Martinov (Ostrava)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Martinov |
Martinov | |||
germane Martinau | |||
kvartalo | |||
Urbodomo en Martinov
Klakebla mapo de Ostrava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Martinov | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Tria regno | ||
Parto de | Ostrava | ||
Baseno | Ostrava baseno | ||
Tipo de parto | Urba parto | ||
Rivero | Opava | ||
Situo | Martinov | ||
- koordinatoj | 49° 51′ 17″ N 18° 10′ 51″ O / 49.85472 °N, 18.18083 °O (mapo) | ||
Areo | 4,0289 km² (402,89 ha) | ||
Loĝantaro | 1 199 (2021) | ||
Denseco | 297,6 loĝ./km² | ||
Natura memorindaĵo | Turkov | ||
Unua skribmencio | 1424 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 723 00 | ||
Situo de Martinov enkadre de Ĉeĥio
| |||
Martinov enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Martinov | |||
Retpaĝo: www.ostrava-martinov.cz | |||
Portalo pri Ostrava |
Martinov estas eksa municipo kaj ekde la 24-a de novembro 1990 urboparto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Ĝi etendiĝas sur la dekstra bordo de rivero Opava. Vivas ĉi tie 1 199 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio estas el dokumento datita en la jaro 1424, kiam posedanto de la municipo Jan z Kravař en Bílovec kaj en Fulnek skribis parton de Martinov al sia edzino Anna kiel doton. La municipo alternis siajn posedantojn proporcie ofte. Lasta el ili en la tempo de servuteco estis ekde la jaro 1843 Jindřich grafo el Demblín, kiu tiutempe proprumis ankaŭ Třebovice-on. En 1865 aĉetis Martinov-on kaj Třebovice-on Josef Stonawski, post kiu heredis ĝin lia filino Marie. Post geedziĝo Marie Scholzová-Stonawská komencis verki sub pseŭdonomo Marie Stona kaj ŝi fariĝis agnoskata germana poetino kaj verkistino. Ŝia filino, Helena Scholzová (edziĝinta Železná), poste estis signifa skulptistino.
Martinov estis pure agrikultura vilaĝo. Eĉ ne rapidega evoluo de industrio en la ĉirkaŭaĵo kapablis ŝanĝigi la agrikulturan karakteron de la municipo. Kvankam plimulto de laborkapablaj viroj laboris en la ĉirkaŭaj entreprenoj, la agrikultura produktado ĉi tie neniam ĉesis. Post Munkena interkonsento Martinov fariĝis ekde la 10-a de oktobro 1938 parto de Tria regno ĝis liberigo la 27-an de aprilo 1945. La memstara municipo estis aligita al Ostrava la 1-an de julio 1961. En municipa sigelilo ĉiam troviĝis sankta Martin dividanta je sia mantelo kun almozpetanto.
La nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo martinov estas verŝajne derivita de persona nomo Martin (Marteno), kio devus esti nekonata lokinto de la vilaĝo. Dum la jaroj ĝi estis kelkfoje ŝanĝita:
- 1424 – Myrtynow
- 1502 – Myrtinuov
- 1547 – Martinow
- 1610 – Martinuw
- 1720 – Martinow
- 1736 – Martzinau
- 1805 – Marzinau
- 1870 – Martinau
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 430 |
1880 | 488 |
1890 | 522 |
1900 | 628 |
1910 | 740 |
1921 | 731 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 840 |
1950 | 641 |
1961 | 710 |
1970 | 869 |
1980 | 872 |
1991 | 1 109 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 093 |
2011 | 1 496 |
2021 | 1 199 |
|