Neanglabazitaj programlingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Neanglabazitaj programlingvoj estas komputilaj programlingvoj kiuj ne uzas ŝlosilvortojn prenitajn el aŭ inspiritajn de la usona/angla vortostoko.

Vasta uzado de anglabazitaj programlingvoj[redakti | redakti fonton]

La tendenco uzi programlingvojn bazitajn sur la angla lingvo disvastiĝis al multaj neanglaparolantaj landoj. Laŭ la enreta datumaro de lingvoj, HOPL, el la pli ol 8500 programlingvoj registritaj, proksimume 2400 el ili estis evoluigitaj en Usono, 600 en Britio, 160 en Kanado kaj 75 en Aŭstralio.[1]

Alivorte, pli ol unu triono de ĉiuj programlingvoj estis evoluigitaj en lando kie la angla estas la ĉefa lingvo. Ĉi tio ne enkalkulas la nombron da programlingvoj evoluigitaj en neanglalingva lando, sed kiuj uzis la anglan (ekzemple Python de Nederlando, Ruby de Japanio kaj Vikipedio:Lua de Brazilo) kaj situacioj kie ili estis bazitaj sur alia programlingvo kiu uzis la anglan (ekzemple Caml, evoluigita en Francio sed uzanta anglajn ŝlosilvortojn).

Asimileblaj programlingvoj[redakti | redakti fonton]

La normo de Algol 68 estis eldonita en multaj lingvoj kaj la normo permesis la asimiladon de la programlingvo mem.

La 20an de decembro 1968, la "Fina Raporto" pri Algol 68 (SMR 101) estis adoptita de la Laboranta Grupo, kaj poste aprobita de la Ĝenerala Asembleo de la IFIP de UNESKO por eldono. Tradukoj de la normo estis faritaj por la rusa, germana, franca, bulgara kaj poste la japana. La normo disponiĝis en Brajlo. ALGOL 68 poste fariĝis la GOST/ГОСТ-27974-88 normo en Sovetio.

  • GOST 27974-88 Programming language ALGOL 68 - Язык программирования АЛГОЛ 68[2]
  • GOST 27975-88 Programming language ALGOL 68 extended - Язык программирования АЛГОЛ 68 расширенный[3]

En la angla, la komando case de Algol68 havas la jenajn ŝlosilajn vortojn: case ~ in ~ out ~ esac. En la cirila, ili tekstas: выб ~ в ~ либо ~ быв.

Bazitaj sur neanglaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Aheui – esotera programlingvo korea simila al Befunge sed uzanta Hangulon[4]
  • AMMORIA – Libera objektema arablingva programlingvo, precipe por araboj.[5]
  • Analitik – Lingvo bazita sur la rusa por simbolaj manipuladoj de algebraj esprimoj, uzita en la sovetia serio de MIR-komputiloj.[6]
  • ARLOGO – La unua libera araba programlingvo, bazita sur la Logo-interpretilo de UCB.
  • 丙正正Ĉinlingva C++.
  • Changjo – lingvo uzanta Hangulon (korean). Ĝi estas uzata por plurmedia kaj luda programado.
  • ChaScript – Skripta lingvo bazita sur la bengala. Ĝi estas konstruita uzanta ECMA-skriptan gramatikon.[7][8]
  • Ĉina BASIC – ĉinlingvaj "dialektoj" bazitaj sur Applesoft BASIC; por tajvanaj Apple II klonoj kaj la Multitech Microprofessor II.
  • Dolittle, ドリトル – japana programlingvo evoluigita por edukaj celoj.[9]
  • DRAKON — vida lingvo en kiu ajna lingvo estas uzebla.
  • Drama – asemblea lingvo por didaktikaj celoj bazita sur la nederlanda.
  • Dzintars – Ruby tradukita en la latva.
  • Easy Programming Language (Facila Programlingvo) (易语言) – ĉina rapida aplikevoluiga lingvo.
  • எழில், Ezhil programlingvo – Tamila programlingvo evoluigita por edukaj celoj.[10]
  • FarsinetPersa (فارسی, پارسی) objektema programlingvo por .NET. Ĝi estas simila al C# kaj Delphi.
  • FjölnirIslanda ordonema programlingvo de la 1980aj jaroj.
  • FOCAL – Ŝlosilvortoj estis originale en la angla, sed DEC produktis versiojn de FOCAL en pluraj eŭropaj lingvoj.
  • 4th Dimension – En lokaj versioj, ĝia interna lingvo uzas francajn aŭ germanajn ŝlosilvortojn.
  • G-Portugol – programlingvo kun portugalaj ŝlosilvortoj.[11]
  • GOTO++ – franca esotera programlingvo malstrikte bazita sur la franca kaj la angla.[12]
  • Himawari, ひまわり – japana programlingvo.[13] Ĝi estas uzita por ŝatokupaj kaj komercaj aplikoj.
  • Hindawi Programming System (Hindustanlingva Programa Sistemo) – aro de variantoj de C, C++, lex, yacc, asembla lingvo, BASIC, Logo kaj Ada, en la bengala, guĝarata kaj la hindia.
  • Hindi Programming Language – Hindia programlingvo por .NET.[14]
  • hForth – Forth-sistemo kun laŭvola koreaj ŝlosilvortoj.[15]
  • Jeem ج – araba programlingvo, bazita sur C++ kun simpla grafikaĵa efektivigo..
  • Karel – eduka programlingvo kun ĉeĥaj kaj slovakaj versioj.
  • Koro, Bengala versio de Go (programlingvo[16]
  • Kotodama on Squeak, ことだま on Squeak – japana programlingvo bazita sur Squeak por edukaj celoj.[17]
  • Kumir – Rusabazita programlingvo simila al Pascal kaj IDE, plejparte celita por eduka uzado en lernejoj. La nomo estas akronimo, kiu signifas Комплект ученический 'Мир' (la medio 'Mir' por studento).
  • Latino – lingvo kun hispanabazita sintakso (https://github.Com/primitivorm/latino).
  • Linotte – franca programlingvo.
  • Logo – En unu el la eldonoj de Apple II, ĝi estis havebla en la franca. Logo por la Commodore 64 havis italan asimilaĵon.
  • Loughaty (MyProLang) – Ĝeneralcelo natura araba programlingvo bazita sur proprieta sintakso.[18]
  • LSE – Langage Symbolique d'Enseignement, franca, pedagogia, programlingvo verkita en la 1970aj jaroj ĉe la École Supérieure d'Électricité. Speco de BASIC, sed kun proceduroj, funkcioj kaj lokaj variabloj, kiel en Paskalo.
  • Mama – eduka programlingvo kaj evoluiga medio, celita helpi junajn lernantojn komenci programi konstruante 3D-animaciojn kaj ludojn. Ĝi estas nuntempe havebla en la angla, hebrea, jida kaj ĉina.
  • Mind – japana programlingvo.[19] Ĝi estas uzita por ŝatokupaj kaj komercaj aplikoj.
  • Microsoft_Word kaj Microsoft Excel – Iliaj makroaj lingvoj estis asimilitaj en kelkajn neanglajn lingvojn.
  • ML4 – lingvo por klienta/servila datumbaza programado, kun ŝlosilvortoj en la angla aŭ germana.[20]
  • Nadeshiko, なでしこ – japana programlingvo.[21][22] Ĝi estas uzita por ŝatokupaj kaj komercaj aplikoj.
  • 1C:Enterprise (Entrepreno) – rusa kadro kaj lingvo por komercaj aplikoj. Anglaj ŝlosilvortoj ankaŭ uzeblas.
  • Ook! – Ekzota kaj esotera programlingvo kun nur tri klaraj sintaksaj elementoj. Laŭ la aŭtoro de Ook!, ĝi estas verkita por orangutanoj.[23]
  • Pauscal – lingvo kun tute hispana-bazita sintakso; kompililo por 32-bitaj Vindozo.
  • Phoenix – C-simila altnivela ordonema procedura araba programlingvo.[24]
  • PSeInt – Pseŭdokoda interpretilo por la hispana. PSeInt estas mallongigo por Pseudocode Interpreter.
  • قلب (qlb) – araba simila al Scheme programlingvo esploranta la rolon de homa kulturo en kodado.[25]
  • Produire, プロデル – objektema japana programlingvo.[26] Ĝi estas uzita por ŝatokupaj kaj komercaj aplikoj.
  • Rapira – Rusabazita interpretata procedura programlingvo kun strikta dinamika tipsistemo.
  • Robik – Simpla rusabazita programlingvo por instrui la bazojn de programado al infanoj.
  • RoboMind – eduka programlingvo havebla en la araba, ĉina, nederlanda, angla, franca, germana, greka, pola, brazila portugala, hispana, sveda kaj turka.
  • SAKO – lingvo kreita en la 1950aj jaroj kun la kromnomo "pola Fortran".
  • Scratch (grati) – enkonduka vida programlingvo de MediaLab de MIT. Ĝi normale enhavas subtenon por programi en multaj lingvoj.
  • Sema – araba efektivigo de CSS (stilfoliojn).[27]
  • Simorgh (SPL) سیمرغ – objektema, ĝeneralacela, interpretata kaj antaŭe kompilata, portebla kaj libera programlingvo.
  • Ssiat – lingvo uzanta Hangulon (korean). La nomo Ssiat (씨앗) signifas "semon" en la korea.
  • Swaram – Simpla, ĝeneralcela kaj procedura lingvo verkita por programado en la tamila.[28]
  • Superlogo – nederlanda kreaĵo por instruado helpita de komputilo, bazita sur Logo.
  • TamliLogo – hebrea efektivigo de Logo.
  • TI-Calculator BASIC (BASIC por kalkuliloj de Texas Instruments) – La 68000 versio estas asimilita. Bedaŭrinde, diversaj konfiguraj tekstoj ankaŭ estas asimilitaj, malebligante rektan binaran kongruecon.
  • TTSneo – japana programlingvo. Ĝi estas uzita por ŝatokupaj aplikoj.
  • W-Language – franca programlingvo uzita en la ''WinDev Case Tool''. Ĉina versio estas ankaŭ havebla.[29]
  • YMB (Yazyk mashin buchgalterskih) – ЯМБ (язык машин бухгалтерских) – rusa programlingvo por Iskra-554, Iskra-555 kaj Neva komputiloj.
  • ZhPy – Plenakapabla Python-modulo kiu transformas ĉinajn ŝlosilvortojn, variablojn kaj parametrojn.

Lingvoj bazitaj sur simboloj anstataŭ ŝlosilvortoj[redakti | redakti fonton]

  • APL – lingvo bazita sur matematika signaro kaj abstraktaĵoj.
  • Brainfuck – minimumema esotera programlingvo, kreita cele al kompililo ne pli granda ol 256 bitokoj. Ĝia antaŭulo P′′ pruvadis asertojn pri strukturitaj programlingvoj kaj ankaŭ uzis simbolojn.
  • J – simila al APL, uzas nur Askiajn specialajn signojn kaj aldonas funkcian programadon.
  • Light Pattern - lingvo kiu uzas serion de fotoj anstataŭ teksto kiel fontan kodon.[30]
  • Mouse (muso) – minimumisma programlingvo kreita de Peter Grogono kiu uzas Askiajn signojn por ŝlosilvortoj.
  • Piet – arto-bazita esotera programlingvo.
  • Plankalkül – La unua altnivela ĝenerala programlingvo, inventita de Konrad Zuse dum la dua mondmilito en Germanio.
  • Whitespace – esotera lingvo bazita sur spacaj signoj (spacetoj, taboj kaj linisaltoj).

Modifebla sintakso[redakti | redakti fonton]

  • Babylscript – plurlingva versio de JavaScript kiu uzas multajn vortdisigilojn por subteni lokajn ŝlosilvortojn en diversaj lingvoj kaj kiu ebligas objektojn kaj funkciojn havi malsamajn nomojn en malsamaj lingvoj.
  • Component PascalAntaŭprocesilo kiu tradukas indiĝenlingvajn ŝlosilvortojn en anglajn en eduka versio de la BlackBox Component Builder havebla kiel malferma fonto de http://www.inr.ac.ru/~info21/softvaro.Htm. La traduko estas regata de modifebla vortstoko kaj subtenata de modifeblaj kompililaj prieraraj mesaĝoj. Kompleta rusa versio estas uzita en edukado kaj devus ebli akomodi aliajn maldekstra-al-dekstrajn lingvojn (ekzemple, la kabarda lingvo estis provita kiel pruvo de la koncepto).
  • HyperTalk – programlingvo, kiu permesas tradukon per specialaj rimedoj, uzita en HyperCard de Apple.
  • IronPerunis – IronPython 2.7 asimilita por la litova kaj rusa.
  • AppleScript – lingvo kiu iam ebligis malsamajn "dialektojn" inkluzive la francan kaj japanan; tamen, tiun eblecon oni ne daŭrigis en postaj versioj.
  • Maude – sintakso kaj semantiko tute agordeblaj de la uzanto, ene de la limoj de la askia signaro.[31]
  • Perl – Dum la ŝlosilvortoj kaj funkciaj nomoj de Perl estas ĝenerale en la angla, ĝi permesas modifi ĝian analizilon por ŝanĝi la enigan lingvon, kiel en la Lingua::Romana::Perligata modulo de Damian Conway, kiu permesas programojn skribitajn en la latina aŭ lia Lingua::tlhInganHol::yIghun Perl lingvo en la klingona. Ili ne nur ŝanĝas la ŝlosilvortojn sed ankaŭ la gramatikon por kongrui kun la lingvo.
  • Perunis – Python 2.6 asimilita al la litova kaj rusa.
  • Ioke estas faldebla lingvo. Ĝi permesas skribi tre esprimplenan kodon kiu skribas kodon. Ekzistas ekzemploj de sama programo en la ĉina, dana, hindia kaj hispana.

Programlingvoj bazitaj sur Esperanto[redakti | redakti fonton]

Paskalo – Esperanta versio de Pascal, verkita de Bertin (1982). [32]

ESP-5030 - Esperantlingva BASIC. Jamasaki (1984) esperantigis la tabelon de rezervitaj vortoj, kaj mesaĝojn. Multajn li mallongigis, ellasante almenaŭ la gramatikan finaĵon. [33] Ekzemple:

10 ENMET N:S=0
20 POR J=1 AL N
30 SE J=ENT(J/2)*2
TIAM S=S-J:IRAL 50
40 S=S+J
50 REE J
60 PRES J

LibreLogo, parto de la programaro LibreOffice, estas vektora grafika programlingvo, programa medio, kun interaga testuda vektora grafiko por edukado kaj por perkomputila eldonado. Németh László evoluigis LibreLogon en 2012, bazitan sur Logo kaj igis ĝin asimilebla al ajna lingvo. Li mem kreis la hungaran asimilaĵon. Aliaj lingvoj sekvis, inkluzive de Esperanto. [34]

Jen ekzempla programo (kun majusklaj ŝlosilvortoj) de esperanta LibreLogo, [35] Unue estas la (rikura) funkcio "arbo" kaj poste la ĉefa programo; "longo" estas la parametro de la funkcio:

AL arbo longo
  SE longo < 5 [ HALTU ]
  SE longo < 8 [ PLUMKOLORO “VERDA” ] [ PLUMKOLORO “BRUNA” ]
  PLUMGRANDO ENT 1 + longo/10 ANTAŬEN longo
  MALDEKSTREN 30 arbo longo * 0.7
  DEKSTREN 60 arbo longo * 0.7
  MALDEKSTREN 30 PLUMOFOR RETRO longo PLUMOEK
FINO

VAKIGI_EKRANON HEJMEN
RETRO 80 
arbo 80
KAŜU_TESTUDON

Scratch – programlingvo per kiu oni povas krei interagajn rakontojn, animaciojn, ludojn, muzikon kaj arton. [36] Scratch estas asimilita en pli ol 40 lingvojn inkluzive de Esperanto. Scratch aperis en 2006, sed ŝajnas ke la esperanta asimilaĵo aperis ĉe versio 2.0 en 2015. Ekzemplo el la manlibro:

diri Jes! Sukceson! Dum 2 sekundoj
ripeti 15 -foje
  iri 10 paŝojn
  aŭdigi tamburon 1 dum 0.25 taktoj
  iri 10 paŝojn
  aŭdigi tamburon 5 dum 0.25 taktoj

Lupa, traduko de Lua al Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. In HOPL (History of Programming Languages), advanced search finds languages by country.
  2. GOST 27974-88 Programming language ALGOL 68 - Язык программирования АЛГОЛ 68 (ruse) (PDF). GOST (1988). Alirita November 15, 2008.
  3. GOST 27975-88 Programming language ALGOL 68 extended - Язык программирования АЛГОЛ 68 расширенный (ruse) (PDF). GOST (1988). Alirita November 15, 2008.
  4. "Aheui", Esolang (wiki) .
  5. Ammoria, SourceForge .
  6. Analitik, ACM .
  7. ChaScript: Breaking the language barrier using bengali programming system, IEEE .
  8. Chascript .
  9. "Dolittle", EPlang, JP .
  10. Students, UTA .
  11. GPT, DE: Berlios .
  12. GOTO++ .
  13. ひまわり-日本語プログラミング言語 (in Japanese), Kujira hand .
  14. Hindi programming language, SKT network .
  15. hForth, Taygeta .
  16. https://github.com/ChimeraCoder/koro
  17. "Squeak", Crew, JP: Keio .
  18. IA eng (PDF) .
  19. 日本語プログラミング言語 Mind (in Japanese), JP: Scripts lab .
  20. C/S Entwicklungsumgebung ML4, ML-Software .
  21. Nadesi .
  22. Project Hosting, Google .
  23. "Ook!"
  24. Phoenix, SourceForge .
  25. QLB lang .
  26. RDR, Utopia T .
  27. "Blazeeboy".
  28. Ganesh (PDF), Infitt, 2003 .
  29. Windev (in Chinese) .
  30. Temkin (August 2015).
  31. Language Design in Maude, by matthias, 2006/06/05, LShift Ltd.
  32. BERTIN, Christian, 1982, La Programlingvo Pascal, Rennes, Francujo.
  33. JAMASAKI, Motohiro, 1984, Esperanto-BASIC, Internacia Komputado, n-ro 4, p 35-36
  34. http://Librelogo.org – LibreLogo]
  35. https://wiki.documentfoundation.org/images/4/41/WG40-LibreLogo-tutorial-eo.pdf – leciono en LibreLogo
  36. http://wiki.scratch.mit.edu/w/images/ScratchGuide_v2_Esperanto.pdf Unuaj paŝoj kun Scratch Versio 2.0

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]