Хаософия (The Wisdom of Chaos [Chaosophy]) and Russian Навославие (Praising of the Navi).
  14. http://nikarevleshy.blogspot.ru/2013/06/evgeny-nechkasov-askr-svarte.html Arkivigite je 2015-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, http://www.users.on.net/~mmellors_nbn/4.htm Arkivigite je 2015-02-17 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Veleslav#Written works
  16. p. 265 Shakti: Realm of the Divine Mother, Vanamali, Inner Traditions.
  17. Distinguishing Paramitayana from Mantrayana in Encyclopedia of Buddhism, Robert E. Buswell, Ed., Macmillan USA, New York, NY, 2004.
  18. Barone Giulio Cesare Andrea Evola.
  19. Beér, Robert; The encyclopedia of Tibetan symbols and motifs, Serindia Publications, Inc., 2004

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Svoboda, Robert E. (1986). AGHORA, At the Left Hand of God. Brotherhood of Life. ISBN 0-914732-21-8. 
  • Crowley, Aleister (1991). Magick without Tears. New Falcon Publications. ISBN 1-56184-018-1. 
  • Evola, Julius (1993). THe Yoga of Power: Tantra, Shakti, and the Secret Way. Inner Traditions. ISBN 0-89281-368-7. 
  • Sutcliffe, Richard J. (1996). "Left-Hand Path Ritual Magick: An Historical and Philosophical Overview." In G. Harvey; C. Hardman. Paganism Today. London: Thorsons/HarperCollins. pĝj. 109-37. ISBN 0-7225-3233-4. 
  • Flowers, Stephen (1997). Lords of the Left Hand Path: A History of Spiritual Dissent. Runa Raven Press. ISBN 1-885972-08-3. 
  • Webb, Don; Stephen E. Flowers (1999). Uncle Setnkt's Essential Guide to the Left Hand Path. Runa Raven Pr. ISBN 1-885972-10-5. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]