Norveglingva (bokmål) Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norveglingva Vikipedio
Retadreso no.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo norvega
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 27-a de aprilo 2024
Artikolnombro 627 466
Profundeco 47.9
Paĝoj 1 811 333
Redaktoj 24 368 469
Uzantoj 608 407
Aktivaj uzantoj 1 148
Administrantoj 41
Dosieroj 4
vdr

La norveglingva Vikipedio (norvege Norsk Wikipedia) estas fakte du norveglingvaj aŭtonomecaj eldonoj de Vikipedio: unu en la tradicia norvega literumo nomata Bokmål (signita per kodo .no), kaj dua en la novnorvega literumo nomata Nynorsk (signita per kodo .nn).

La origina norvega vikipedio fondiĝis la 26-an de novembro 2001, kaj komence permesis artikolojn en ambaŭ literumaj sistemoj, dum la novnorvega eldono fondiĝis la 31-an de julio 2004. Laŭ baloto en 2005, la ĉefa norvega vikipedio transformiĝis al eldono nur por la tradicia norvega literumo nomata Bokmål.

Wikimedia Norge estas norvega senprofitocela organizaĵo kun la celo subteni la vikimediajn projektojn, aparte tiujn en la du norvegaj literumoj kaj en la sameaj lingvoj. Ekde marto 2008 ĝi estas membroasocio de la Vikimedia Fondaĵo. Laŭ la stato de 2012, Jarle Vines estas la asocia prezidanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]