Nagykanizsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagykanizsa (nadjkaniĵa), en esperanto Nadjkaniĵo, estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, havanta departementorajton, fine en subregiono de Nagykanizsa, kies centro estas.

Blazono de Nagykanizsa
Centro de Nagykanizsa
Kazerno de Nagykanizsa

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas en valo de kanalo Principális, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Balatono-Zagrebo-Adriatiko, aŭtoŝoseo en la sama direkto preteriras. Dum la historio la urbo estis rivalo de Zalaegerszeg.

Historio

La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko, poste keltoj kaj avaroj alvenis. En la mezepoko ĝi estas kamparurbeto. En 1532 la turkoj detruis, en 1600 okupis kaj la komunumon kaj la fortikaĵon. Dum la turka erao ĝi estis grava loko kaj centro de regiono. En 1690 oni reokupis la urbon.

Fine de la 19-a j.c. la supre menciita fervojo ekfunkciis. Prosperis la komercado, kiun la packontrakto en 1920 interrompis. La urbo trovis sin ne tro for de la novaj landlimoj.

En la urbo funkcias teatro, 10 da bazlernejoj, 6 da mezlernejoj kaj 1 ĉeflernejo.

Vidindaĵoj

Famuloj

Esperanto

Ĝemelurboj